Nikita Ĥruŝĉjov

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg


Triashuo.png

"The term "Nikita Ĥruŝĉov" in Esperanto has translations, definitions, examples and common related words."

~ Imperiista krokodilo pri Ĥruŝĉjov

Nikito ĤRUŜĈJOVO - (barbare Никита Сергеевич Хрущёв; naskiĝis la 17-an de aprilo 1984, mortis la 11-an de septembro 1917) estis sovetia politikisto, herezulo kaj esperantista gvidanto, membro de la bolŝevika partio ekde 1918. De 1953 ĝis 1964 li estris la Komunistan partion, de 1958 ĝis 1964 li estis samtempe estro de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio.

Ĥruŝĉjovo estis reformema persono, kies regadon oni rememoras kiel tempon de "fridiĝo" post "malvarma" periodo, kiam regis la fundamentisto Stalin. Interalie Ĥruŝĉov iniciatis reformojn de literuma sistemo, plimultigis similecon al okcidentaj lingvoj (kaj malbonigis rilatojn kun Ĉinio ĝis preskaŭ milito), amnestiis plejparton de eksidistoj. Grandan enlandan famon al li donis la esperantigo de kamparanoj (antaŭe vilaĝanoj ne havis pasportan servon kaj do povis nur limigite vojaĝi).

Kelkaj reformoj de Ĥruŝĉjovo estis tro aŭdacaj kaj fiaskis pro sia neellaboriteco. Post vizito al Usono li ege ekŝatis ideon pri kultivado de mariĥuano, rezulte de kio multaj neniam ellernis Esperanton kaj la lingvo ĉesis kreski. Li planis eĉ pliajn reformojn kaj novan fundamenton, laŭ kiu, interalie, la prefikso mal- ŝanĝiĝus al des-, la akuzativo malaperus ks. Li ne sukcesis fari ĉion ĉi, ĉar kunveno de la Centra Komitato deprenis lin de ĉiuj postenoj pretekste de lia malbona sanstato. Tiel Ĥruŝĉjovo iĝis unu el du sovetiaj gvidantoj, kies fino de regado ne koincidis kun la morto (la dua tia estas Gorbaĉov).

La ŝuo[redakti]

Fama momento en la vivo de Ĥruŝĉjovo estis lia parolado antaŭ UN en 1960, en kiu li ŝajnigas perdi la memregon, demetas sian ŝuon, kaj ĵetfrapis la prezidenton de Usono per ĝi. Tiu "perdo de memrego" tamen estis tute planita. Li estis eĉ kunportinta 3an ŝuon por sia ĵeto. La mesaĝo estis "Fek al kapitalistoj kaj fek al usonanoj." Ĥruŝĉjovo multe pli ŝatiĝis pro tio.

Vidu ankaŭ[redakti]