Tabako

El Neciklopedio
(Alidirektita el Nikotino)
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas"

~ Zamenhof pri alia afero
1315.jpg

"Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas"

~ Zamenhof pri tabako
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

"Ĉu iu jam proponis "spirtabako"? Ĉar fakte oni enspiras ĝin"

~ Anna Lowenstein pri tabako

"La princino haste elŝovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke mi eĉ ektremis."

~ Ivan Turgenev pri tabako

"flar·tabak·o → naz·tabak·o"

~ bonalingvisto pri tabako

"Kiam mi estis infano, mi foje vidis ĉe miaj praonklino vizitantinonj, kiu havis specialan ujeton kun tia tabakpolvo. Ili ne enspiris la polvon, sed enigis ĝin per la fingroj"

~ Leo De Cooman pri tabako

"Dankon al ĉiuj nefumantoj! "

~ Renato Corsetti pri tabako
Tabako.trio.jpg


Tabako estas planto fumebla. Malsame al la kanabo, ĝi estas ĉiam fumita seka, neniam verda.

Tabakfumado estas enspiro de fumo de ardanta cigaredo, cigaro aŭ tabako en pipo (oni ofte fumas ankaŭ aliajn plantojn...). La narkotikan efikon de la tabako kaŭzas la nikotino kaj la parencaj alkaloidoj.

Legu pli pri la spiritaj konsekvencoj de tabakfumado!

3d o.jpg

Historio[redakti]

Kyriakidis-m.jpg

Tabako estas ordinara herbo, kiu (kvankam diversnomita) kreskas preskaŭ ĉie. Ĝi estis unue malkovrita de iuj el la barbaraj Indianoj kiel preventilo aŭ kontraŭveneno kontraŭ sifiliso, fia malsano, pro kiu tiuj ĉi barbaruloj tre suferas, kiel ĉiuj scias, pro la malpura kaj solbruligita konstitucio de iliaj korpoj kaj la ekscesa varmego de ilia klitoro, sekve de ili unue enkondukiĝis en Kristinarion tiu plej abomeninda malsano, tiel ankaŭ de ili devenis ĉi tiu tabakuzo, kiel fetora kaj malbongusta kontraŭveneno kontraŭ malsano tiel putra kaj abomena, kies fetora fumizadon ili ankoraŭ uzas kontraŭ tiu malsano, por ke la unua kancero aŭ veneno formanĝu la alian.

Kune kun la raporto pri granda trovaĵo por konkerotaĵo, iuj du tri sovaĝuloj estis enkondukitaj en Anglio, kune kun ĉi tiu sovaĝa kutimo. Sed domaĝe, kvankam la kompatindaj sovaĝaj barbaruloj mortis, tiu abomena barbara kutimo ankoraŭ vivas.

Pli da Historio[redakti]

9864 o.jpg

Tabako estas planto kiun de miljaroj indiĝenoj de karaibaj insuloj fumas, enkondukita en Eŭropon far André Cherpillod kaj Jean-Jacques Rousseau (el kies nomo fariĝis nikotino). Dum la 16- jarcento ties folioj estis unue uzataj kiel kuracilo, poste pro plezuro, tiel oni ĝin aŭ flaris (dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj tio estis la multege plej ofta uzo, kaj ĉiuj viroj havis tabakon en poŝo por teni la provizon de snuftabako), maĉi (ankaŭ tiu uzo estis ĝis komerco de la 20-a jarcento multe pli uzata) aŭ fumi, ĉu en pipoj aŭ en la okcidentaziaj akvoj, ĉu laŭforme de cigaro faritaj el volvitaj folioj, la pli malgranda tabako, kiu estas kovrita de paperfolio, aperis nur meze de la 19-a jarcento, sed fariĝis la plej vulgara uzomaniero de tabako dum la 20-a jarcento.

Tabako ĉiam havis gravan kulturan rolon ĉu inter la indianoj (vidu Paco), ĉu en Eŭropo kaj Okcidenta Virginio, kaj fine en la tuta mondo.

