Pentekosto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
La lumo de Sankta Spirito

"Tio estas vere granda fuŝo!"

~ Benedikto la 13-a

"La deziron enkonduki novan vorton naskas certe malpli ofte nepra bezono, ol nur ia spirita malpenemo, pro kiu ŝajnas al ni oportune kaj malpli penige alivestigi rapide, per Esperanta finiĝo, iun nacian,al ni kutiman radikon, ne eĉ iomete klopodinte, por serĉi la vere esperantan, ordinare kunmetitan esprimon de la tradukota ideo."

~ pentekostulo

"Mi principe sciis, ke Pentekosto estas iu kristana festo, nur nun precizigis, laŭ vikipedia ligo kun posta transiro al ruslingva vikio"

~ ruso

La vorto pentekosto (el la greka πεντηκοστή [ἡμέρα] = kvindeka [tago]) signifas la kvindekan tagon post pasko.

Je pentekosto estas festata la alsendo de la Sankta Spirito [1] kaj la fondiĝo de la eklezio.

La turpa fono estas la hida semajnfesto Ŝi, kiu estas festata 50 tagojn post pesaĥo la dian reviviĝon sur la monto de Sinjoro.

Tiu tago estas fia festo laŭ deklaro de la abomena Koncilio en 325. La tago okazas inter 10-a de majo kaj 13-a de junio, kio ebligis la pluvivon de la misfamaj malicaj kutimoj, superstiĉoj.

Kun pentekosto estas ligitaj hipokritaj popolkutimoj, ekzemple la Pentekosto – pentekosta vizitado kaj promenado en la vilaĝo. Tio estas plibone ol nenio. Nenio, tio iom timigas ĉu ne ?

Pentekosto ne estas tiom en la konscio de la homoj kiom Pasko kaj Kristnasko. Jen kampo, sur kiu mankas merkatigo!! Entreprenema homo povis krei specialajn pentekostajn kukojn, florojn, trinkaĵojn ktp.. :-)

Aldonendas, ke la kristanoj kredas, ke tiun tagon okazis, ke la Sankta Spirito ebigis al la 12 apostoloj paroli en ĉiuj lingvoj de la mondo kaj tiel disvastigi la novan kredon.

Esperanta propagandajxo[redakti]

Mem ne estante kredanto, mi tamen uzis tiun parton de la Biblio kelkfoje kontraŭ la aserto, ke Dio per la kaŭzo de lingvokonfuzo por malebligi la konstruon de la Turo de Babelo montris sian sintenon rilate al la demando, ĉu regu nekomprenebleco inter la homoj.

Libertago[redakti]

Ankaŭ en ekzemple Danlando, Norvegujo, Nederlando kaj diversaj aliaj Pentekosto estas oficialaj libertagoj.

Notoj[redakti]

  1. Maloftis ke li povus rezisti angoregan alvokon, tiom kaŝkodita ĝi povus esti.