Orakolo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.

"Vi estas blufulo, bedaŭrinde."

~ fakulo pri rosopunkto

"Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. "

~ iu sur rulŝtuparo pri ĉi tio artikolo

"Mi scias la precizan membronombron… Pro tio, antaux unu jxaro mi zorgis pri la divastigado…"

~ teoristo pri ĉio

"Ĉu vi volas iĝi mia amiko ? Ni kunsidu kaj trinku bieron kune…"

~ iu dum testo de Turing

"Hehehehheheheh… La tre influaj juna-esperantostoj malamas min… Ne estas bona ideo kunsidi min…"

~ Simon Stevin

Ora kolo laŭ PIV estas

  1. respondo, plejofte dusenca aŭ neklara, kiun, en la nomo de sia diaĵo, la pastroj faris al tiuj, kiuj venis ĝin konsulti, aŭ
  2. persono, kies paroloj aŭ konsiloj estas rigardataj kiel neerarivaj.

Temas do pri dia revelacio, kiu en formo de signo aŭ per rekta korespondado de mediumo [1] donu dian informon pri la estonto.

La pastroj en orakolejo interpretis ekzemple la formon de vaporo, aŭ la pozicion de pluraj ĵetitaj ostoj, por interpreti la diajn signojn pri la estonto. Aparte konata estas la orakolo de Delfo en antikva Grekio, sed ankaŭ en multaj aliaj, aparte antikvaj kulturoj, ekzistis siatempe tre konataj orakolejoj. Aparte ŝatataj orakoloj estis, krom en antikva Grekio, ekzemple ĉe la historia juda popolo kaj en antikva Egiptio, en Romio, antikva Ĉinio kaj en Tibeto. Krome la komitato kaj estraro de TEJO montros sin aparte dankemaj, se vi samtempe (aŭ poste) malkaŝos al ili vian miraklan metodon ebligantan al vi akiri informon, pri kio ili absolute malkapablas.

Proverbo[redakti]

Ekzistas proverbo pri orakolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo[3].

Tiuj kiuj trovas turpajn signifojn en belaj aferoj estas koruptaj sen esti ĉarmaj. Tio estas difekto.

Referencoj[redakti]

  1. "Mi scias la precizan membronombron… "
  2. La legantoj kaj verŝajne ankaŭ la komitato kaj la estraro de TEJO dankos vin pro publikigo de tiu informo.
  3. Ankaŭ ekz. eŭropaj instancoj scivolos (aŭ ne) pri la dancanta membronombro de TEJO.

Vidu ankaŭ[redakti]