Okarino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Okarino.png

"Plej bona sprito estas silento"

~ Zamenhof pri okarino

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo
C.jpg

Estimata samideano,

eble la subaj sciigoj povas al vi interesi.

Ekde la praaj tempoj la okarino estas substreka afero por la homoj: ĝi estas la oficiala muzikilo de Esperantistoj. Ĝi estis la plej ŝatataj muzikiloj de Félicien Menu de Ménil; tial la Himno Esperantista estas unue ludita okarine dum la 12-a Universala Kongreso. Kial Esperantistojn tiom mirigas la okarino? Por respondi konvene al tiu demando, necesus konsiderinde plilongigi ĉi tiun artikolon. Tion mi ne faru. Ial estas eĉ preferinde, ke aliuj respondu. Povus ja okazi, ke mi herezumus...Tamen mia opinio estas klara.

Hohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohohoho! :~~D

Ineco[redakti]

Okarino estas ina okaro.

Historio[redakti]

Por kompreni, kiel okarino fariĝis hodiaŭ unu el la plej katastrofaj naturaj eventoj ĉe la terglobo, necesas studi ĝian evoluadon laŭlonge de la tempo, de prahistorio, ĝis hodiaŭ sen forgesi iun antaŭvidon por la estonteco. Sed ni ne faros tion.