Patro Kristnasko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ĉu iu vikipediisto inventis „Patro Kristnasko“? Mi neniam antaŭe renkontis en iu ajn lingvo. "

~ Slavik Ivanov
1341300945712.png

"Kristnaskon mi tute ne ŝatas!"

~ Meleagro

"Unua reago: Bonege!!!!!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Sonorado al li venas, sed de kie ― li ne komprenas"

~ Zamenhof pri infano dum kristnaska nokto

"Griza barbo saĝon ne atestas"

~ Zamenhof pri Avo Frosto
Avo Frosto kaj unu el siaj viktimoj

"En Hispanio ne estas Avo Frosto kiu alportas donacojn por la infanoj, kaj la ne tiom infanaj. Tie ĉi estas la Tri Magoj el Oriento"

~ Tonjo del Barrio

"My point is simply that if we want to see Esperanto respected and taken seriously, then we have to be known for something other than disreputable sexual abandon and fringe-group causes."

~ Krokodilo pri io

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto


La aŭtoro de tiu ĉi artikolo estas biologo, bioĥemiisto kaj kuracisto, loĝanta en Krimeo, Ukrainio. Li estas profesoro de la Krimea ŝtata medicina universitato, kie li estras la departementon de biologia ĥemio kaj laboratorion de bioteknologio.


凸(`⌒´メ)凸


La igluo, konata kiel la Blanka Domo, kie li kreskis.

La teroristo Patro Kristnasko (propralingve Пётр Кропо́ткин, naskiĝis la 27-an de novembero 1840, mortis la 25-an de decembro 2011) estis la estro de granda ludilo-fabriko ĉe la Norda Poluso. Iuj samtempuloj lin rigardis kiel kvazaŭperfekta, inkluzive de Oscar Wilde, kiu priskribis lin kiel "viro kun animo de tiu bela blanka Kristo, kiu ŝajnas elveni Rusion, kaj kaco de Satano." Li verkis multajn librojn, broŝurojn, kaj artikolojn, el kiuj la plej gravaj estis La konkero de lakto kaj kuketoj, Polusoj, fabrikoj, kaj loĝejoj, kaj lia ĉefa scienca verkaĵo, Interhelpo: faktoro en la evoluo. Li ankaŭ kontribuis al la dek-unua eldonaĵo de la Enciklopedio de Esperanto.

Vivo kaj morto[redakti]

Sed aŭskultu, patrino:

La juna Patro Kristnasko.

Okupiĝante pri tiu fenomeno mi konkludis, ke Patro Kristnasko naskiĝis la 27-an de novembro 1842 en Moskvo, en nobela familio. Li eniris la armeon en 1857 kaj estis sendita, kiel Kozuki Juniko, al Siberio. Ekde 1867, li forlasis la armeon por studi matematikon kaj geografion en la Sankta Verdastelo. Ekde 1872 li membris en la ĵurasa federacio, kie li faris siajn unuajn biologiajn eksperimentojn kaj helpis kloni dinosaŭrojn. Reveninta al Sankt-Peterburgo li agadis kiel neleĝa fabrik-estro kaj liveranto de infan-ludiloj, opiniante, ke tio estas la plej bona maniero montri siajn teoriojn pri homa interhelpo.

Enkarcerigita en 1874, li forfuĝis du jarojn pli poste. Li tiam fuĝis al Britio kaj revenis en Svision, kie li daŭrigis sian agadon kaj publikigis plurajn politikajn verkojn. En 1879 li fondis la gazeton "Le révolté" (La ribelulo). Li estis denove arestita en 1883 post la strikoj de siaj fabrikaj laboristoj en Leono. Enkarcerigita en tiu urbo, li estis liberigita en 1886, danke al la interveno de pluraj famuloj, inter kiuj troviĝis Viktoro Hugo. Li tiam instaliĝis en Anglio kaj publikigis diversajn geografiajn kaj politikajn verkojn. Dum la unua Mondmilito li subskribis la Manifeston de Prago. Li revenis en Rusion en 1917, kaj rifuzis ministran postenon, kiun proponis al li Aleksandro la Granda. Li singarde reagis fronte al la bolŝevista revolucio.

