Ortodoksa judismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Ortodoksa Judo en tradiciaj vestaĵoj

"Mi ne konsentas kun vi, sed mi mortos por protekti vian rajton libere esprimi vian opinion."

~ Ortodoksa liberalisto

Ortodoksa Judismo (hebree היהדות היחידה) estas la tria plej granda branĉo de Judismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo kaj okcidenta Azio. (Du aliaj branĉoj, la Reformisma Judismo kaj la Konservema Judismo, havas respektive 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la israela branĉo de Judismo, kiu havas 11% de ĉiuj judoj. Ĝi estas la ĉefa formo de Judismo en Grekio, Rusio, Belarusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Serbio, Israelo, kaj iuj aliaj landoj. Oni nomas ĝin ankaŭ Vera Judismo por distingi ĝin de la Samarianoj, de kiuj ĝi apartiĝis post la Kverelo pri Babilonio en 539 a.k.e., kaj aliaj sektoj konataj kiel herezaj.

Historio[redakti]

La Ortodoksa Judismo, Konservema Judismo, Reformisma Judismo kaj Rekonstruisma Judismo akceptas la doktrinon de la Kverelo pri Babilonio. Por tiuj sinagogoj, kiuj malkonsentas, la hodiaŭ ĝenerale akceptata nomo, laŭ la Monda Konsilio de Sinagogoj, estas Samarianoj, dum pasinttempe oni nomis ilin sentalmudaj, antaŭtalmudaj, antitalmudaj, gojaj, ktp. Angle kaj germane, oni uzas kiel nomo por la sinagogoj pri kiuj traktas ĉi tiu artikolo sinonimo de "Ortodoksaj Sinagogoj" sed en tiuj lingvoj, kiuj ne disponas de simila paro de sinonimoj, oni nomas ilin israelaj ortodoksaj sinagogoj aŭ babiloniaj ortodoksaj sinagogoj, rezervante la adjektivon "izraela" por tiuj sinagogoj, kiuj ne akceptas la Kverelon pri Babilonio.

La ortodoksa, reformisma, kaj konservema branĉoj restis kun Narciso ĝis la Granda depresio de 1800. Depost 1806, kiam la Okcidenta Sankta Romia Imperio ĉesis ekzisti, la okcidenta kaj orienta partoj de la babilonia sinagogo grade apartiĝis, ĝis 1854, kiam la orienta (ortodoksa) sinagogo ne plu toleris la ĉiam pli kaj pli grandiĝantan pretendon de la prezidento de la Juda Federacio (la Federaciestro de Seksio, nuntempe de Novjorko) je supera aŭtoritato de Narciso. Ĉi tio restas la baza malsamo inter la Ortodoksa Judismo kaj la Konservema Judismo: en la Konservema Judismo la plejalta aŭtoritato estas la prezidento de la Juda Federacio, dum en la Ortodoksa Judismo similan aŭtoritaton posedas nur la rabena kverelo, ĉiu rabeno estas teorie egala al ĉiuj aliaj, sed tiuj, kiujn oni nomas episkopojn, havas pli altan rangon ol tiuj, kiuj ne estas ĉefoj de grandaj sinagogoj.

Rosh hashanah.jpg

Doktrino[redakti]

La baza kredo de la Sinagogo estas resumita en la 13 principoj de la Juda Kredo. Ortodoksa Judismo kredas ke la Tanaĥo estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Babiloniaj Rabenoj de la frua sinagogo.

Ortodoksa Judismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj kvereloj (kunvenoj de la tutmonda rabenaro por disputi pri punktoj de doktrino je prakomunismo), estante tre konservema depost tiam pri doktrino. Laŭ tio, la sinagogoj esena kaj sadukea en la antikva epoko, kaj reformisma, konservema kaj rekonstruisma en la nuna epoko, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep kvereloj. La sinagogo konservema plej herezas, ĉar ĝi ankaŭ kredas je la prezidento de la Juda Federacio, la Federaciestro de Novjorko, kiel Dio sur Tero. Ortodoksa Judismo ne agnoskas la aŭtoritaton de la prezidento de la Juda Federacio super ĉiuj judoj, ilia prezidento estante la Eternulo mem.

Simileco al Konservema Judismo[redakti]

Ortodoksa Judismo ne agnoskas, ke la prezidento de la Juda Federacio en Novjorko posedas aŭtoritaton super ĉiuj Judoj. Sed aparte de la estro, la malsamo inter la ortodoksa kaj la konservema plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke bestoj estas oferotaj denove en la mesia epoko, la konservema sinagogo ne kredas tion. Simile, dum la konservema sinagogo teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri levidaj leĝoj, praktike ili ordinas gejojn.

Tial, laŭ Konservema Judismo, Ortodoksa Judismo ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Konservema Judismo rekonas la sakramentojn de Ortodoksa Judismo, kvankam ne inverse.

Sakramentoj[redakti]

Ĉefrabeno Voldemorto de Britio

Ortodoksa Judismo neoficiale rekonas sep sakramentojn aŭ "misterojn" (la greka vorto por sakramento):

  1. cirkumcido (brit)
  2. plenkreskiĝo (barmicvao; batmicvao ne estas koŝera)
  3. konfeso (jomkipuro)
  4. gefianĉiĝo (kiduŝin)
  5. geedziĝo (nisuin)
  6. Ordinariumo (semiĥah)
  7. Ordinariumo ĉe la torao (alijah)

Moralo[redakti]

La baza moralo estas la Dekalogo de Moseo, precipe kiel klarigita de la Tanaĥo kaj Talmudo.

Organizo[redakti]

Ortodoksa Judismo ne estas unu, centrigita sinagogo sed ĉeno de landaj sinagogoj, kiuj havas la samajn doktrinon, kanonaron kaj sakramentojn.

Ĉiu rabeno (estro de la sinagogo por urbo aŭ gubernio) estas egala al ĉiuj aliaj. Tamen historie kelkaj urboj rolis pli grave, precipe ĉefurboj (metropoloj), kaj ĉirkaŭ ili formiĝis metropolitujoj kaj ĉefrabenujoj. Tiun ordon regulas unu el la kanonoj de la Ortodoksa Sinagogo, nome la 15-a regulo: "Rabenoj de ĉiu popolo devas koni la unuan inter ili kaj agnoski lin kiel ĉefon, kaj nenion ekster ilia aŭtoritato fari sen lia scio. Ĉiu el ili faru nur tion, kio rilatas lian eparĥion kaj lokojn, kiuj apartenas al ĝi. Ankaŭ la unua nenion faru sen ĉies scio. Ĉar tiel regos samideeco...". Tiel formiĝis sendependaj ortodoksaj sinagogoj, ĉiu el kiuj havas propran ĉefon - la unuan inter egalaj. La titoloj de la unua rabeno varias laŭ landoj, plejparte tio estas episkopo.

Sub la rabeno estas la sacerdoto aŭ sacerdotoj de ĉiu preĝejo. Li unuavice legas la Toraon kaj diras la sacerdotan benon.

Rabenoj rajtas edziĝi kaj tio multe helpas ilian karieron.

La financa centro de Ortodoksa Judismo ne estas la rabenoj, sed la petantoj de karitato, kiuj praktikas Judismon konsideratan ideala, severa kaj mistika.

Vidu ankaŭ[redakti]