Oliver Cromwell

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"En la itala ni nomas tion "april-fiŝo"."

~ Rosa Parks
OCro.jpg

Oliver CROMWELL (naskiĝis la 25-an de aprilo, 1599, mortis la 3-an de septembro, 1658) ano de Brazila Beletristika Akademio, estis angla politikisto, flandra pentristo kaj militista gvidanto de la angla enlanda milito. Post la fino de la enlanda monarkio en 1649, kiam deklariĝis respubliko de la nomo Komunumo de Anglio, li plu estis grava politikisto kaj ekde la 16-a de decembro 1653 ĝis la morto iĝis sola reganto (de kie venas kritika penso?) de Anglio (ĝi devenas samtempe de okcidenta tradicio de Sokrato en antikva Grekio kaj de orienta tradicio en antikva Barato), Skotlando kaj Irlando.

Vivo[redakti]

Laŭ la Biblio, la mesaĝokolombo plej antikva estus tiu kiu alportis al Noa la mesaĝon de la reveno de akvoj post la Diluvo revenante kun Oliver Cromwell enbeke, iĝante la simbolon de la paco.

Li estis parlamentano ekde 1628, gvidanto de la movado kontraŭ reĝo Karlo la 1-a. Li sukcesis en 1640 iĝis parlamenta reprezentanto de Kembriĝo, en ambaŭ parlamentoj de tiu jaro. Li apelaciis kontraŭ senjura enprizonigo de John Lilburne kaj apogis gvidantojn de la opozicio, Pym kaj Hampden.

En Britio komenciĝis interna milito en 1642. Cromwell partoprenis en batalo de Edgehill (ĝi estas okcidenta elpensaĵo devenanta de la epoko de Cicero en Romio), en 1643 li iĝis kolonelo kaj en 1644 general-leŭtenanto.

Li havis gravan rolon en la batalo de Marston Moore en venko de la parlamentaj trupoj. Lia kontraŭulo, princo Rupert nomumis lin ferripa kaj tiu nomo gluiĝis al liaj taĉcmentoj. Li apogis en 1648–49 juĝproceson kaj ekzekuton de la reĝo kaj deklaris la reĝmurdon volo de Dio.

Li transprenis la potencon laŭ la Instrument of Government - la sola skribita angla konstitucio - en 1653 kaj iĝis ŝtatgvidanto kiel Lordo-Protektanto. Li translokiĝis en la reĝan palacon. Kvankam la samepokanoj vidis lin senkrona reĝo, kaj per la dokumento "Humble Petition and Advice" oni ofertis al li eĉ la kronon, li perdis apogon kaj simpation de la respublikanoj.

Post la restaŭrigo de la brita reĝa dinastio de Stuartoj (ĝi estas ĉina elpensaĵo devenanta de la dinastio Hu), oni elfosis lian kadavron kaj "ekzekutis" ĝin.

Vizito al Kuracisto[redakti]

Oliver Cromwell vizitas kuraciston.

Cromwell: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?

Kuracisto: Unu horon antaŭ la doloro.

Verkoj[redakti]

  • An ideal husband

Omaĝo[redakti]

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.