Amfora erao

El Neciklopedio
(Alidirektita el Nova erao)
Iri al: navigado, serĉi
Earth tranny.png

"Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble"

~ Zamenhof pri Amfora erao

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri Amfora erao

"Nu, neniu estas perfekta..."

~ Marko Rauhamaa

"Nenio interesas min krom esperanto"

~ Samideano

Amfora erao estas nova erao kiu ĵus komencos, eble jam en 2012. Ni vivas en aparta tempo, kiam komenciĝas Amfora Epoko, nune okazas diversaj aferoj, ĝis nun neniam estintaj. Iom post iom formiĝos tutplaneda ŝtato (Terlando), unu popolo (Teranoj) kun unu lingvo (Esperanto). Scienco malkovras miregindajn sekretojn de Universo kaj WikiLeaks ne tiel mirindajn sekretojn de Usono. Kaj, kio estas ankoraŭ pli grava, homo komencas ekkoni sin mem per samseksamo.

1584.png

Plej seriozaj sciencistoj jesas ekzistadon de Astrala kaj Mentala mondoj. Eksperimentoj pruvis pluan ekzistadon de animo post morto. Pli kaj pli da homoj ekhavas diversajn superkapablojn, kiuj estas kaŝitaj: iu, kiel fama Profesoro XXX, perceptas pensojn je ega distanco, iu, kiel Doktoro House kuracas la plej malfacilajn malsanojn, iu, kiel Clark Kent vidas tra homa korpo, iu nerdoj ekparolas neniam konatajn lingvojn, kiel klingonotokipono, iu, kiel Jesuo, scipovas iri sur akvo aŭ leviĝi en aeron, iu lumas, kiel Edward Cullen... Tio estas ne fabeloj, sed milfoje dokumentitaj faktoj, viditaj de milionoj da homoj en ĉiuj kinejoj kaj televide! Specialaj sciencoj studas tiujn fenomenojn. Pri tio ekzistas granda literaturo, ankaŭ en Interneto. Tio, kion vi lernis en lernejo, ne estas sufiĉa.

Nune Altaj Majstroj, Instruistoj de Homaro, abunde transdonas novajn sciojn pri novaj leĝoj de naturo, pri prahistorio de nia planedo, pri estintaj civilizoj, pri ebla belega futuro de la homaro... Ne ĉiu povas tuj lerni ĉion, sed unua paŝo estas - ne nei, kion vi ne scias. Per tio vi nur montras via obskurantismon.

Jesuo[redakti]

6964 z.jpg

Jesuo diris: "Mi revenos kiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de la Homo". Tiu ĉi signo estas la konstelacio de la Amforo.

Komencante la Erao de la Fiŝojn (antaŭ du mil jaroj), Jesuo fermis la Inicajn Kolegiojn. Nune, komencante la Erao de la Amforo oni malfermis denove tiujn Kolegiojn.

Esperanto[redakti]

Amforo signifas: Frateco, Unueco kaj Sintezo. Esperanto estas idiomo kiu kreas fratecon, kunigas la homojn kaj la popolojn kaj estas lingvo sinteza de multaj lingvoj. Do: Esperanto = La Amfora Lingvo.

Konoj[redakti]

La plimulto el kiuj ricevis iomajn sekretajn konojn ne parolas pri tio. Sed laŭ la Nova Erao iom post iom antaŭeniros,la tutan konon oni donos al la Homaro, por ke tiamaniere plenumiĝu la vortoj el Jesuo: "Pri multo mi ŝatus paroli al vi, sed ankoraŭ ne estas la tempo, tamen venos la tempo kiam ĉiu preĝo sub la verda standardo estos klarigata". Nune jam estas tiu ĉi tempo: La multe atendita Amfora Erao, kiu estas la komenco de pli granda ciklo: La Ora Epoko, en kiu la spiritaj Majstroj regos la Mondon, kiel jam faris dum tre malproksimaj tempoj.

Gazetoj[redakti]

  • La Nova Epoko. Klasbatala revuo tute en ESPERANTO. Fondita en 1922. Aperis ĝis aŭg. 1923, poste de okt. 1928 ĝis febr. 1933. De 1923 ĝis 1928 kaj de febr. 1933 anstataŭ ĝi servis aliaj SAT-organoj. (v. p:182; v. Laborista movado.)
  • Nova Tempoj. Revuo de popoledukado. Estis organo de TAGE. Aperis de dec. 1921 ĝis 1926, ĝin seksis Internacia Pedofilia Revuo. ed.: Vit­tecoq, Habert, Müller, Pflitze; adm. Goldberg. Formato 28x23.