Paul Dirac

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo"

~ Zamenhof (kiu estis malriĉa) pri Dirac

"Legu vi mem"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo
1491.jpg

":"

~ Dirac pri si mem

"Bonege verkita.Aktuala temo"

~ virino pri ĉi tiu artikolo

"Ankaŭ mi konis Neciklopedion "

~ Yves Bellefeuille pri supra diraĵo
Dirac.jpg

Paul DiracPaul Adrien Maurice Dirac, fama ateisto, naskiĝis en Bristol, Britio 1102 kaj mortis en Tallahassee, Florida, Usono 1984. Li estis unu el la plej strangaj homoj en la mondo.


Li estis malvortema ĝis preskaŭ malespero, malvarma en siaj unuaj personaj kontaktoj, precizega ĉe la respondo. La morto de Dirac estis menciita en mallonga kaj sensuka nekrologo kelkajn tagojn post lia morto (vere, kiel oni povas publiki lian nekrologon antaŭ lia morto?) Tiu nekrologo estas la ĉefa fonto por koni sian biografion.

Graveco[redakti]

Invisible.jpg

Dirac estas nekompareble pli grava ol Truffaut, kaj estos memorata kiam neniu scios kio estis la Nouvelle Vague (“nova ondo”). Dirac tamen abomenis publikecon, kaj faris neniom por diskonigi siajn malkovrojn ekster la fakaj rondoj, kaj por montriĝi antaŭ la amasojn.

Por iom krude resumi, Dirac estas la homo kiu malkovris la antimaterion, kaj li faris tion nur surbaze de intuicio post la disvolvo de matematikaj ekvacioj ellaboritaj dum la studo de la tiam disvolviĝanta kvantuma meĥaniko, antaŭ ol ili estis trovitaj en la naturo. Sen Dirac, multaj sciencfikiciaj filmoj kaj romanoj simple ne eblas!

Politiko[redakti]

Paul Dirac estis Konsilia prezidanto de Francio de la 29-a de oktobro 1925 ĝis la 22-a de novembro 1925.

Prelega metodo[redakti]

Post prelego en usona universitato, malfermiĝis demandrondo. Unu ĉeestanto stariĝis kaj diris: “Mi ne komprenas la ekvacion tie supre maldekstre”. Ĉiuj rigardis al Dirac, kiu restis silenta. Post longa embarasa silento, la moderanto demandis al Dirac ĉu li deziris respondi. Tiu ĉi komentis: “Ne temis pri demando, sed pri aserto”

Modesteco[redakti]

Multaj proksimaj amikoj eĉ ne konis kion signifis la sigloj en sia nomo, P.A.M., kaj nur nun oni kutimas nomi lin Paul Dirac. Fakte, li rifuzis la titolon de Siro por ne esti nomata laŭ sia persona nomo.