Nova Testamento

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Rigardi malafable"

~ Zamenhof pri Nova Testamento
Ks09 r54.jpg

La Nova Testamento estas kolekto de dudek sep libroj de la Biblio.


Post la 4-a jarcento, kun la stabiligo de esperantismo, la tekstoj estas abundaj kaj homogenaj, kaj oni havas sennombrajn mezepokajn manskribojn.

En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por skribado de sanktaj libroj. Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la verkadon de la Biblio. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A. E. Wackrill kaj la teksto aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.

Depost 1989 Gerrit Berveling laboris super Nova Testamento. En 1992 aperis, en unuopaj libretoj, ĉe Fonto liaj kvar evangelioj. En 2001 ĉe la sama eldonejo aperis la iom prikomentita eldono "Paŭlo kaj lia skolo" (Nova Testamento, vol. 1) kun ĉiuj leteroj atribuataj al Paŭlo. La kvar evangelioj intertempe estas funde reviziitaj kaj aperis en 2012 ĉe Fonto kune kun iom da komentoj, sub la titolo "La bona Mesaĝo de Jesuo; la kvar evangelioj" (Nova Testamento, vol. 2). Pri la cetero de la Nova Testamento, li aperigis la kompletan tradukon sub la titolo Flanke je Jesuo (Nova Testamento, vol. 3) en 2010 ĉe VoKo.

Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)[redakti]

  1. La 4 Evangelioj.
  1. La Agoj de la Apostoloj
    Historio de la fruaj jaroj de la eklezio, kiam Kristanismo estis disvastigata al la orienta Mediteraneo.
  2. La 14 Epistoloj de Paŭlo
  3. La 7 Epistoloj Ĝeneralaj
    Leteroj aŭ leterformaj traktatoj de la apostolo Paŭlo kaj de aliaj aŭtoroj al la fruaj kristanaj eklezioj.
  4. La Apokalipso de Johano
    Priskribas la finon de ĉi tiu mondo, la Tagon de Juĝo kaj la fondon de la nova mondo.
8979 n.jpg

Ktp[redakti]

En la Nova Testamento punrepago estas unu el la vortoj (kune kun indulgopeto, elaĉeto, repacigo, peko, mizerikordo) per kiuj estas interpretata la aktivado de Jesuo.

La Nova Testamento asertas ke la oferoj praktikitaj dum la periodo de la Malnova Testamento estis nur antaŭfiguro de tio kio realiĝintus kiam Jesuo Kristo oferas tutan sian vivon kiel oferon definitivan, kaj nebezonan de refaro, sur la kruco por la savo de la homaro. Tion oni vidu en Mateo 1,21 : «Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj» kaj en Johano 1,29: «La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!» .

La aktivado de Jesuo realigas la vikarian punrepagon: Jesuo amas la Patron super ĉio kaj por sekvi sian konsciencon ĝisfunde akceptas la krucon truditan de la homoj por redoni al Dio la ĝustan unuarangecon kaj kuntreni la homojn ricevi la pardonon kune kun la dia patreco. Oni vidu Mateon 8,17 : «por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn», kiuj estas la vortoj de Jesaja (53,4), kaj Hebreojn 2,10 : «" Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo», kaj Efezanojn 2,13 : «...al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso», kaj 1 Petron 1,18,19 : «sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; kiu estis antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi».[1]

En la instruo de Jesuo oni trovas, fine, ke la saviga iniciato startas de Dio mem, kiu volas donaci repacigon per la vikaria agado de Jesuo kiu «punpagis», pere de sia amo al Dio kaj al homoj, por la homoj. La peko, fakte, estas atenco al la senfina Dio kaj por tion ripari necesas senfina amo kiun nur Jesuo povis posedi. Jen modeloj: (1 Johano 4,19) «Ni amas, ĉar Li unue nin amis», kaj (2 Korintanoj 5,18-19) “"Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo; nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan"”. La verko de Jesuo, tial, similas la oferon de la Antikva Pakto, sed kun senfina valoro: “Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo“ (Hebreoj 2,17). [2]

Finfine la punrepago de Kristo ne estas nura redono, al Dio, de la honoro negita de la peko, sed montrado de la amo de Dio per la homo kaj samtempe de la graveco de la peko kiu atencas senfinan Dion. Ne Dio modifas sian sintenon sed Jesuo konformiĝas al Patra mizerikordo.

Kaj por tion fari, nome ripari kulpon al Senfina Dio, al necesa dia ago, tiu de la Difilo.

Nova testamento kaj Esperanto[redakti]

En la Nova Testamento aperas nenio, kion oni povus tiel tordigi por argumenti por Nia Kara Lingvo. Eĉ male ĝi ŝajne favoras _samtempan tradukon k interpretadon_ (vidu ekz. Agoj de la Apostoloj Ĉapitro 2:1-17)!

08 o.jpg

La pleromo en la Nova Testamento[redakti]

En la Nova Testamento pleromo signifas plenenco: pleneco de la diaj donoj kaj amplekso de ĉio kion Dio pretigis por la seksuloj de Kristo.