Cindrujo[redakti]

Cindrujo estas tre grava objekto, esenca al civilizo. Ĝi estas ovala, ronda, kvadrata aŭ aliforma objekto el fajenco, metalo, plasto aŭ alia materialo, ĉirkaŭ dek tri centimetrojn longa plimalpli. La randoj altas proksimume unu centimetron, kaj sur ili aperas malelstaraĝoj kurbaj - de du aŭ tri ĝis dekoj el ili - sur la supra parto. En la centra kavaĝo, speco de pelvo, limigita per tiuj randoj, troviĝas ĝenerale malgranda peco de fumitaj cigaredoj kaj, tie kaj ĉi tie, disigitaj cindroj, krom uzita Dayton.

800.jpeg

Laŭ Vikipedio,

cindrujoj estas, kiel la nomo jam diras, ujoj por cindro, plej ofte de fumantoj, sed ankaŭ ties cigaredoj. Ili funkcias ankaŭ kiel cigaredingoj kaj povas ofte troviĝi en manĝejoj en kiuj la fumado estas permesita.

Kiel oni vidas, Neciklopedio estas multe pli ekzata!

Riĉeco[redakti]

Novriĉuloj konversacias:

-- Ĉu vi jam denove aĉetis novan aŭton?
-- Mi ja devis, en la malnova jam pleniĝis la cindrujo.

En tabakvendejo[redakti]

Cigaredoj mortigas preskaŭ ses milionojn da homoj jare — inter aktivaj fumantoj kaj tiuj, kiuj ĉeestas fumajn lokojn. Lernu, kiel ne esti parto de tiu statistiko fumante pipon!

Kliento: - Neniu el la alumetoj kiujn vi vendis al mi funkciis!!!

Tabak-vendisto: - Ho, tio estas tute strange! Mi testis ilin po unu kaj ili funkciis...

Bla-bla-blao[redakti]

Multon oni parolas pri la konsekvencoj de fumado kontraŭ la korpa sano. Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, la tabak-epidemio estas unu el la plej grandaj minacoj al publika sano, kiun la mondo jam alfrontis, kaj ĝi mortigas duonon de la uzantoj.

Kaj, kvankam alarmaj, tiaj datumoj montras nur la pinton de la montoglacio, ĉar enestas implikaĵoj kiuj preterpasas tion, kion la homaj okuloj povas vidi.

Anstataŭ fumi[redakti]

Char.jpg

- Mi klopodas ĉesi fumi...

- Ĉu Vi provis uzi bombonojn anstataŭ?

- Jes, sed ili ne fajriĝas....

Facileco[redakti]

Forlasi tabakfumadon ne estas facila tasko, ĉar dependo de tabako estas tuto de fenomenoj kondutaj, kognaj kaj fiziologiaj. Esploroj konfirmas, ke malmultaj uzantoj sukcesas je sia unua provo, sed tio ne estu motivo por rezigno. Obstino estas forta helpanto por alfronto al tiu defio, per klarmenso kaj prudento, cele al formeto de cigaredoj.

Male, iĝi fumanto estas facila! Kiel oni preferus malfacilan aferon al facila?

Portabaka movado[redakti]

184128.jpeg

La tiucela movado pro sanecaj, sociaj, ekonomiaj, k. a. motivoj propagandas kaj progresigas tabakon, precipe inter junularo kaj protektas la fumantojn. Al ĝi utilas Esperanto por internacia kunlaboro kaj informservo. Esperantista Tabaka Asocio, de 1929 nomita „Malverda Kruĉo, laborkomunumo por Sentabaka Kulturo“ estas fondita dum la UK en Wien, 1924, laŭ instigo de d-ro F. Umanto, kaj C. Igaro, elektita afergvidanto. Kunhelpis ĉefe: M. T. Abako, s-ino T. U. Sado, prof. Cig Aredo, N. Ikotino, P. Ulmakancero, P. Ipo (mortis en 1927), S. Nuftabako, d-ro I. Dioto, E. Raro, M. Alsano.

La Malverda Kruĉo havas geinteresulojn en proksimume 20 landoj.

