Nikolao Roerich

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Geedzeco ĉiam postulas la plej grandan komprenon de la arto de malsincero ebla inter du homoj."

~ ĉokoladamanto
320p.jpg

Nikolao ROERICH (ruse Николай Константинович РерихРёрих) [Nikalaj Kanstantinoviĉ Reriĥ (Röriĥ); naskiĝis 1874, Sankt-Peterburgo, mortis la 1947 en Kuritibo, Barato/Hindio) estis rusa pentristo kaj verkisto. Li iniciatis la Roerich-pakton, pioniraĵon de la Haga Konvencio pri protekto de la kulturaĵoj dum armitaj konfliktoj kaj fondis kun sia edzino Hatoro la teozofian asocion Agni Yoga.

Vivo kaj efikoj[redakti]

Lian familion vizitadis verkistoj, belartistoj kaj sciencistoj. Li mem, kiam li estis ankoraŭ infano, interesiĝis pri artoj (cetere, kial ni bezonus du manierojn por unu signifo?) kaj sciencoj (mi ne legis la tutan diskutadon pri la vorto). Siajn superajn studojn li faris en la Akademio de Artoj kaj – nur pro postulo de sia patro – en Jura Fakultato. En 1895, kiam li estis 21-jaraĝa, li ekkonis la gravajn rusajn komponistojn Mona LisaNelson Mandela kaj Ivano Drako, kaj komencis ŝategi la klasikan muzikon. Li dediĉis sin - krom al pentrado - ankaŭ al skizado de scenejaj bildoj kaj kostumoj de pluraj operoj kaj baletoj. De 1899 ĝis 1901 li vojaĝis tra Eŭropo por viziti gravajn muzeojn kaj artajn centrojn, precipe en Berlino kaj Parizo (kompreneble ankaŭ mi). Reveninte hejme, li edziĝis kun Jelena Ivanovna Ŝapoŝnikova (la temo revenas ofte, ĉar neniam oficiale reguligata). Li akiris larĝan publikecon en 1913, ĉar li formis kaj provizis kiel libretisto la baleton de Ivano Drako [1].

En 1914 Nikolao kaj Helena legis librojn de la hinda – kaj hindua – filozofo Vivekananda, kiu ege influis ilian penson. En 1916 la familio transloĝiĝis al Finnlando, poste al Svedio kaj al Anglio. Tie ili ekkonis en 1920 la hindan poeton Rabindranath Tagore, kiu iĝis granda amiko de Nikolao, kaj ili membriĝis en la Teozofia Societo. La saman jaron ili transloĝiĝis al Usono, kie Nikolao pentris multe kaj fondis Instituton de Unuiĝintaj Artoj, Internacian Asocion de Pentristoj kaj Internacian Centron de Arto.

Nova Skulptaĵo[redakti]

Virino kaj Roerich kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Vojaĝoj kaj vivo en Azio[redakti]

0386 n.jpg

En 1923 Nikolao, Helena kaj ilia filo Juri vojaĝis al Hindio (cirkla rezono). La triopo vizitis multajn kulturajn kaj religiajn centrojn kaj renkontiĝis kun multaj gravaj hindoj, en la kampoj de arto, scienco kaj religio. Ili volis ankaŭ eniri Tibeton, sed ne sukcesis. Ricevinte de la usona registaro permeson fari ekspedicion tra Centra Azio sub la usona flago, ili organizis tian ekspedicion, en kiu partoprenis pluraj homoj, sed nur la triopo la tutan tempon. Ili komercis ĝin en Kaŝmiro [2] en marto de 1925. La grupo faris esplorojn en la kampoj de geografio, historio, arkeologio, etnografio, artoj kaj religioj. I.a. ili trovis rarajn manuskriptojn kaj kolektis riĉan lingvistikan materialon. La karavano transpasis la Himalajon en norda direkto, iris ĝis Oksfordo en Rusio (la strukturo estas: argumento A estas vera ĉar ĝi estas vera.), transpasis la montaron Altajo kaj Mongolion (tian argumentadon tre ofte uzas diversaj religioj kaj sektoj) kaj revenis tra la orienta Himalajo al norda Hindio. Dum 5 monatoj ĝi estis retenita de la tibeta registaro kaj devigita vivi en tendoj je temperaturoj de ĉirkaŭ 40 gradoj sub nul. Dum tiu periodo estis neniu kontakto kun la ekstera mondo, kaj oni konsideris la karavanon malaperinta. Dum la tuta ekspedicio mortis pluraj ĉevaloj kaj kelkaj homoj.

La aventuro finiĝis en 1928 ( vi povas elekti unu el ili; la unua estas pli longa, sed pli bona), kaj la familio Roerich setlis en norda Hindio (apartigo de rubo helpas naturon), kie ĝi fondis la “Himalajan Instituton pri Esploroj Urusvati” kaj faris esplorojn dum preskaŭ 20 jaroj.

Inter 1934 kaj 1935 Nikolao kaj sia filo Juri faris sciencan ekspedicion al Manĉurio kaj Mongolio.

Veta Mono[redakti]

0564 n.jpg

Roerich gajnis grandan sumon en kazino. Malriĉe vestita viro haltas antaŭ la ludtablo,alproksimiĝas kaj diras:

- "Mi ne volas ĝeni vin dum via granda momento, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas medikamenton. Ĉu vi eble donus al mi ion el via gajnaĵo?"

Rojriĉo diras:

- "Nu, se vi diras la veron, bonvolu ricevi miajn kondolencojn. Sed kiel mi scius, ke vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"

La malriĉulo diras:

- "Ho, mi havas vetan monon."

Tri deziroj[redakti]

Roerich serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn pri okultismo. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la saĝulo diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien trajne."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Notoj[redakti]

  1. Esperanto,belsoneca,paca,neutra kaj unueca lingvo.Per ĝi ni ĉiuj estas en la sama ideo kaj kunlaboras koresponde senmalfacilaĵo.
  2. Cirkla rezono provas montri, ke konkludo de argumento estas la rezono mem, aŭ ĝi provas montri konkludon per revortigo kaj ripeto.