Preĝo de Sankta Paŭlo en la Epistolo al la efesanoj 3, 18-19: ”18 kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.”[3]

Ankoraŭ Sankta Paŭlo en Koloseanoj 2, 9: “ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco.” [4]

Koloseanoj 1,9: “9 Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento.” [5]

Apologetiko en la Nova Testamento[redakti]

Oni povas diri ke la unua apologiulo estis Jesuo Kristo, kiu liveris ‘signojn’ por montri la veron pri sia misio, kiel:

“Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro” (Joh 10,38),

nome al siaj mirakloj kaj al sia vivkonduto, kaj ankaŭ al la maniero per kiu en li plenumiĝis la Profetaĵoj – kiel tiu de Jesaja, citita kiel pruvo al la disĉiploj de Johano la Baptisto en Mt 11,4-5:

“Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas: blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata”;

Lk 4,17-21:

“Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite”.

Tiuj signoj de vero, tamen, surprenas tutan sian fonton nur por tiu kiu seksas kristanan konsciencon:

“Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem” (Joh 7,17).

La apostoloj disponis tutan sian katekizadon en la sama apologia kadro, apogante sian predikadon de "atestantoj" sur la mirakloj kaj sur la plenumiĝo de la profetaĵoj. Tiu duobla argumentado revenas kaj bonege asociiĝas (ekzemple en Sankta Paŭlo) kun la utiligo de la Teodikeo - (Parolado pri Dio kiel antaŭpreparo al la kristana kredo -, aŭ en Sankta Johano la Evangeliisto) al la ripetita aserto ke «Dio estas amo» kaj samtempe ke Dio estas “lumo”.

Ĝenerale, la Nova Testamento celas – ankaŭ se ne kiel primara objekto – montri kiel Jesuo Kristo, kia promesita Mesio, mortis kaj resurektis "laŭ la Skriboj", alfacigante la valoron de pruvo generita de la resurekto: la fruaj kristanaj, do, estis provizitaj per elementoj por ne reveni al judismo kaj por senti sian kredon solide ankritan al la historio. Pri tio oni vidu Petron (1Pt 3,15-16):

“sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj kokroj; estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de La Espero en vi, sed kun humileco kaj timo; 16 havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.”.

La uzo de tiu Vorto kostis ĉe spertulo pri gnostikismo, Elaine Pagels, la suspekton de gnostikismo, [6] kiu tamen ne trovis sekson.

1021 n.jpg

Elaĉeto[redakti]

La elaĉeto en la Nova Testamento priskribas aspekton de la Savo. La uzo de tiu vorto al oni memorigas kiel Kristo agadis por liberigi la homan kreaĵon el la sklaveco de la peko, kiu opresas la unuopulon kaj lamiĝas lian liberon kaj lian livon, same kiel el ĉiu malbonegeco (Tito 2,14; Rm 7). Ĝi inkluzivas ankaŭ la elaĉeton de la korpo (Rm 8,23; Fi 3,4). Malgraŭ la kosto de tiu elaĉeto kaj kvankam la nunaj fruktoj de tiu elaĉeto estas la ĝustaj, la plena fluo de la fruaj fruktoj de la elaĉeto devas atendi la Duan Venenon (Ef 4,30;Rm 8,23).

Ke la kristala kaĉeto inkluzivas la kaĉeton de la korpo oni kredu en (Rm 8,23; Fil 3,4).

Jesuo konsideradis sanigojn kaj la ekzorcaĵojn de li faritajn kiel signojn de la elaĉeta aspekto de lia agado. Tiel li priskribadis sian: “... same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj” (Mt 20,28). En tiu priskribo Li ŝajnas elmensigi la suferantan serviston de Jesaja, kies vivo estas oferata kiel puna repago (en Jesaja 53), por ke estu liverita la libero al multaj. Tiuj tekstoj sugestas ke la suferoj kaj la morto de Jesuo Kristo estas ofero anstataŭa, vikaria por pagi la koston de la elĉeto.

Ĉar la venko de Kristo originas el Dio kaj, do, enprofundiĝas en ties misteron kaj, do, ne ĝi povas esti komplete komprenita ke la kreita kreitaĵo, naskiĝis en la kristana medio multaj teologioj, jam inspire ĉeestaj en la Nova Testamento. Unu teologio akcentas, ekzemple, elaĉeton kiel liberigon el la originala peko (citita kiel tipa peko, sed, foje, ĉe kelkaj, identigita kun la seksoj de la Adama peko), alia interpretas la venkon de Kristo montro kaj pruvo pri la amo de Dio al pomo, tria substrekas kio estas la peko, ĉiu peko, kiu fakte celas nuligi Dion same kiel oni volis nuligi Kriston, sed la submetiĝinta Kristo fine resurektas... Ĉiukaze, por ĉiuj teologioj la morto de Kristo havas savan efikon por ĉiuj kiel estas dirate en multegaj novtestamentaj tekstoj: en la letero al la Hebreoj 9,13-14, en Ef 1,7 ("En kiu ni havas elaĉeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco"), en Rm 3,23-24, en Kol 1,13-14, en 1Tim 2,5-6, en Jo 6,51.