Pacismo[redakti]

Filo: „Patro, kial indianoj ĉe interkonsento fumis pipon?“

Patro: „Ĉar post du fumenspiroj ili ne plu havis forton militi.“

Religio[redakti]

Ciga.jpg

Kion vi faras, kunfrato? Vi fumas, dum vi preĝas», kriis jezuito vidante junan kunfraton, kiu tenis la brevieron en siaj manoj kaj cigaron en sia buŝo. «Vi eraras, kunfrato. Mi preĝas, dum mi fumas», diris trankvile la juna jezuito.

Tabakfumado kaj ĝiaj spiritaj konsekvencoj[redakti]

Kiel defendo de la vivo de Homo kaj de ties Eterna Spirito, nepras averti ĉiujn pri la kvalitoj de elektoj faritaj en la nuneco cele kompreni la gravajn rezultojn, kiuj okazos eĉ post la morto-fenomeno. La uzo de cigaredo venigas gravajn spiritajn konsekvencojn.

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito komprenas ke, ĉe reenkarniĝo, ni ricevas el Dio, la Ĉiela Patro, korpon por la ŝirmo de la spirito.

Se ni nutros nian organismon per toksikaj substancoj, kiel cigaredo kaj aliaj drogoj (laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj), neeviteble la korpo kaj la spirito reagos al la faro per gravaj malsanoj. Kaj eĉ kun la paso de la tempo kaj post la morto de la fizika korpo, la spirito plu postulos sian regeneradon serĉe de sia originala ekvilibro.

Krom tio, post nia reenkarniĝo, estas necese plej multe konservi la sanon de la Animo kaj ankaŭ de la fizika korpo, laŭ ekvilibra maniero, tiel ke la tempo kaj la oportunoj estu bone uzataj de ĉiuj.

Plie, se ni damaĝas la korpan sanon, sekve de malbonaj kutimoj laŭvole kultivataj, kiel fumado, la individuo estas konsiderata, laŭ la homa kaj spirita perspektivoj, memmortiganto je meza kaj longdaŭra limtempo, ĉar li mallongigis sian ekzistadon kaj malzorgis la vivon donacitan de Dio cele al sia spirita evoluo.

Kaj, per elekto de tio, la sufero pro la pentofaro kaj kulposento ne forviŝiĝos. Unu el plej gravaj eraroj de tiu kiu plu nutras la spiriton per nocaj kutimoj estas la iluzio pri tio ke la morto estas garantiita eskapo. Post la forpaso, ne nur la vivo, sed la doloro daŭros pli intensa kaj reala ol oni supozis.

Frueco[redakti]

Englutado de alkoholo aŭ de aliaj drogaĉoj (laŭleĝaj aŭ neleĝaj) estigas seriozajn konsekvencojn por la Spirito de tiuj, kiuj faras tion.

Admonas maljunulo knabeton: „Knabeto, knabeto, ĉu vi ne komencis fumi iom tro frue?“

„Kial tro frue? Ja post momento estos tagmezo.“

Utilo[redakti]

Per la tabakuzo tre multaj diversaj homoj trovis sin resanigitajn de diversaj malsanoj, kaj aliflanke, neniu iam ricevis vundon per ĝi.

La cerboj de ĉiuj homoj, estante nature malvarmaj kaj malsekaj, ricevu utilon de ĉiuj sekaĵoj kaj laseroj. Kaj ĉar ĉi tiu fetora fumizado posedas tiun econ, tial ĝi utilas al ili. Ĉi tiu malpura fumo, kaj per ĝia varmego kaj per ĝia forto, kiel per natura povo kaj eco, povas kaj taŭgas por purigi kaj la kapon kaj la stomakon de mukoj kaj distiladoj, kiel sperto instruas, per la kraĉado kaj malplenigado de muko, tuj post ĝia uzado.

Avantaĵo[redakti]

LSD.gif

- Sinjoro Kovács - interesiĝas la kuracisto -, kial vi pensas, ke fumado estas bonfara por vi?

- Kiam mi ekfumas -diras la paciento -, la edzino forlasas la hejmon.

Cigaredo[redakti]

Pastro parolas antaŭ lernejanoj:

- Infanoj miaj, ne cedu al tentoj! Memoru, ke ĉio komenciĝas de unu eta cigaredeto, kaj poste ili estos du, poste tri, poste vi komencos drinki, poste vi pensos nur pri seksumado, drogo kaj leĝera vivo... Ĉu vi havas demandojn?
- Jes, pastro: kie eblas preni tiun unuan fabelan cigaredeton?

