Novelo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas"

~ Zamenhof
F Novelo.jpg

""Novelo" estas mallonga beletra rakonto"

~ Marcos Cramer

"La risko kiun meteorito batas al homo estas per unu fojo ĉiu 9 300 jaroj"

~ Nerdo pri alia afero

"Kaj notu, ke mi ne uzis iajn ajn sarkasmojn en mia %#265;"

~ neciklopediisto pri ĉi tiu artikolo

"Pro mult arbori lu ne vidas la foresto"

~ idisto

"Ni ignoru tiun bizaran vorton"

~ Bonalingvano

Novelo estas "nova e-lo". Kio estas e-lo? Kompreneble "E(speranta) L(ingv)o", sekve "novelo" estas alia nomo al Ido, kiun fiaj idistoj kreis por konfuzigi naivaj freŝaj samideanoj.

Multaj eldonejo publikas novelajn librojn kaj disvendas ilin al novaj esperantistoj, kiuj naive aĉetas ilin kaj estas kontaminotaj de ida viruso.

Asteroide-b612.jpg

Noveloj kaj alumetoj[redakti]

Ekzistas novelo de Ĉeĥov pri rusaj kaj svedaj alumetoj, en kies norvega traduko (mi ne legis la originalon) oni nomas la rusajn alumetojn per la norvega vorto kaj la svedajn per norvegigita formo de la sveda vorto.

Famaj novelaj verkistoj[redakti]

001.gif

Rakontoj, noveloj kaj novelaroj[redakti]

Krom la anoj de la jam menciitaj skoloj, ankaŭ pluraj aliaj verkistoj eldonis novelojn kaj rakontojn. Jean Forge, kiu jam agadis antaŭ la dua mondmilito, plej famiĝis pro siaj ĉitiamaj novelaroj La Verda Raketo (1961) kaj Mia verda breviero (1974); ambaŭ verkoj ĵetas satirecan rigardon al la Esperanto-movado. Aliflanke, drameco kaj kunigo de emocieco kaj racieco estis la ĉefaj karakterizoj de la norvega verkisto Johan Hammond Rosbach, de kiu menciindas Bagatelaro (1951), Homoj kaj riveroj (1957), La mirinda eliksiro (1967) kaj Disko (1970).[1]

Interesajn rakontojn verkis aŭtoroj el pluraj landoj[2], kion atestas, ekzemple, la kolektoj de noveloj publikigitaj de Rossetti kaj Szilagyi en 1964 kaj de Rossetti kaj Vatré en 1990.

Pelikano[redakti]

Katherine Paterson verkis en 2009 la novelon La pelikana tago pri familio el Kosovo kiu rifuĝiĝis el milito en la montoj kaj poste estis translokigita al Vermonto, Usono, nome rakonto tra la sperto de knabino 11-13jaraĝa, la plej aĝo filo el la familio.[3]

Ses Noveloj[redakti]

Ses Noveloj [4] de Edgar Allan Poe, el la angla trad. Albert Frank Milward, 1924, 80 p. Prenitaj el „Rakontoj de mistero kaj imago“. Eldonis Ferdinand Hirt & Sohn. Serio "Internacia Mondliteraturo" Vol. 13.

La kolekto konsistas el antaŭparolo de Milward kaj la noveloj[5]:

  • Liĝeja (Ligeia, 1838)
  • La ovala portreto (The Oval Portrait, 1842)
  • La barelo de amontilado (The Cask of Amontillado, 1846)
  • Kelkaj vortoj kun mumio (Some Words with a Mummy, 1845)
  • La homo, kiu troviĝis eluzita (The Man That Was Used Up, 1839)
  • La silento — Fabelo (Silence, 1838)

Vidu ankaŭ[redakti]

Literaturo[redakti]

  • Elektitaj Noveloj de Baekelmans, el la flandra trad. Jan van Schoor, 1931, 84 p. "Ĉiu novelo de B. respegulas al ni la vivon de grizaj, ĉiutagaj homoj, vivantaj preskaŭ ĉiuj en iu antaŭurbo de Antverpeno. Ĝenerale la stilo de la traduko estas bona." (Totsche, L. M. 1931, p: 198)
  • Elektitaj Noveloj de Turgenjev, el la rusa trad. A. Mexin. 1923, 81 p. "Montro de l' rusa popola animo, ĝia subcara socia stato, ĝiaj superstiĉoj." (G. S., E, 1923, p: 183.)
  • Noveloj. De Sienkiewicz, el la pola trad. Lidja Zemenhof. 1925, 64 p. „Kvin noveletoj. Plej originalaj estas tiuj, kiuj priskribas polajn tipojn kaj morojn. Traduko tro komprenebla kaj vigla.“ (G. S,E', 1925, p: 218.)

Notoj[redakti]

  1. Naturamikaro sin preparas por internacia kongreso
  2. Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj
  3. Li estas tre kredema: eĉ la plej kredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej kredindaj homoj, li tuj kredas. .
  4. Saluton!
  5. Ses Noveloj ĉe Vikifontaro