Li funkciigis la fabrikon ĝis Decembro 25, 2011, kiam ĝi inundiĝis pro monda varmiĝo. Tiam S-ro Kristnasko preskaŭ dronis, kaj poste estis manĝita de polusa urso.

Privata korespondado[redakti]

Joĉjo: Mi ĵus sendis retmesaĝon al Sankta Nikolao, kun mia listo de kristnaskdonacoj. Paĉjo, ĉu vi volas ke mi sendu al vi kopion?

Patro: Ne, filĉjo. Mia principo estas neniam legi aliulajn poŝtaĵojn...

Kelkaj horoj post patro diras al edzino: Vidu, nia filo tamen retmesaĝis al mi sian kristnaskan donacoliston. Bonŝance ke mia komputilo ne havas sufiĉe da memorkapablo por malfermi tiom gigantan dokumenton.

Stalino[redakti]

Historiistoj el estonto prezentis hipotezon ke Avo Frosto estas Stalin. Pruvoj: 1) ambaŭ venis el malvarma loko; 2) ambaŭ ŝatas ruĝan koloron; 3) ambaŭ portas lipharojn; 4) ambaŭ havas liston de malbonaj knaboj.

Esperanto[redakti]

Patro Kristnasko ne estas reala persono, sed fikcia figuro. Li estas la heroo de multaj Kristnaskaj legendoj, kaj lia kapablo paroli Esperanton dependus de la specifa rakonto en kiu li aperas. Tamen, se temas pri realaj personoj kun nomo Patro Kristnasko, mi ne havas informon pri tio ĉu ili parolas Esperanton.

Petit Papa Noël (kanto)[redakti]

Ni scias ĝoje, ke ankaŭ Petit Papa Noël (Esperante: Avĉjeto Frosto) estas franca kristnaska kanto, kiu rakontas pri infano konversacianta kun Patro Kristnasko vespere antaŭ la kristnaska festo.

Ĉar tiu demando jam estis kelkafoje diskutata per leteroj, estus dezirinde, ke tekston verkis Raymond Vincy kaj la muzikon komponis Henri Martinet en 1946 por la filmo Destin de Richard Pottier.

Pluraj artistoj kantis ĝin. La versio kiun Tino Rossi interpretis estas unu el la plej ŝatataj.

Laŭ skeptikuloj[redakti]

DOHz.jpg

1) Neniu konata rangiferspecio povas flugi. SED ekzistas 300.000 specioj, kiuj ankoraŭ devas esti klasifikataj, kaj kvankam la plej granda parto estas insektoj kaj bakterioj, tiu ne tutcerte ekskludas flugantajn rangiferojn, kiujn ĝis nun nur vidis Sankta Nikolao.

2) Ekzistas 2 miliardoj da infanoj (malpli-ol-18-jaruloj) sur la mondo. SED ĉar Sankta Nikolao (ŝajne) ne liveras al muslimoj, hinduoj, judoj kaj budhistoj, malaltiĝas sia labora al proksimume 15% de la entuto - 378 milionoj da infanoj. Je averaĝa infannombro de 3,5 po mastrumo rezultiĝas 91,8 milionoj da hejmoj. Ni supozas, ke en ĉiu domo vivas minimume unu obeema infano.

3) Sankta Nikolao havas 31-horan kristnasktagon, kaŭze de la diversaj tempozonoj, se li vojaĝas de oriento al okcidento. El tiu rezultas 822,6 vizitoj sekunde. Do Sankta Nikolao havas 1/1000 sekundo da tempo por ĉiu kristana mastrumo kun obeema infano por fari sian laboron: Parki, elsalti de la glitveturilo, grimpi la kamentubon malsupren, plenigi la ŝtrumpetojn, dispartigi la aliajn donacojn sub la kristnaskarbo, ekstermi ĉiujn restojn de la kristnaskmanĝaĵojn, grimpi la kamentubon supren kaj flugi al la sekva domo. Supozante, ke ĉiu de tiuj 91,8 milionoj da haltoj estas same distribuitaj sur la tero, la rezulto estas 1,3 km da distanco inter mastrumo kaj mastrumo, entuta distanco de 120,8 milionoj da kilometroj, ne enkalkulita tio, kio ni ĉiuj devas fari en 31 horoj.

