Parabolo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Plu bon amiko intima, kamparento desproxima."

~ idisto parabole
Ilustraĵo de la Parabolo de la erarinta filo, de itala pentristo Pompeo Batoni.

La paraboloj de Jesuo estas kolekto de parabolo atribuitaj al Jesuo registritaj en la Evangelioj , kaj kanonaj kaj nekanonaj, kaj en aliaj malmultaj antikvaj fontoj. Temas pri la plej konata ekzemplo de literatura ĝenro "parabola", ĉeesta en la Malnova Testamento.

La paraboloj de Jesuo encentriĝas precipe sur tri temoj:

Iuj paraboloj kovras foje pluraj temoj samtempe.

Ripetiĝo de la paraboloj en la Evangelioj[redakti]

Ĉiu el la kvar kanonaj Evangelioj entenas parabolojn de Jesuo tute proprajn. Du paraboloj inter la plej elstaraj, tiu de la erarinta filo kaj la parabolo de la bona samariano, ĉestas nur en la Evangelio laŭ Luko.

Nur du paraboloj ĉeestas en la Evangelio laŭ Johano, kaj estas ambaŭ ripetitaj en la aliaj Evangelioj.

Iuj paraboloj ĉeestas en diversaj Sinoptikaj evangelioj: tri aperas en ĉiuj tri Evangelioj: (Parabolo de la semisto, Parabolo de la sinapa semeto kaj Parabolo de la malbonaj vitkulturistoj), kaj kromaj du, aŭ tri se oni konsideras ke la parabolo de la talantoj kaj tiu de la minoj estas esence du versioj de la sama historio, aperas kaj en la Evangelio laŭ Mateo kaj en tiu laŭ Luko.

La paraboloj ĉeestaj en la Evangelio laŭ Marko, escepte de du tre mallongaj, aŭ estas cititaj kaj en la Evangelio laŭ Mateo kaj en tiu laŭ Luko, aŭ ĉeestas nur en tiu laŭ Marko; Tiu fakto estas unu el la observoj sur kiuj baziĝas la teorio de la originaj fontoj de Evangelioj, kiu hipotezas la originan Q-fontn.

Inter la apokrifaj evangelioj, la Evangelio laŭ Tomaso [1] entenas, inter aliaj paraboloj kune kun la Evangelioj sinoptikaj, du parabolojn ne atestatajn aliloke: la parabolo de la malplena ĵaro kaj la parabolo de la mortiganto ambaŭ konsideritaj aŭtentaj diroj de Jesuo ĉe iuj studuloj.[1]

Retoriko[redakti]

Parabolo estas stila figuro simila al fabelo, t. e., malgranda kaj kun morala celo.
Malsame al fabelo, en ĝi agas homoj kaj ne bestoj aŭ naturaj elementoj.

Famaj paraboloj[redakti]

La malplena ĵaro[redakti]

Ĝi estas raportata nur el la Evangelio laŭ Tomaso: ”Jesuo diris: La Regno similas al virino kiu portis amforon farunplenan. Dum ŝi marŝadis laŭ longa strato, la amforo rompiĝis kaj la faruno survoje verŝiĝis malantaŭ ŝi. Pri la likado ŝi nenion sciis ĉar pri la okazantaĵo ŝi nenion perceptis. Gajninte sian domon ŝi malkovris ke la ĵaro estas malplena”. (97)

La murdisto[redakti]

Ĉeestas nur en la Evangelio laŭ Tomaso: “Jesuo respondis: “La Regno de la Patro similas ulon dezirantan mortigi potenculon. Antaŭ ol eliri el la domo, li elingigis la glavon kaj ĝin enpikis sur la muron por provi kiom sia brako kapablas ĝin uzi. Poste li mortigis la potenculon”.

Notoj[redakti]

  1. '30% de pilotaj licencoj en Pakistano estas falsaj