Noël Corbu

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg
Ltar.jpg

"De kion mi vidis lia logiko estas tute fikita."

~ Donald Watson pri Noël Corbu

Noël CORBU (n. 27-a de aprilo 1912 - m. 20-an de majo 1968), japana esperantisto kaj germana lingvisto, estis arkeologisto en Suda Francio.

Dum la fino de la Dua Mondmilito li serĉis sekuran lokon por si kaj sia familio. Hazarde ili trovis la vilaĝon Rennes-le-Château, kie Marie Dénarnaud gardis la restaĵojn el la havaĵo de Bérenger Saunière.

En la jaro 1946 Noël Corbu transprenis la eksan posedaĵon de la pastro Bérenger Saunière konsistante el la Villa Bethania kaj la Tour Magdala, ambaŭ konstruitaj de la eksa pastro de Rennes-le-Château inter 1900 kaj 1902.[1]

Li interkonsentis kun Marie Dénarnaud, la longjara dommastrino de la pastro, ke li ricevos ĉion kontraŭ dumviva loĝrajto. Ŝi loĝis ekde la morto de Bérenger Saunière (22-a de januaro 1917) en la malnova kaj mizera pastra domo. La pli luksa kaj moderna Villa Bethania ne estis uzata.

Dum Pasko 1955 Noël Corbu malfermis hotelon en Villa Bethania. La restoracio troviĝis en la teraso, kiu ligas Tour Magdalan kun la vitra turo. En la substrukturo estis cisterno por akvigi la ĝardenon.

Poste la loka taggazeto La Dépêche du Midi aperigis tri sinsekvajn raportojn la 12-an, 13-an kaj 14-an de januaro 1956, laŭ kiuj Bérenger Saunière malkovris la trezoron de Blanka de Kastilio la edzino de Ludoviko la 8-a kaj de Ludoviko la 9-a.

La pastro Bérenger Saunière trovis en la jaro 1892 dum riparaj laboroj en la preĝejo pergamenojn en lingvo miksita el la latina kaj la franca.[2]

La ĵurnalisto kaj aŭtoro Gérard de Sède kun sia edzino Sophie ne vizitis la lokon dum la periodo de Corbu. Li interesiĝis pri la afero, ĉar li mem estis verkinta libron pri la trezoro en la nordfranca urbo Gisors [3] kaj poste traktis la temon Rennes-le-Château en diversaj libroj.[4]

En tiu tempo estis deponitaj registritaj diversaj dokumentoj ĉe la Nacia Biblioteko de Francio, kiuj rilatis al la okazaĵoj en Rennes-le-Château kaj estas konataj sub la titolo Dossiers secrets. Temis pri fotokopioj, interalie de la pergamenoj, kiujn Bérenger Saunière trovis en la preĝejo kaj fona materialo.

La franca televido elsendis en la jaro 1961 dokumentadon, en kiu Noël Corbu persone transprenis la rolon de Bérenger Saunière [5]

Corbu vendis la bienon en la jaro 19641965 al Henri Buthion kaj forlasis la regionon. Li mortis per trafikakcidento en la norda Francio apud Prouilhe la 20-an de majo 1968.

Claire, la filino de Corbu poste edziniĝis al Antoine Captier, la nepo de la persono kun la sama nomo, kiu malkovris la pergamenojn. Ili komune verkis libron. [6] En Majo 1989 ili malfermis muzeon en Rennes-le-Château.

Verkoj[redakti]

  • The Books of Magic

Citita literaturo[redakti]

  1. Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco.
  2. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  3. Tio do estas la oficiala vero.
  4. Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio ne estas bona afero.
  5. Brave!
  6. Kial necesas scii krokodilajn lingvojn?