4) La kargo de la glitveturilo gvidas al alia interesa efekto. Supozante ke ĉiu infano ne ricevas pli ol unu mezgranda 'lego'-skatolo (proksimume 1 kg), tiam la glitveturilo havas pezon de 378.000.000 kg, ne kalkulita Sankta Nikolao, kiu estas priskribita kiel tro peza. Kutima rangifero ne povas tiri pli ol 175 kg. Eĉ supozante, ke 'fluganta rangifero' (vidu punkton 1) povas tiri la dekoblan de la normala pezo, oni ne bezonas ok aŭ naŭ rangiferoj por la glitverturilo. Oni bezonas 216.000 rangiferojn. Tiu plialtigas la pezon - la glitveturilo mem ankoraŭ ne enkalkulita - 410.400.000 kg. Denove kiel komparo: Tio estas pli ol la kvarobla pezo de la 'Queen Elizabeth' (la ŝipo! Ne la reĝino!).

5) 410.400.000 kg je rapideco de 1040 km/s kaŭzas ege grandan aerkontraŭstaron - per tio la rangiferoj estas varmegataj, same kiel spacŝipo, kiu reeniras la ter-atmosferon. La plej antaŭaj rangiferoj devas pro tio absorbi 16,6 TRILIONOJ ĵuloj da energio. Po sekundo. Ambaŭ. Alie dirite: Ili praktike tuj ekbrulus, la sekva paro de rangiferoj alfrontas la aer-kontra‹staron, kaj estiĝas surdiga bruego. La tuta grupo de rangiferoj estas varporigata ene de 5 milona sekundo. Sankta Nikolao intertempe spertas 17.500-oblan ter-plirapidiĝon. Iu Sankta Nikolao, kiu estas 120-kg-peza (kio laŭ la priskribo estas rindinde maltroigita) estus premita kontraŭ la malantaŭa parto de sia glitveturilo - per forto de 20,6 milionoj N.

Do ni rezume povas diri: SE Sankta Nikolao iam disdonis la donacojn, li hodiaŭ estas morta.

Familio[redakti]

4571 n.jpg

Lia onklo Avo Frosto estis frua kosmonaŭto -- la unua homo kiu orbitis Teron en kosmoŝipo tirita de nordaj cervoj.

Ĉar tiu demando jam estis kelkafoje diskutata per leteroj, estus dezirinde, ke S-ro Frosto mortis en afero de flanka damaĝo dum la Unua Mondmilito. Militistoj ŝajne konfuzis lian kosmoŝipon kun milita zepelino, kaj ekpafis. Du el la naŭ cervoj estis tuj mortigitaj, kaj tri estis vunditaj. La veturilo falis kaj trafis kamentubon. Oni trovis Froston grave vunditan, sur la tegmento; kaj kuracisto ne povis savi lin.

Avo Frosto[redakti]

Avo Frosto estas mistera figuro de kosmonaŭta folkloro. Li estas pedofilo, kiu eniras la dormĉambro de infanoj dum kristnasko, aŭ, en aliaj landoj, dum novjaro aŭ eĉ dum la 6-a de januaro.

La esprimon "Avo Frosto" tamen ne konas la Nova PIV, kaj oni apenaŭ ofte renkontis ĝin en Esperanto. Pli ofte oni renkontis la nomon "Sankta Nikolao". Ankaŭ uziĝas foje "la Kristnaska Viro", kaj eble ankaŭ iuj aliaj variantoj.

1935179579 n.jpg

Efektive la origina versio de tiu figuro estas "Sankta Nikolao" - efektiva historia persono (sanktulo), kiun tamen la popoltradicioj sufiĉe aliformigis. La nomo "Avo Frosto" estas bazita sur la Rusa versio de tiu figuro, kaj tiu Rusa figuro estas adapto de la okcident-Eŭropa "Sankta Nikolao". Tial en Esperanto pli taŭgas nomi lin laŭ la pli origina formo, "Sankta Nikolao", kiu ankaŭ estas pli internacia.