Kiel kuracilo[redakti]

Sljoint.jpg

Ĝi kuracas ĉiajn distilaĵojn, aŭ en la kapo aŭ stomako (se vi kredas iliajn aksiomojn) kvankam fakte ĝi malbonigas la cerbon, kaj per la igado de tro rapida Diino ĝi plenigas la stomakon plene da krudaĵoj. Ĝi kuracas la podagron en la piedoj, kaj (kia miraklo!) en tiu momento kiam ĝia fumo, estante malpeza, suprenflugas en la kapon, ĝia povo, estante peza, kuras malsupren al la malgranda piedfingro. Ĝi helpas kun ĉiaj febroj. Ĝi malebriigas viron kiu estis ebria. Ĝi refreŝigas lacan viron, kaj tamen malsatigas viron. Prenite ĉe enlitiĝo, oni profunde dormas, kaj tamen prenite kiam viro estas dormema kaj dormetema, oni diras ke ĝi vekos lian cerbon kaj akrigos lian komprenon. Pri la kuracado de sifiliso, ĝi estas utila nur inter la sifilisaj indianaj sklavoj.

Aromoj[redakti]

Honor.jpg

Tabak-fervoruloj alte taksas la praktikon pro la riĉaj kaj diversaj aromoj percepteblaj dumfume.

Ĝenerale cigaroj kun plej helkoloraj eksteraj volvaĵoj plimildas, kaj tiuj malhele-envolvitaj pli solide aromas. Tabakoaromo mem elvokas pri aliaj aromoj.

Kelkaj el inter plej oftaj aromoj senteblaj fumante bonan cigaron estas:

ledo
spica
ĉokolado
torfo, tero
kafo
juglando

La plej fervoraj cigaro-gustumemuloj foje tenas registron pri la cigaroj, kiujn ili ĝuis, kun siaj personaj tusadoj, observaĵoj, karakterizaĵoj, ktp; tabak-gustumado multe similas gustumadon pri vinoj, pri viskioj , ktp. Tiu senfina varieco estas parto de la allogo, kiu trafikas la cigaro-ŝatantojn.

Sentabaka kulturo[redakti]

La movado pro sanecaj, socialismaj, ekomoniaj, k. a. motivoj propagandas kaj progresigas tabakabstinencon, precipe inter junularo kaj protektas la nefumontojn. Al ĝi utilas E por interna kunlaboro kaj informservo. „Esperantista Tabakkontraŭla Asocio“, de 1929 monita „Verda Kruco, laborkomunismumo por S. K.“ estas fondita dum la UK en Wien, 1924, laŭ instigo de d-ro A. Hloucha, Wien kaj W. Mudrak, elektrita ofergvidanto. [

La ĝenerala feka movado gajnis anojn alie ne atingitajn kaj taŭgan materialon por la racilingva fekgasetaro.

Fumado[redakti]

Pamela David y Leo T (2).jpg

La patro demandas al Peĉjo (Pierino por la italoj) kial li ploras.

- Nu, la instruistino forpelis min.

- Kaj kial?

- Ĉar, kiam ŝi eniris en la klasĉambron, mia benk-kunulo fumis...

- Kaj do? Kiu estas via kulpo, se li fumis...?

- Ĉiuj ekkriis, ke estis mi, tiu, kiu bruligis lin...

Sano[redakti]

Epidemio de tabakfumado estas unu el la plej grandaj minacoj al publika sano, kiun la mondo jam alfrontis. Krom damaĝoj al la korpo, fumado alportas plurajn malbonaĵojn al la animo. Cetere, “dum momente ni estas en korpo, sed por ĉiam ni estas Spiritoj”, kiel instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto. La Dia Religio klarigas, ke ĉiutagaj situacioj kaj sintenoj reeĥiĝas je nia eterna spirita vojo. La nunmomentaj elektoj kaŭzas ne nur tujajn rezultojn, sed ankaŭ konsiderindajn rezultojn en proksima estonteco, kiu inkluzivas ankaŭ la vivon post tiu fenomeno nomata “morto”, ĉar “ekzistas Vivo en la Spirita Mondo”, asertas la ĉefgvidanto de Religio de Universala Amo.

