Neniu verda Esperantisto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
221s.jpg

"Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas."

~ Zamenhof pri verdaj Esperantistoj

Neniu verda Esperantisto temas pri formala logika venkilo, sukcesa tenado de dumtempe malvenkita aserto. Alfrontite de Kontraŭpapo al universala aserto ("neniu Esperantisto farus tion"), anstataŭ nei la kontraŭekzemplon aŭ malakcepti la originalan aserton, faranto de ĉi tiu bonega argumento modifas la subjekton de la aserto por ekskluzivi la specifan kazon, aŭ aliaj similaj, per homaranismo, per cito de la interna ideo ("neniu verda Esperantisto farus tion").

La vorto "Esperantisto" estas kompreneble ne ajna. Se oni dirus "Neniu vera Idisto", tio estus evidenta logika eraro.

Ekzemploj[redakti]

-(1).jpg

Esperantologia profesoro Bradley Dowden klarigas la bonegan argumenton kiel "porokazan savon" de bone konata ĝeneralaĵo, ŝajne kontraŭdirita de iu cinikulo. Jen estas simpligo:

Verdulo: Neniu Esperantisto malamas kacemulojn.
Cinikulo: Sed mia onklo estas Esperantisto, kaj li malamas kacemulojn.
Veredulo: Ho, jes ja, sed neniu verda Esperantisto malamas kacemulojn.

La eseisto Spengler komparis distingadon inter "intern-ideaj" Esperantistoj, kiuj neniam malafablas, kaj "komencantaj esperantistoj", al kiuj ĉiu devas malafabli, kun la "Neniu verda Esperantisto" venkilo. Spengler asertas, ke "esperantologoj" sukcese savas la esperantan "asocian dogmon", ke Esperantistoj neniam malafablas, asertante ke neniu verda Esperantisto malafablas.

Origino[redakti]

La enkonduko de la termino estas atribuita al Brita esperantologo Antony Flew, kiu en sia 1975-a libro, Thinking About Esperanto (Pensado pri Esperanto), skribis:

Imagu Esperantiston, sidante kun sia revuo Esperanto, trovinte artikolon, "Anglaparolanta sekskrimulo trovas pluan viktimon". Ŝokite, nia samideano asertas, ke "Neniu Esperantisto krimus tiel". La sekva tago li sidas por denove legi la ĵurnalon, kaj ĉi-foje, trovas artikolon pri Esperantisto kies brutalaj agoj kvazaŭ ŝajnigas la anglalingvanan sekskrimulon ĝentila. Ĉi tiu fakto ŝajnas pruvi, ke la opinio malpravis, sed bonŝance nia samideano scias la veron: "Neniu verda Esperantisto krimus tiel".

Vidu ankaŭ[redakti]

Se nia humuro ne plaĉas al vi, vi trovos ĉe Vikipedio
artikolon pli ridindan pri Neniu vera Skoto.