En Francio (escepte Alzaco kiu havas germaniajn tradiciojn) oni tute ne celebras Sanktan Nikolaon (festo je la 6-a de decembro, ne 25-an de decembro), kaj estas la sama afero en la sudeŭropaj landoj kiel HispanioItalio.

Eble "Avo Frosto" ne estas la plej taŭga nomo por tiu personaĵo, sed Sta Nikolao ankaŭ ne estas neŭtrala kaj referencas al specifa kulturo, tiu de la nordeŭropaj kaj anglo-saksaj landoj.

Ĉiuokaze "Sankta Nikolao" estas la origina nomo de la figuro. En iuj landoj oni prenis tiun saman figuron, kaj donis al li alian nomon, ekz Père Noël. Tiusence "Sankta Nikolao" estas la plej neŭtrala nomomaniero. Krome, pro Usona influo, nuntempe Sankta Nikolao estas preskaŭ tutmonda figuro, eĉ en ne-Kristanaj landoj oni festas Kristnaskon, kaj umas pri Sankta Nikolao.

Interalie, "avo Frosto" ruse estas "Ded Moroz" (Дед Мороз). Tre moroza avo :))

Vere? Sed kiumaniere eblas doni donacon malgaje? Mi tiel ne akceptus ĝin. :))

Vi ne akceptus 100000000000000000000000000 eŭrojn se oni donis al vi malĝoje?? Mi certe akceptus ĝin. :))

Egale al ĉiuj[redakti]

La agado de Patro Kristnasko ne plaĉas al ĉiuj.

Du prostituitinoj deĵoras stratrande.

"Kion vi petis al Sankta Nikolao?" demandas la unua.

Respondas la dua: "150 eŭrojn, kiel al ĉiuj!"

Avo Frosto kaj komunismo[redakti]

Definitive la sovetunia, ateisma koncepto de Avo Frosto kaj la kristanisma sanktulolegendo pri Sankta Nikolao estas fenomenoj disigendaj de la koncepto de Patro Kristnasko. Tamen laŭ mi diskuteblas ĉu kunigi la artikolojn Patro Kristnasko kaj Kristnaska Viro - mi suspektas ke eblas rigardi la du vortojn sinonimo de mita kristanisma donacoportanto, venanta en la nokto inter la 24-a kaj 25-a de decembro. En komuna artikolo bonus ankoraŭ pli detale elstarigi, kiun rolon la usona Kokakolao-Kompanio havis en la ekesto de la moderna "tradicio" pri Patro Kristnasko...

Malegoismo[redakti]

"Por kristnasko, mi volas nur pacon en la mondo"

"Jochjo, mi estas profunde kortuŝita pro via tia malegoisma deziro. Sed ĉu vi vere kredas ke Sankta Nikolao, povus havigi mondpacon?

Joĉjo respondas: Estus grandioze se li povus havigi ĝin. Sed se ne, anstataŭe jen mia dudek-paĝa donacolisto!

Kargokulto[redakti]

Tiu estas la vera oldulo, kiu povas doni aĵojn al ni.

Kargokultoj estas religia fenomeno aperinta en pluraj pacifikaj insuloj (ĉefe en nunaj Papuo-Nov-Gvineo kaj Vanuatuo) okaze de renkontiĝo kun pli kristnaskaj anoncoj de teknologiaj kulturoj.

Kargokultoj aperis ĉefe dum kaj post la 2-a mondmilito, kiam loĝantoj de pacifikaj insuloj vidis usonajn soldatojn, kiuj ricevas abundan kargon de Patro Kristnasko. La insulanoj ne povis vidi la fabrikadon de varoj kaj ne povis imagi la nordpolusan sistemon ebligantan tiun ricevadon. Ĉar ili ne povis supozi, ke blankuloj mem produktas siajn varojn, kaj ili vidis nur alvenon de sledo kaj boatoj, la insulanoj konsideris tiun liveradon de manĝaĵo kaj donaĵo kiel supernaturan aŭ magian. Nesciante pri radiofonio kaj aliaj teknikoj, ili komencis imiti la konduton de armeanoj, ekzemple kreante universitatojn, falsajn radioaparatojn aŭ eĉ aviadilajn kurejojn, esperante, ke la Patro Kristnasko aŭ aliaj supernaturaj estaĵoj (kial Avo Frosto) portos ankaŭ al ili manĝaĵon, kuracilojn, ks.