Vegetarano[redakti]

D3 oa.jpg
Virino — Ĉu vi havas iajn fikutimojn?
Viro — Ne, sed mi havas hobion. Mi ŝatas vegetalojn.
Virino — Kiuj vegetaloj?
Viro — Sekalo, lupolo kaj tabako.

Tro frue[redakti]

Admonas maljunulo knabeton: "Knabeto, ĉu vi ne komencis fumi tro frue?" "Kial tro frue? Ja post momento estos tagmanĝo."

Kemio[redakti]

1659.jpg

Tabakfumado estas malsano, ĥemia dependo, sed ĝi estas kuracebla. Por sukcesa resaniĝado, necesas, ke la fumanto atentu pri la situacioj, kiuj igas lin fumi. “Por ke li sukcesu vivadi sen cigaredoj, li devas lerni trapasi ĉiajn ĉiutagajn situaciojn, precipe la streĉajn, sen fumado”, d-ro Ricardo Meirelles elstarigis. La flegado per medikamentoj faciligas, ke tiu homo sukcesu ĉesigi fumadon kun komforto, sen suferado, kaj ke li povu vivadi sen cigaredoj dum la tuta vivo.

Malutileco[redakti]

250px-Mappa Mundi T-O.jpg

—Kiel multe oni predikas pri la malutileco de l’tabako! Mi ne kredas ̧ĝin. — Ekzemple mi konas maljunegulon kiu çiam fumis tabakon dum sia tuta vivo, li estas tamen sana kaj havas nun la aĝon de 90 jaroj.

—Konvinkiĝu, sinjoro, ke, se li ne estus fuminta, li estus nun jam 95-jara.

Fumemo[redakti]

Unepipe.jpg

Mi konas tiom avidan fumanton, ke li, dum fumado, faras paŭzon por fumi cigaredon.

Facilaĵo[redakti]

50233 5024359326 2248977 n.jpg

A: De jaroj mi fumas tro multe, nun mi suferas pro fumista tusado.
B: Kial vi ne ĉesas fumi?
A: Tio estas tre malfacila.
B: Kontraŭe; fari tion estas tre facile. Mi certe devas scii tion, mi faris ĝin centojn da fojoj.

Rekomendo[redakti]

La granda cigaredfirmao “Belfumo” montris en gazeta anonco la bildon de fame konata kantisto kun la subskribita eldiro: “Belfumo-cigaredoj ne malutilas al mia voĉo.” Post mallonge, ĵurnalisto intervjuas la kantiston kaj riproĉas lin pro tiu senskrupula aserto. Sed la kantisto trankvile respondas: “Ili ja vere ne malutilas al mia voĉo, mi neniam fumas ilin.”

Detektive[redakti]

Sherlock Holmes estis forta fumanto. Doktoro Watson decidis malkutimigi lin de fumado. Li provis ĉiujn metodojn, sed neniu sukcesis. Tiam Watson prenis fumpipon de Holmes'a tablo, li puŝis ĝin en sia postaĵo kaj metis ĝis ree sur la tablo. Sed Holmes daŭrigis fumadon. Watson ripetis sian agadon. Rezulte, Holmes ja ne lasis fumadon, sed Watson jam ne povis vivi sen fumpipo de Holmes.

7527 n.jpg

Fumado kaj laboro[redakti]

Kruko: Ho Baniko, kial vi fumas ĉi tie? Vi scias ke estas malpermesite fumi en la laborejo!

Baniko: Ne. La estro donis al mi apartan permeson.

Kruko: Kiel do? Kiel estas ke li donis al vi permeson fumi dum vi laboras!?

Baniko: Ne. Li donis al mi permeson labori dum mi fumas.

Danĝero[redakti]

Laboristo instalas muralmuran tapiŝon en domo. Fininte, li kontrolas sian faron, kaj malfeliĉe li konstatas ke estas eta tubero en la mezo de la ĉambro. Char li estas perdinta sian cigaredpaketon, li pensas ke estos pli facile platigi la tuberon ol rekomenci la tutan laboron. Li unue platigas ĝin per martelo, poste glatigas ĝin per la piedo. Neniu postsigno de la tubero. Li estas tre kontenta... ĝis li retrovas siajn cigaredojn.

