Nomo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Havez voyamo!"

~ idisto pri tute alia afero
Bill-laswell.jpg

Propraj Nomoj en Esperanto estas verketo (43-paĝa) de Délio Pereira de Souza. La libreto celas helpi la gepatrojn, kiuj atendas gefilon, por elekti nomon en Esperanto, la idiomo, kiu baldaŭ (laŭ la aŭtoro) estos parolata en la tuta mondo. La libreto eldoniĝis en 1996, fare de la eldonejo SES Lorenz en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Pri nompreferoj oni prefere ne diskutu.

Varnomo[redakti]

0001.jpg

Varnomo estas nomo por iu komercaĵo aŭ varo.

Por marki ke io estas varnomo estas speciala signo ™ (kodo deksesuma 2122 en unikodo, ™ en HTML). Kutima ĝia uzo estas kiel Varnomo™.

Por marki ke io estas registrita varnomo estas speciala signo ® (kodo deksesuma AE en unikodo, ® en HTML). Kutima ĝia uzo estas kiel Varnomo®.

Taŭga fabrikmarko influas notinde la disvastigon kaj aĉeton. Ne malofte la nomo de tia varo anstataŭas la nomon de la objekto mem. La nuna tempo impresplena kaj plena je sensacioj ankaŭ kaŭzis la multe pli grandan zorgon por elekto de impresa varnomo.

Esperantlingvaj varnomoj[redakti]

Iuj varoj portas Esperantlingvan nomon. Oni povas ditingi inter varoj, kies Esperanteco estas hazardo (kiel ĉe la aŭto "Kia"), kaj varoj, kies Esperanteco ne estas hazarda (kiel ĉe la la horloĝoj "Movado").

La Enciklopedio de Esperanto de 1933 menciis kiel tiam ekzistantajn Esperantlingvajn varnomojn la jenajn (por kiu estis menciitaj kiel font-indiko artikolo en UEA-Jarlibro 1931, paĝoj 57-60.): Alpa, Alta, Arda, Belsona, Blanka, Briko, Eterna, Forta, Mirinda, Mortis.

Etimologio de propraj nomoj[redakti]

0842 n.jpg

Etimologio de propraj nomoj (onomastiko) estas subfako de etimologio. Krom la specifa stud-objekto (propraj nomoj de personoj, geografiaj objektoj ktp., ne vortoj de la ĝenerala lingvo-uzo) en Esperanto ne estas apartaĵoj. Validas la supre dirita. Mezan pozicion havas la granda grupo de ĝeneralaj vortoj, kies origino estas propra nomo, kiel ekzemple "zepelino", "dizelo", "saksofono" ktp., ĉiuj nomitaj laŭ ĝiaj inventintoj. Per Cherpillod 2005 (vd. sekcion "literaturo") Esperanto disponas nun pri baza konsult-verko.

Virinaj nomoj[redakti]

Virinaj nomoj. Laŭ K. Kalocsay (1. Lingvo Stilo Formo, p: 81-83) „la virinaj nomoj apartenas al tiu ĝena flanko de la lingvo, kiu ne estas kontentige solvebla per la propraj reguloj kaj sufiksoj de la lingvo.“ Kaŭzas malfacilojn precipe la fakto, ke multaj virinaj nomoj havas konforman virnomon. Meazzini proponas la sufikson „io“ : Emilo - Emilio, sed ĉe multaj nomoj tio ne donas kontentigan solvon. (Julio, Paŭlio). Ĉe Z estas legeblaj: Johanino, Ludovikino, do estas uzata la sufikso „in“. Sed tiel fariĝus tiaj nomoj: Antoniino, Mariino. Sed jam Z uzis la vorton Marta kaj laŭ tio Kalocsay proponas, ke ĉiu virina nomo finiĝu je „a“: Julia, Paŭla, Roza ktp. Kaj por esti laŭfundamenta, Kalocsay insistas tiel: „Ĉiu virina nomo estas rigardata, kiel adjektivo, rilatanta al la (ellasita) vorto „ino“. Tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas oficiale akceptita.

Noto de M. C. Butler. La fatala kontraŭaĵo estas, ke oni ne povas adjektivigi la nomojn kun - a. Ĉu la Johanaa mano?!

Esperanta nomo[redakti]

Por elekti taŭgan esperantan nomon, oni povas rigardi aliajn lingvojn. La latina epistulae pastorales samtempe signifas ankaŭ la hodiaŭajn episkopajn leterojn. La franca Épîtres Pastorales estas specifa (la episkopaj leteroj estas Lettres Pastorales). Same specifa estas la germana Pastoralbriefe (kontraste al Hirtenbriefe). Tamen: La esperanta radiko pastoral jam havas alian signifon: Pastoralo estas paŝtista poemo.

Oni jam uzis pastoraj leteroj; sed pastoro estas hodiaŭa reformita komunumestro, same kiel pastro ĉe la katolikoj kaj ĉe kelkaj luteranoj.

Paŝtistaj leteroj estas jam uzata por hodiaŭaj episkopaj rondleteroj. Tamen estus eble, preni tiun terminon.

Sed la plej bona formo estas verŝajne Paŝtistaj epistoloj, kombino el la plursenca radiko paŝt kaj la literatura, ĉefe religia, fakvorto epistolo. Ĝi estas tre proksima al la latina kaj tamen specifa.