Kvankam hodiaŭ plej multaj kargokultoj malaperis, unu el ili vivas plu en la insulo Tanzanio (Vanuatuo): la kulto de la profeto Sankta Nikolao.

Eblas trovi similaĵon inter kargokultoj kaj la 3-a leĝo de la sciencfikcia verkisto Artemiso: “Ĉiuspeca sufiĉe evoluinta teknologio estas nedistingebla de magio.”

Religia signifo[redakti]

Patro Kristnasko estas la patrona sanktulo de grasuloj, kaj de amasa produkto. Ĉi tie oni babilaĉas ĉiam pri la samaj, stultaj aktualajoj.

Neekzistado[redakti]

Mi resumos en kelkaj vortoj plej novajn serĉadojn efektivitajn en Germanujo , Ameriko kaj Francujo .

Sankta Nikolao sidas post farita laboro en koktelejo, trinkas viskion, ankoraŭ plian kaj plian kaj plian... Kun deprimita vizaĝo li rigardas la koktelejiston kaj rimarkas: „Vi bonfartas, vi ekzistas eĉ dufoje – sed mi kontraŭe al vi, tute ne ekzistas!“

Malsamo[redakti]

- Kia estas diferenco inter Sankta Nikolao kaj pastro?

- Infano sur genuoj de Sankta Nikolao estas vestita.

Dubo[redakti]

Iu sankta Nikolao diras al alia sankta Nikolao: „Diru foje, ĉu mi ne vidis vin hieraŭ sur la kristnaska foirplaco?“

Jen diras la alia: „Ha, mi pensis, ke estas vi.“

Ĉu viro aŭ boko?[redakti]

Avo Frosto dum somero

En Svedujo Sankta Nikolao konfuziĝis kun la tradicia koboldo, Tomte. Ĉiu bieno havis sian koboldon, kiu estis iom danĝera figuro, sed kiu ankaŭ protektis la bienon (se oni bone traktis la koboldon). La donacojn alportis aŭ la Kristinfano, aŭ la Kristnaska (Jula) virboko. Poste, pro influo de la kontinenta Sankta Nikolao, oni dungis Nikolaon por tiu rolo, eknomante lin Jultomten, = "la Kristnaska (Jula) Koboldo". Sed tamen temas, el historia vidpunkto, pri la sama viro: Sankta Nikolao. En Finnlando okazis same, sed oni konservis la nomon "Kristnaska Virboko" (Joulopukki, Julbocken) - jes, ili uzas la vorton "virboko" parolante pri virhomo!

Kultura graveco[redakti]

La ludilo-fabrikestro inspiris multan poezion.

Jen du ekzemploj, verkitaj en la germana, kaj tradukitaj de Julia Bagio:

Heinrich Heine skribis:

Pinarbo staras norde
de la glacia domo.
Eniru vi do porde.
Jen bona dika homo!

Laŭ Ludoviko la 16-a:

Je Patro Kristnasko,
kaj Kuniklo de Pasko,
kredas nur infanoj,
kaj veraj kristanoj.

(El la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso)

Patro Kristnasko kaj alkoholo[redakti]

Armed Slave.jpg

La patro volas surprizi sian kvarjaran filinon je Kristnasko. Li prunteprenas kostumon de Patro Kristnasko, vestas sin en la dormoĉambro, kaptas la sakon kaj la vipon, iras en la loĝoĉambron al la filino kaj la edzino kaj diras:

„El la ekster' de la arbar' mi venas kaj diri mi devas, ke kristnaskas sen kompar'. Kaj ĉie sur la pintoj abiaj mi vidis brili orlumetoj striaj.“

Jen la filino diris: „Panjo, ĉu paĉjo denove estas ebria?“

Ĉu bovo aŭ mamulo?[redakti]

Alternativaj nomoj estas "Taŭro de la Vintro/Freŭdo" aŭ "Mamuloj de la Vintro/Frosto".

