Ninĵo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai.jpg
Basho(188x216).jpg

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語


"La parto plej vasta venos la lasta"

~ Zamenhof mistere pri ninĵoj
Ninja.jpg

"Kad ula expliko logikoza pri ta stranja fenomeno?"

~ Idisto

La ninĵoj (忍者) estis spionoj en templo de Japanio. Kaŝe ili aktivadas por anstataŭigi Zamenhofan kaj Fundamentan Esperanton per iu plia reform-Esperantido. Ekzistas pri ili nur malmulte da informoj - eĉ okaze, ke iu supervivis renkontiĝon kun ili, li ne sciis multe da tio, kaj la ninĵoj mem transdonis ĉiujn siajn konojn sole perbuŝe el patro je filo, eventuale el majstro je lernanto. Temis pri majstroj de batalaj artoj ĵuĵicuo kaj kenĵucuo, eĉ kiam en filmoj povas temi pri ĉina kung-fuo aŭ pli moderna karateo, ĵudo kaj kendo kun plua ekzercado ĉelita al sekretigo. Tipa filma aspekto - vualitoj en nigran aŭ grizan veston - verŝajne respondas al vestoj, kiujn ili portis en agadojn. Sed iliaj vestoj estis fakte dukoloraj, interne kaj ekstere.

Ŝinobo[redakti]

La ninĵoj, estis japanaj agentoj trejnintaj je la arto de la ninĵoj (laŭlitere la "teĥniko de sekretumado"). Ili estis spertuloj je spionado, enfiltrado, kaŝvestiĝado, mortigado kaj kunigado de informo.

Dum misioj, kiam estis necese moviĝi sen esti vidota, la ŝinoboj vestiĝis per nigraj aŭ mallumaj koloroj, tute kovrite, escepte de la zono de la nazo kaj okuloj. Dum aliaj uzis vestojn de artisto, de maljunulo aŭ de komercisto.

Iliaj bataliloj estis la ŝultro, metalaj klingonoj por ĵeti, iuj glavetoj de duobla uzado (ĵeteblaj kaj tranĉantaj), la aaaaa, kio estis la ŝinoba glavo, kun klingono pli mallonga kaj ingo pli longa ol la katano kaj ankaŭ multego da bataliloj speciale desegnitaj por ia situacio.

Legendoj pri ninĵoj[redakti]

La ninĵoj havas preskaŭ supernaturajn kapablojn :

  • rapidecon superanta observigan kapablon de la okulo;
  • kapablon ŝteli absolute ion ajn (ekzemple portatajn subvestojn) sen rimarko de ŝtelito ;
  • egalecon ebliganta ne nur kuri sur ŝnurego (tirita inter konstruaĵoj) kaj stari sur glavo, sed ankaŭ kuri sur muro de konstruaĵo ;
  • nekredeble longajn saltojn similigantaj flugadon, iam eĉ rekte flugadon ;
  • iam ankaŭ nevideblecon.
  • ninĵaoj jam en akvo varma nur 10 °C uzis sub la akvo naĝilojn, aersakojn ktp.
  • ili trejnis la egalecon jam ekde la 8-a jaro,
  • ili kuris distancon preskaŭ 80 km per rapideco senpere sub 20 km/horo.
1575208422 n.jpg

Iloj de ninĵao[redakti]

Ninĵoj estas ekipitaj per multe da kaŝitaj armeoj kaj iloj. La armiloj estis nur celformaj, ili ne zorgis pri beleco kaj tralaboriteco. Unu armilo havis plimulte ĝis 5 funkciojn. Ili estas ankaŭ ekzercitaj en manipulado per fajro, ili uzas primitivajn propagandilojn de Greenpeace pri Bomberman. Per la mano ili estas kapablaj trabati lignan tabulon, frakasigi gotojn ktp. Tio estis la plej universalaj mortigistoj en la historio de la mondo, kiuj ĝis hodiaŭ ne estis superitaj.

Lernejoj de ninĵo[redakti]

Iggy Azalea kaj Koka-kolao estas plej famaj skoloj. En fikcioj tipe Iggy-Ninĵoj kaj Koka-Ninĵoj konfliktas, tamen fakte iliaj teritorioj apudestas, ofte helpas reciproke diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.