O kej

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Xmages.jpg

"Popola kutimo havas valoron de leĝo"

~ Zamenhof pri O kej

"Saĝulo parolas ĉar lia parolo estas bezona. Stultulo parolas ĉar li bezonas paroli."

~ Anonimulo pri "o kej"

"O kej, bone!"

~ Usonano pri la supra diraĵo

"Dankon! Tio ja kontentigas."

~ Feĉjo Cesarano post lego de ĉi tiu artikolo

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo

"Ke ni yen ko ni fac e ki ni!"

~ anonima reformemulo

O kej, okej8ej estas ekkrio signifanta, ke "mi ne scias kion diri."

O kej aŭ okej: kiu vorto estas ĝusta?[redakti]

Ambaŭ estas lingvaj herezoj! Gardu vin kontraŭ la uzo de neologismo, eĉ en sonĝo! Se via infano reportas vin al la UEA, aŭdinte ke en dormo vi diris "O kej", "Hej!" aŭ simila vorto, tiam la Ĝenerala Sekretario frapados vian pugon antaŭ la tuta amaso de la venonta Universala Kongreso!