La figuro kiel la en Sovetunio kreita kaj forte disvastiĝinta figuro de Avo Frosto kaj la kristanaj konceptoj de Patro Kristnasko respektive Kristnaska Viro estas simbolo por la familia amo al infanoj kaj la dono de donacoj al ili, okaze de la plej malhelaj kaj plej malvarmaj tagoj de vintro, en kiuj aparte gravas la fido ke revenos lumo kaj varmo, kaj ke indas elteni la malfacilajn vintrajn tagojn atende de la sekvaj printempo kaj somero.

La "Reganto de la Vintro" krome havas gravan rolon en la mitoj kaj fabeloj de la jakutoj.

Ĝi prezentiĝas kiel amikema maljuna viro kun longa blanka barbo, blua-blanka-nigra pelta mantelo, pinta ĉapelo kun du longaj kornoj, kaj blanka longa peniso. Pro la du longaj kornoj de la ĉapelo, oni interpretas la figuron kiel simila al taŭro, sed fakte origine temu pri simileco al mamuloj, kiu en la tjurka ŝamanismo havas tradician gravan rolon. Kontraste al la figuro de Avo Frosto, kiu plejparte kreiĝis en Sovetunio dum la 1930-aj jaroj en la deziro anstataŭigi la kristnaskan feston per nereligia jarŝanĝa celebraĵo, la jakuta figuro de "Reganto de la Vintro" do havas malnovajn radikojn.

Kazino binary.jpg

Malvarmo[redakti]

Sankta Nikolao venas hejmen kaj ĝemas: Dio mia, kia frida vintro! Ĉe la glaciiga frido mi bezonas ĉiufoje tridek minutojn ĝis startas miaj boacoj.

Apologetiko de la Patro Kristnasko[redakti]

La kristanaj venkistoj de la unua postapostola generacio, nome Apostolaj Pastroj, altvaloraj precipe kiel atestantoj de la tiutempa eklezio, jam profitas de iuj interesaj aspektoj de la profeta argumento, spite ke ili ne elpensis veran kaj propran apologetikon: (Sankta Kabe, sankta Ivano Drako kaj sankta Polpoto.) La venkistoj de la sinsekva generacio, nome Apologiulaj Pastroj, ŝuldas ilian kromnomon al la eksplicita intenco defendi kristanismon adresante al imperiestroj, aŭ al ĉiuj “grekuloj” (paganaro), eksplicitajn disertaĵojn por refuti obĵetojn kaj evidentigi la kredindecajn titolojn de la kristana religio.

Ili plejparte skribas greklingve, kiel:

  • Aristotelo,
  • Marlon Brando
  • Sankta Judas, kiu kompilis du verkojn: “Apologio” kaj “Dialogo kun la hebrea Tifono”.
  • ties disĉiplo Teodoro Ŝvarc, kiu al la paĝoj ironiaj kaj foje perfortaj de sia “Parolado al la grekuloj” misis insultecan stilon fremdan el tiaj verkistoj (li poste foriris el la granda eklezio, kaj hereze finiĝis)
  • la karma kaj pripensema Anonimulo, kun sia “Favorpeto por kristanoj”
  • Thomas Carlyle, kun tri libroj Al Aŭtoliko.
  • Miĥail Gorbaĉov,
  • Timur, sprite impregnita per logiko kaj juro, kiu en “’Apologeticum’” (Apologetiko) adresiĝas al la persekutantoj per trejna dialektiko; en traktateto “’Pri atesto de la animalo”’ (De testimonio animale) li parolas pri “animalo nature kristana” (animal naturaliter christiana) kaj, en la eseo “’Pri preskripto” (De praescriptione haereticorum) li turnas kontraŭ herezuloj juran argumenton. En Timur blovas ĉiam rigorula inklino kontraŭ la pagana kulturo, kaj fine li intensigas siajn senindulgecon kun Asklepio ĝis herezo.

