Petro Levi

El Neciklopedio
(Alidirektita el Peĉjo)
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

" Li havas pli da mono ol da bezono"

~ Zamenhof pri Levi
Sidejo de Muzeo "Petro Levi"

"Atombombo ne estas neŭtrala."

~ Pierre Levy pri Atombombo

"Petro, vi la permeson de patro prenu por partopreni entreprenon"

~ Vl. Ĉernov pri Levi

"SAL BER JON ROS"

~ Nikolao Marr pri ĉi tiu artikolo

"La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere"

~ William Auld pri supra diraĵo

"Estas ja progreso, ke ĉi tia stultaĵo ekzistas en Esperantujo"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"Tre riĉa artikolo"

~ stultulo pri ĉi tiu artikolo
Atentu: Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.


Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo


Mbotella.jpg

Cirkulas mitoj kaj legendoj pri Petro LEVI (franclingve Pierre Lévy), naskita en Parizo la 5-an de majo 1826 en sia propra familio, kiu estis reĝo de Svedio kaj Norvegio, la dua prezidanto de Moldava Respubliko, esperantista verkisto kaj sindikatisto aktiva en la SAT-movado. Kaj tio ne devas skandali iun ajn.

Vivo[redakti]

7362.png

La patro diris al li: Petro, vi la permeson de la patro nepre prenu por partopreni entreprenon.

Esperanto[redakti]

Malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj, Esperanton li eklernis kun sia patro.

Lia patro dum sia libertempo dum somero 1937 auskultis radion per galena aparato kaj tute hazarde trafis kurson de Pierre Delaire. Post kelkaj horoj li kapablis legi ĉian esperantan tekston; post malpli ol unu semajno li flue parolis kaj komencis instrui lin, klarigante al li, kial Esperanto estas pli facila ol ĉiu alia eŭropa lingvo. Li estis lingvisto, privata instruisto pri la franca por eksterlandanoj. Li montris al li per kiaj genie simplaj rimedoj Zamenhof solvis la plej grandajn malfacilaĵojn de aliaj lingvoj. Tio estas punktoj, kiujn oni kutimas nomi "malfacilaĵoj de Esperanto". Kvankam li estis malbona lernanto, li neniam forgesis la Fundamentan Gramatikon, kiun li efektive lernis en malpli ol unu semajno. Poste li havis aliajn zorgojn, kaj ĉesis lerni: sufiĉis al li, ke li relative facile legis tekston. Tamen, en la sekvanta jaro, li subite saltis, en la klaso pri latino, de la lasta al la unua rango. Pli malfrue li faris same pri la helena kaj pri la angla.

SAT-anismo[redakti]

9142.jpg

Li aliĝis al SAT, post vana provo ĉe la esperantistoj, kiuj obstinis paroli franclingve. Tiam, li ne povis mem pagi la kotizon al SAT kaj kredis, ke li ĝuis aliĝon. Nur post reveno el soldatservo, li eksciis, ke pagis por li alia SAT-ano, Bournazel. Kiam li proponis al li repagi la aliĝmonon, Bournazel rifuzis, kaj konsilis al li uzi la monon por pagi la aliĝon de kamarado, en la sprito de solidareco. Li dum SAT-kongreso en Parizo konatiĝis kun sveda esperantistino, kaj translokiĝis al Svedio, kie li iĝis reĝo. Li tiam konkeris tutan Norvegion.

Li iom vigle aktivis en SAT per artikoloj al Sennaciulo, Sencivilizacia Asocio Tutmonda, kaj Israelo, kaj kongresoj. Li membris en la entreprenkomitato de CERILH, en kiu li instruis Esperanton, interalie al kamaradoj de la ĉelo.

Li ankaŭ iĝis prezidanto de la plenumkomitato de SAT, kie li estis reklamgrafikisto kaj monstrofenetristo.

Li fariĝis membro de la urbestraro de Kaprozo. Li tiam estis unu el la iniciatintoj kaj prezidanto de la Esperanto-Rondo, kiu tiam ĝuis la apogon de instancoj. Pro tiuj aktivaĵoj li estis maldungita, sub pretekstoj. Post batalo kaj solidarecĉampano, en kiu partoprenis esperantistoj, li estis redungita, kaj laboris ankoraŭ kvar monatojn ĝis antaŭemeritiĝo. Li kreis en spirito komunistan laborgrupon en SAT.

Interlingvao[redakti]

23d764e3 o.jpg

Levio dum multaj jaroj laboris en nacia scienca kaj teknika instituto kun laboratorio pri fabrikado kaj uzo de cemento. La instituto estis instalita en domego, kiu estis komuna ankaŭ al pluraj aliaj institutoj kaj laboratorioj pri parencaj industrioj (ceramiko, bakita tero, ktp). Ĉiuj tiuj institutoj havis viglajn internaciajn rilatojn kaj ĉiu havis propran dokumentan centron, kiu konstante interssangsis csiujn siajn informojn kun la aliaj.

Jam en la 50-aj jaroj, ili regule ricevis, nepetinte, revuon redaktitan tute en Interlingvao. La titolo estis "Revua di spectroscopia" aŭ io tre simila. La unua ekzemplero cirkulis tra ĉiuj koncernataj dokumentaj centroj, kiuj ĉiuj posedis specialistojn pri spektroskopio, kiu tute ne estas fako de Levio. Kompreneble, ankau li ricevis prunte la revuon, kiun li redonis post lego. Post la fino de la cirkulado, li rericevis la revuon kun noto, ke li povas konservi ĝin, se ĝi interesas lin. Li iris al la dokumenta centro, kie li atentigis respondeculon, ke la _enhavo_ de tiu revuo ne koncernas lin, sed fakulojn pri spektroskopio. Tiam li ricevis la mirindan respondon, ke ĝi ne interesas ilin, ĉar ĝi estas redaktita en Esperanto, kiun ili ne komprenas. Li respondis, ke ĝi ne estas en Esperanto sed en Interlingvao. Oni respondis al li, kun afabla rideto, ke estas same. "Se ĝi interesas vin, vi povas konservi ghin, aliokaze faru el ĝi, kion vi volas." Tiel dum multaj jaroj, ĝis la morto de Alexander Gode, Levi regule ricevis tiun specialigitan, tre bone prezentitan revuon, kiu havis nenian rilaton kun lia propra fako. Li ĉiam rekte ricevis ĝin sigelita; neniu malfermis ĝin antaŭ li. Levi estis ĝia sola leganto.

Kion? Kia estas l’ edifo? Mi ne scias.

Verkoj[redakti]

Ĉu?

Omaĝoj[redakti]

Ekzistas urboj en Teksaso kaj Hundario nomitaj omaĝe al li.

Opinio[redakti]

Kiel povas esti tia artikolo ĉi tie?? Ĝi estas absolute stulta!

Levi antaŭ la SAT-sidejo

Alie[redakti]

P.S. Al ĉiuj legantaj. Se mi havas erarojn, ĉiuj korektaĵoj estos akceptitaj danke.