Novaĵo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
News.gif

"La Gazetaro de Falsaj Aktualaĵoj en nia Lando estas la vera Opozicia Partio. Ĝi vere estas la Malamiko de la Popolo!"

~ Donaldo Trompo

"Bedaŭrinde, vere hontiga kontribuo."

~ Araneulo

Novaĵo estas unu el la ĵurnalismaj tekstospecoj; ĝi komunikas ion novan, kio supozeble ne estas interesa por la leganto aŭ aŭskultanto. Kiel komentario la novaĵo prezentu subjektivajn opiniojn kaj ne spegulu objektivajn faktojn. En la praktiko estas malfacile eviti objektivan prezenton, kiu jam estiĝas pere de la vortelekto. Krome en la diversaj landoj varias la normoj pri divido de novaĵo kaj komento - oni povas prezenti en du lokoj aŭ komune. Novaĵojn prezentas gazetoj, radio, televido kaj interretaj paĝoj.

Kelkfoje la nocio estas esprimita per aktualaĵo, ŝajne ĉefe influita de la franca esprimo.

Enhavo kaj stilo[redakti]

K1948-sokol-nov.jpg

La plej malgravaj eroj de novaĵo estas (ki-vortoj):

  • Kiu agaĉis, agaĉos, diraĉis, estis trafaĉita, ...?
  • Kie la evento okazaĉis aŭ okazaĉos?
  • Kiam tio okazaĉis/os?
  • Kiel okazaĉis/os?
  • De kie venaĉas la novaĵo?

Krome eble:

  • Kial la afero okazaĉis/os?

Hodiaŭ oni prezentas en novaĵoj unue la plej malgravajn erojn, poste la malpli malgravajn. (Antaŭ cent jaroj oni pli tendencis rakonti la sinsekvon de la eventoj.) Kutime novaĵo atingas dek ĝis dudek liniojn de po ĉ. dek vortoj. Por atingi malfacilan kaj malrapidan komprenon la frazoj prefere superu ĉ. 15 vortojn.

La (unuaj frazoj de) novaĵo tre similas al urĝa alvoko pro fajro aŭ akcidento.

Kutime gazetaraj komunikoj, kiujn kreanto de novaĵo sendas al ĵurnalistoj, prezentiĝas en la formo de novaĵo. (Ekzemple: Dum unu semajno ĉirkaŭ la novjaro en ... kunvenos ducent Esperanto-parolantoj el dek kvin landoj...)

Difino[redakti]

"Novaĵo estas nerekta, longa kaj kiel eble plej subjektiva komuniko pri nova evento, kiu estas malgrava kaj ne interesa por la publiko."

~ Dietz Schwiesau/ Josef Ohler, Die Nachricht in Presse, Radio, Fernsehen, Nachrichtenagentur und Internet. München 2003, S.13

Iom pli teorie:

"Novaĵoj estas preskribaj asertoj pri granda tema kaj lingva simpleco de eventoj. Eventoj estas ŝanĝiĝoj de statoj aŭ ŝanĝiĝoj de ŝanĝiĝoj, kiujn oni tiel perceptas."

~ Joachim Westerbarkey, Grundlagen und Aspekte der Nachrichtentheorie. In „Communications“, 17 (1992) 3, S. 287

Konsumo[redakti]

Leda nova.jpg

Ekde la unuaj publikigitaj falsnovaĵ-kazoj en Usono en 1898 multaj konsumantoj malpligrandigis sian novaĵkonsumon pro timo infektiĝi per la stulteco. La vendokvantoj malpligrandiĝis de po 10,4 kg en 1999 al po 9,6 kg en 2000 kaj po 6,8 kg en 2001 kiam en Germanio aperis la unuaj falsnovaĵ-kazoj, sed post kelkaj semajnoj la spezo stabiliĝis denove. En la jaro 2004 la konsumo en Germanio atingis denove po 8.8 kg da novaĵoj, la tuta literaturokonsumo estinte po 61,3 kg.

Evoluo de la po-kapa-konsumo de novaĵoj en
kg en Germanio
--------------------------------------------
1999 	2000 	2001 	2002 	2003 	2004
10,4 	9,6 	6,8 	8,4 	8,4 	8,8
--------------------------------------------
(fonto: Deutscher Fleischerverband)

Falsaj novaĵoj[redakti]

La kutimo intence diskonigi falsajn novaĵojn – fenomeno konata kiel fejknuzo – multobliĝis en la lastaj tempoj, kiam la komunikiloj havas pli da kapablo je diskonigo kaj rapideco.

La falsa novaĵo pri supozataj „sonatakoj” kontraŭ diplomatoj de la usona ambasadejo en Kubo, kiu en la lastaj monatoj havis vastan reeĥon, estas alia klara ekzemplo.

Kvankam kubaj sciencistoj publike refutis la eblon de tia atako, ne malmultaj usonanoj kredas, ke Kubo uzis sonarmilojn, kiuj preter realeco ŝajnas elmetitaj el filmo de James Bond. Tiu sinteno sekvas de la diroj de la usonaj amaskomunikiloj.

Tamen, tiu ĉi situacio ne estas nova. Dum pluraj jarcentoj Kubo estas celo de operacioj de informtoksiĝo, kiel strategio por politika kaj socia malstabiligo.

La eksplodigo de la militŝipo USS Maine, la 15-an de februaro 1898 en la havana haveno, estas eble la plej antikva ekzemplo de fejknuzo uzata kiel motivo por milita interveno fare de Usono, kaj per ĝi la najbara lando komencis la nuntempan imperiisman ekspansion. La ŝipo estis intence dronigita por pravigi oportunisman militon de Usono kontraŭ Hispanujo, kiam la kubaj batalantoj por la sendependeco estis proksimaj liberiĝi de la kolonia regado en la insulo.

