Parolimpikoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta"

~ Zamenhof pri Parolimpikoj
Paraolimpicos-300x225.jpg

"Ne, estas imaga afero, kiel la ekzisto de la elfoj aŭ tio de la astrala korpo"

~ iu pri Parolimpikoj

Parolimpikoj, bonalingve krom·a·j olimpi·a·j lud·o·j, estas sportaj ludoj, en kio partoprenas:

- homoj kun nur unu kruro
- homoj sen kruroj
- homoj kun nur unu mano
- homoj sen manoj
- homoj kun nur unu kruro kaj nur unu mano
- homoj sen kruroj kaj nur unu mano
- homoj blindaj
- homoj blindaj kaj surdaj
- homoj blindaj kaj surdaj kun nur unu kruro kaj nur unu mano sed ses piedfingroj kaj tre grandaj oreloj

Konkursoj[redakti]

Oni lasas la handikapulojn fari la samajn konkursojn kiel en normala Olimpiko. Ekzemple okazas olimpika hurdokurado kun nur senkruruloj. Kaj se post kelkaj minutoj ankoraŭ neniu kriplulo sukcesus transgrimpi la unuan hurdon oni ĉesigas tion kaj plu iras al la sama konkurso por unukruruloj. La spektantoj rajtas "partopreni" en la hurdokurado por blinduloj, kriante al siaj samlandanoj la direktojn. Tio estas tre amuza por la spektantoj, sed nemulte digne por la handikapuloj.

Handikapuloj[redakti]

Milito.jpg

Pastro, kuracisto kaj inĝeniero kune golfumas. Ili atendas kaj bierumas en la drinkejo de la golfejo. Pasis jam horoj, sed la golfejo ne iĝis libera. Ili iras al la ĉefo por demandi, kial tiom longe oni okupas la ejon:

- Ĉar antaŭnelonge okazis akcidento al niaj kelkaj golf-klubanoj, kaj ili ĉiuj blindiĝis. Nun ili bezonas iom pli multe da tempo por finludi...

La pastro diras:

- Ve, kiel terure! Mi multe preĝos al Dio por ke ili rericevu la sanon de okuloj.

La kuracisto:

- Jes, estas terurege, kaj mi promesas kontakti mian kolegon kiu estas okul-specialisto, eble li povos kuraci la okulojn de niaj karaj amikoj...

Kaj la inĝeniero:

- Jes, estas vere bedaŭrinde, sed kial ili ne ludas nokte?