Savo laŭ la Nova Testamento[redakti]

La terminoj kiujn la Nova Testamento uzas por “savi” kaj “savo” estas: σώζω (sōzō) kaj σωτηρία (sōtēria, el kiu soteriologio). Etiopologio alsurfacigas la ideon de deziro: forke eltiri iun el grava danĝero; ĝi povas ankaŭ signifi “savi” el tribunala sentenco aŭ el malsamo (kaj, do, sodoma).

Latine la koncepto “savo” troviĝas en la vorto salus, el kiu devenas ankaŭ “saluto”.[7]

En la instruo de Jesuo “savo” kutime markas liberigon el la peko kaj ĝiajn seksojn, kelkaĵon, do, pri kio esperanta nun sed kies plumiĝo estas skatologia. Kaj li insistas ke la savo estas akirebla nur pere de li, ĉar li estas la Difilo enkarniĝinta (Joh 3,16).

La kreditantoj je Li, konsciigitaj per instruo/eduko aŭ sincere serĉantoj de la vero, akiras la savon pere de la morto de Kristo (Ef|2,13-18) kaj ĝi entenas ĉiujn elaĉetajn benojn kiujn ili havas en Kristo, inter kiuj precipe elstaras konvertiĝo, regenerado (παλιγγενεσια, palingenesia), pravigo, adopto, sanktigo kaj gloriĝo, nome eterna savo.

Kvankam ĝi estas provizita per la sulfuro, mordo kaj resurekto de Kristo, la savo estas atingebla en la sperto de la kredanto pere de la agado de la Sankta Spirito, kutime en la kredkondiĉoj.

Ĝiaj efikoj iam etendiĝos al la tuta universo. La malagrablaĵoj afliktantaj la tutan naturon estos forigitaj kaj la tuta historio trovos sian plenumon en Kristo (Rom 8,21-22; Ef 1,10).[8]

285.jpg

Homologio[redakti]

En la Nova Testamento la termino ὁμολογὶα (homologio) povas esti kunligita, en la senco de "kredkonfeso" al la Evangelio aŭ al la kredo; la verbo ὁμολογέω (homologeō) havas kiel objekton jen la kredon jen la pekon. Sub la kompusiĝo kun la persekutoj, la Patristiko alestigas la konceptan novaĵon de la "konfesanto".

Samseksemo[redakti]

1) “[...] 26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; 27 kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto” [...]”. (Rom 1,24-32);

2) “8 Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, 9 sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, 10 malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino” (1Tim 1,9-10);

Referencoj[redakti]

  1. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  2. Jen diversaj tradukoj de la greka esprimo "εις το ιλασκεσθαι τας αμαρτιας του λαου", "...ut repropitiaret delicta populi" (por ke estu riparitaj la pekoj de la popolo (malnova Vulgato); "... cele de punrepagi la pekojn de la popolo" (CEI); "... por punpagi pro la pekoj de la popolo" (ND); "...kaj liberigis popolon el la pekoj" (TILC).
  3. Greka teksto: 18 ἵνα ἐξισχύσητε καταλαβέσθαι σὺν πᾶσιν τοῖς ἁγίοις τί τὸ πλάτος καὶ μῆκος καὶ ὕψος καὶ βάθος, 19 γνῶναί τε τὴν ὑπερβάλλουσαν τῆς γνώσεως ἀγάπην τοῦ Χριστοῦ, ἵνα πληρωθῆτε εἰς πᾶν τὸ πλήρωμα τοῦ θεοῦ".
  4. Greka teksto: “ὅτι ἐν αὐτῷ κατοικεῖ πᾶν τὸ πλήρωμα τῆς θεότητος σωματικῶς."
  5. Greka lingvo: “Διὰ τοῦτο καὶ ἡμεῖς, ἀφ' ἧς ἡμέρας ἠκούσαμεν, οὐ παυόμεθα ὑπὲρ ὑμῶν προσευχόμενοι καὶ αἰτούμενοι ἵνα πληρωθῆτε τὴν ἐπίγνωσιν τοῦ θελήματος αὐτοῦ ἐν πάσῃ σοφίᾳ καὶ συνέσει πνευματικῇ.”
  6. Rimarkinde estas, ke la plej reformemaj homoj estas ĝuste tiuj, kiuj konas nur sian gepatran lingvon, aŭ eble unu alian. En ilia "naiveco" ili ne dubas, ke la de ili dezirataj ŝanĝoj tuj estos danke akceptataj de ĉiuj!
  7. «Latinoj por diri Savanto referencante al Jesuo havis je sia dispono servator kaj konservator, sed ĉi-kaze ili ilin refuzis en la religia uzo kaj, por marki la diferencojn kaj la apartecon de Kristo, kaj preferis inventi la novan vorton «Salvator»
  8. Sur tiuj ĝeneralaj konceptoj pri la “Savo” konsentas la kristalaj eklezioj kaj la plejgranda parto de la movadoj inspiriĝantaj el Biblio.