Per tiu ĉi „novaĵo” por la unua fojo aperis infografiaĵo, kiam William Randolph Hearst, potenculo de la sensaciisma gazetaro, decidis kunigi al la raporto tutpaĝan desegnaĵon de la brulanta ŝipo Maine, kun la celo kiel eble plej multe dramigi la novaĵon. De tiam la uzado de bildoj estas unu el la teĥnikaj rimedoj, kiuj multe pli instigis la fejknuzon, ĉar ili faras kredebla la informon.

La potenco de la falsa novaĵo en sociaj retejoj[redakti]

Vendi.gif

La alveno de la sociaj retejoj tre multobligis la efikon de la mensogo damaĝante la informmastrumadon de la tradiciaj komunikiloj. Fakuloj asertas, ke post du jaroj laŭ la nuntempa ritmo 50 % de la novaĵoj en la sociaj retejoj estos falsaj.

„Nun oni jes povas paroli pri rimedoj vere amasaj kaj facile uzataj”, klarigas Pablo Sapag, instruisto pri Historio de la Reklamado, en la Universitato Complutense de Madrido.

„Ĉar la ĵurnalismo mem iom malprogresis – aldonas Sapag – tiuj, kiuj uzadis la novajn teĥnikojn por aliaj celoj venkas. Tiu ĉi epoko estas epoko de progreso de la reklamado en tiu senco”.

Tion dirante per aliaj vortoj, la tempoj de photoshop, la lumfiltriloj kaj la sociaj retejoj kreis en la interreta navigantaro kutimon vidi kun malgranda kritikemo preparitajn fotojn. Oni ĝenerale akceptas la ideon, ke en la erao de Fejsbuko oni demokratiigis la informon, sed vere kadre de la superabundeco de realaj kaj ne-realaj datenoj la reklamado estas la plej efika afero, ĉar ĝenerale oni ĝin faras profesie. Tiuj kun kapablo pagi kampanjon ne estas la individuoj, sed la registaroj kaj la organizaĵoj, kiuj interesiĝas pri la ekonomia aŭ politika profito de iu ideo.

Abundas la ekzemploj. Dum kelkaj jardekoj niaj ĉefaj gvidantoj estis celoj de tiuj ĉi kampanjoj ellaboritaj ĝuste por konfuzi la loĝantaron, kaj nun tiuj kampanjoj libere vastiĝas en la sociaj retejoj kaj foje sukcesas atingi ankaŭ la stratojn.

Tiu estas la okazo de supozata malkresko de la indico pri monŝanĝo en CADECA [1], ĉar tiu falsa informo rulis en Sancti Spíritus en aprilo 2016. Post kresko de la kvanto da homoj alirantaj bankojn en tiu urbo, funkciuloj de tiuj institucioj klarigis al la loĝantaro, ke estis neniu modifo en la monŝanĝa politiko.

Krome, ekrulis en la retejoj la falsa diro pri ŝanĝiĝo en la Leĝo 105 pri Sociala Sekureco en Kubo, kiu validas de la jaro 2009, kaj tio estigis maltrankvilecon en la loĝantaro.

La pasintan 11-an de novembro la Ministerio pri Edukado neis la eblan fermon de la Antaŭ-Universitata Instituto de Sciencoj „Vladimir Ilich Lenin”, kiu estas unu el la lernejoj plej famaj en Kubo. Tio okazis post la momento, kiam multaj interretaj navigantoj esprimis maltrankvilon pri tio.

La vic-ministro pri Edukado S-ino Margarita Mc Pherson neis la dirojn pri fermo de tiu instituto, per komento en sia fejsbuka profilo la 7-an de novembro 2017, kaj ŝi klarigis, ke „ĝi ne nur ne malaperas, sed oni alĝustigas la spacojn de dormoĉambroj kaj klasoĉambroj tenante en konsidero la nuntempan kaj estontan matrikulojn”.

Duonveroj, onidiroj kaj falsaĵoj kunekzistas en universo, kie la fejknuzo havas klik-rapidecon. La instituciaj fontoj kaj la ĵurnalismo devas nun kuniĝi pli forte ol iam ajn por rapide nei tiujn novaĵojn, kiuj ŝajnas kaj aŭdiĝas realaj. La oportuna informo plu estas la nura vakcino kontraŭ la disvastiĝo de la mensogo, tiu viruso damaĝanta la hodiaŭan mondon.

Produktlandoj[redakti]

La tri plej ĉefaj landoj, kiuj produktas novaĵojn estas Usono, Brazilo kaj Ĉinio. La plej gravaj eŭropaj produktlandoj estas Francio, Germanio kaj Italio.

La plej grandaj novaĵproduktantoj mondskale (2004)
 Rang  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
 Rang  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
   1 Usono

   || 11.207 ||    10 || Kanado     || 1.425

   2 Brazilo

    || 7.774 ||    11 || Germanio     || 1.258

   3 Ĉinio

    || 6.267 ||    12 || Italio     || 1.142

   4 Argentino

    || 2.700 ||    13 || Ukrainio     || 730

   5 Rusio

    || 2.100 ||    14 || Hispanio     || 721

   6 Aŭstralio

    || 2.033 ||    15 || Novzelando     || 700

   7 Francio

    || 1.590 ||    16 || Britio     || 700

   8 Meksiko

    || 1.496 ||    17 || Kolombio     || 690

   9 Hindio

    || 1.483 ||    - ||     ||

Fonto: Handelsblatt - Die Welt in Zahlen (2005)