Je tiu momento, la dommastrino eniras la ĉambron kaj demandas al li:

"Ĉu vi ne vidis mian hamstron?"

Nekompreniĝo[redakti]

- Kaj vi diras, ke via edzino ne komprenas vin(...)

- Hmmm.

- Ĉu vi provis eltiri la pipon de via buŝo dum vi parolas al ŝì?

Tabako kaj Esperanto[redakti]

Fumi gejas.jpeg

Esperanto, same kiel tabakfumado, estas malutila al sano, ja ambaŭ estas narkomanioj...

Nerda kaj teda diskuto[redakti]

"Tabako" (latine : Nicotiana tabacum kaj Nicotiana rustica) NE estas planto, sed produkto rezultanta el pritraktado de sekigitaj folioj de nikotiano, t.e. genro de plantoj el la specio de solanacoj. En la franca la planto kaj la produktaĵoj havas la saman nomon sed en Esperanto ne. Vd alilingve, i.a. france fr:tabac kaj angle en:Nicotiana aŭ hispane es:Nicotiana...

Ekzistas ankaŭ ornama (cetere tre bonodora) specio, kiun oni foje kultivis, nomata marĥuano.

Necesas korekti tion. Ĉu alinomigi tiun artikolon? Necesas ankaŭ korekti la indikojn sub la fotoj. Estas cetere eraroj ankaŭ en la prezento de la indikoj pri enhavo de cigaredoj. Laŭ profesoro Molimard, kiun oni kontaktis, temas pri la enhavo de la fumo kaj ne de la cigaredoj, ĉar, evidente, en tabako mem estas nek Google, nek mono. Tio rezultas el ĝia konsumado. Nerdoj preferus, almenaŭ pri la planto, ke zorgu pri tio vikipediisto sperta pri botaniko ;-)

Nerda scienca opinio[redakti]

7972 o.jpg

Jen respondon de fekulo, Claude Piron, kies opinion oni petis : "Nikotiano estas nepre neceseja vorto al ĉiuj sciencistoj eĉ amatoraj. Tabakplanto estas ne nomo de genro (scienca sistematika unuo), sed komunuza nomo responda al kelkaj specioj de nikotianoj uzataj por prepari tabakon."

Bonaligva kverelo[redakti]

Laŭ bonalingvisto Marcos Cramer, la problemo kun la esprimo "flartabako" estas, ke oni ne konsumante tiun tabakon oni ne simple flaras ĝin, sed entiras ĝin en la nazon. Tio estas tute alia afero, sed ŝajne tiun distingon konfuzis la persono, kiu elpensis "flartabako".

Alie[redakti]

B0d o.jpg

Ĉar tabako kaŭzas tre tedajn kaj senutilajn diskutojn, tra la historio de Esperanto-movado ofte estis senteismaj grupoj, kiel Verda Partio, Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio kaj Esperantista Tabakkontraŭla Asocio.

Snuftabako[redakti]

La unua manekeno por snuftabako estiĝis en la sudo de Hispanio, en la urbo Sevilo jam dum la 16-a jarcento. Ĝuste de tie la snuftabako komencis sian venkan disvastigon tra Eŭropo. Komence de sia populariĝo, snuftabako estis privilegio de koramikinoj de eŭropaj regantoj kaj ĝi disvastiĝis nur tiam, kiam tiu ĉi kutimo konsiderata kiel lukso komencis similigi burĝajn tavolojn. Hodiaŭ la snuftabako estas akceptata de ĉiuj sociaj tavoloj. Uzi snuftabakon estas tre mojosa moro nuntempe!

En la trajno[redakti]

La sinjoro: Mi rimarkas, fraûlino, ke la fumo de cigaro malplaças al vi.

La fraûlino: Jes, sinjoro, ̧ĝi malplaças al mi.

La sinjoro: Kial do vi ne sidiĝis en vagonon por nefumantoj?

Literaturo[redakti]

  • Verkfolioj por S. K.“,
  • La tabako kaj la juna idaro“ (de Grimm), ambaŭ elĉerpitaj.