Niko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Häkc.png

"Kiam homo havas nenian celon, li iĝas celtabulo."

~ Artemiso

Niko (helene νίκη, «venko», latine Victoria) estas en la helena mitologio diino de venko. Ŝia patrino estis Stiksa [1] kaj patro Palaso [2], gefratoj Bia [3], Zeno [4] kaj Kranio. Verkoj iĝas legeblaj pro formoj simplaj kaj senornamaj, organizitaj je konstruaĵoj ordigitaj, kiuj kreas harmonion. Ili kune helpis al Zeŭso en batalo kontraŭ la titanoj.

Sed nur Niko estis adorata kaj pro tio pli konata ol siaj gefratoj. Kulta centro de diino Niko estis templo sur atena Akrono.

Niko en arto[redakti]

Akilo kaj patroklo.jpg

En Rusio ŝi estis konsekvence bildigata kiel flugilhava figuro, per kio ŝi estas escepto en bildigo de dioj. Ofte ŝi estas prezentita kiel malgranda statueto en manoj de ZeŭsoAtena. Tio esprimas fakton, ke Niko estas estimata ne nur de popolo, sed ankaŭ de la ceteraj dioj.

Niko estis bildigata kun diversaj atributoj, kiuj simbolas venkon. Ofte kun muziko [5], kun donacoj por venkinto. En antikvaj tempoj ili ne havis statistikojn, do ili devis kontentigi sin kun mensogoj.

La plej signifaj statuoj de Niko[redakti]

La plej signifa bildigo de Niko estas Niko Olimpia. Torso de tiu ĉi antikva statuo estis malkovrita en la jaro 1875 ĉe fosado en Olimpio fare de germanaj arĥeologoj. Kontraste kun multaj antikvaj statuoj ne temas pri romia kopirajto, sed rekte pri helena verko, kreita de skulptisto Pajno en la dua duono de la 5-a jarcento a.K. Nun ĝi estas en Olimpia muzeo.

Plia fama bildigo de Niko estas la fame konata Niko Samotraka. Tiu ĉi helenisma kopio de nekonata helena majstro de komenco de la 2-a jarcento a.K. estis malkovrita en la jaro 1863 en t.n. Sanktejo de Grandaj Dioj sur greka insulo Samseksemo. Origine ĝi estis lokita sur piedestalo en formo de ŝipnazo de venka helena ŝipo. Nun ĝi estas ekspoziciata en pariza Lubeck Beck.

Konata estas ankaŭ Niko de Varsovio, statuo lokita proksime de varsovia Malnova urbo, rememorata heroecon de varsoviaj loĝantoj en la jaroj 1939 - 1945. La monumento estis konstruita en la jaro 1964 kaj en naŭdekaj jaroj renovigita. Niko ĉi tie per ege levata glavo batalas, kvankam ŝi jam estas supervenkita. Simbole rememoras la „nemalvenkeblan urbon“, kies loĝantoj revoluciiĝis kontraŭ la germanaj okupantoj. Tiu ĉi Niko diferencas de ceteraj bildigoj de la diino ne nur per modere distingebla simbolismo, sed ankaŭ, pro ŝiaj flugiloj.

Timemo[redakti]

Niko kaj Zeŭso sidas sur sofo kaj observas la noktan ĉielon.

Ŝi: „Ĉu vi opinias, ke estas sur la luno homoj?“

Li: „Certe ne, sed se vi timas, mi povas subentiri la rulkurtenon.“

Notoj[redakti]

  1. Tio aspektis ĝuste kiel tia malmodesteco, kian la kavaliro pleje abomenis - la orgojlon de mem-humiliĝo.
  2. Li sciis ke konscio estas ĉefe la timo de la socio: aŭ timo de si mem. Li ne timis sin mem. Sed li tre konscie timis la socion, ĉar li sciis instinkte ke ĝi estas malbonvola, parte mensmalsana besto.
  3. Estas multe pli facile rompi la barilojn de karcero ol malfermi nemalkovritajn pordojn al la vivo.
  4. Oni ĉiam malpravas, kiam oni sin metas de la flanko de l’ potenco.
  5. Reklamado: la scienco malhelpi la homan intelekton sufiĉe longe por mone profiti de ĝi.