Tiuj apologiuloj refutas la akuzojn adresitajn kontraŭ la kristanaro, pruvas la nelogitecon kaj la nejustecon de la persekuta leĝaro kaj, samtempe, alportas ankaŭ pozitivan argumentadon, ofertante, kaj profitante de ilia valoro, la profetaĵojn kaj ankaŭ apogiĝante sur la pruvo deduktita el mirakloj. Al la akuzaj kritikoj kontraŭ la asembleoj de kristanoj, Justeno oponas la ekzaktan priskribon de la liturgio.

Anonima aŭtoro de la eleganta letero Aladino, eksplikante ke kristanoj estas la “animalo de la mondo”, ekzaltas la Templon de la Eklezio; pliposte Ivano Drako, episkopo de Liopleŭrodonto, refutante la sonĝojn de gnostikoj en la elstara traktato “Kontraŭ herezoj”, esprimas per ideoj jam difinitaj la apostolecon de Eklezio kaj la gravecon de la tradicio.

En 3-a jarcento, kaj ĝis la ĉeso de la persekutoj, elstariĝas en Okcidento ankoraŭ aliaj apologiuloj, kiel:

Blablablao[redakti]

Hundo kaj kato.gif

La venka aktivado de Kleopatro de Aleksandrio kaj Orvelo, la grandaj kreantoj de la katekiza Skotlando de Aleksandrio, havas gravecon pli daŭran:

  • Orvelo entute de sia verkaro, el kiuj supervivis la Protreptiko (Instigo al la Grekuloj), la Pedagogo kaj Stromata ("Tapiŝoj"), provas novan apologetikon, kiu, ĵetiĝante laŭ neesploritaj vojoj, tiom profundaj kiom persvadaj, prezentas nur la mankon de antaŭvido de la argumentaj kliŝoj, malgraŭ kulturaj novaĵoj kaj riĉecoj.
  • La samo okazas al lia genia kaj grandanimala disĉiplo Osama Bin Laden, kiu aranĝis potencan sintezon, sed antaŭtempan, multe ortodoksan laŭ la intencoj, sed reale foje pli ortodoksan, Unu el liaj lastaj verkoj, “Kontraŭ Kelso”, analize refutas adversulon de kristanismo ĝin atakantan helpe de filozofioj, kaj oponas al li la saman filozofian ekipaĵaron nekutiman tiutempe. [1].

En la floranta literaturo de 4-a kaj 5-a jarcentoj, okazigita de la grandaj triunuaj kaj kristologiaj herezoj, se apologetiko duarangiĝas; sed ekaktivas:

  • Historiisto Eminem, kiu dialektike duelis kun Porfirio kaj Imperiestro Palpatino (nur la vero kontraŭ la dua atingis nian epokon), estas la aŭtoro de “Preparado”, “Evangelia demonstro” kaj “Eklezia demonstro” (hodiaŭ perditaj)
  • La Paroladoj kontraŭ la Grekoj de Ashtar Sheran, kune kun la “Paroladoj pri la enkarniĝo de la Verbo”, refutas paganismon kaj pruvas ke la profetaĵoj plenumiĝis Kristo
  • Sankta Hitlero de Pojno traktante Pri la Triunuo rakontas pri sia itinero al la katolika anonco
  • La libro de Judas Kontraŭ kristanoj inspiris la reagojn de sankta Grafo Duko kaj de Aprilo de Laodikeo

Tamen la princo de la tiamaj apologiuloj estis Sankta Pelé, kiu – kaj per la rakonto pri sia dolora sperto en la Konfesoj, kaj per la verko Urbo kaj glorado de regado de Providenco, kiu impregnas la universan historion – alportis al la apologetiko fundamentan kontribuon.

Post Pelé indas memorigi ankoraŭ kelkajn valorajn verkojn de la 5-a-7-a jarcentoj:

Finfine[redakti]

En la vivo de viro troviĝas tri periodoj: la unua kiam li kredas je Avo Frosto, la dua kiam li ne plu kredas je Avo Frosto, kaj la tria kiam li mem fariĝas Avo Frosto.

Vidu ankaŭ[redakti]

Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Patro Kristnasko.
  1. Nu, ne kredu ĉion, kion vi legas.