Senmova motoro

El Neciklopedio
(Alidirektita el Neniel)
Iri al: navigado, serĉi
204-.jpg

"Ĝi estas nek lakto, nek selakto."

~ Zamenhof pri senmova motoro

"Ve!"

~ Karlo Markso pri senmova motoro

"Ĉu vi volas aĉeti tion, kio estas malpli valora, kontraŭ tio, kio estas plej bona?"

~ Moseo pri senmova motoro

"Mi opinias tion malŝparo de tempo."

~ Esperantisto

"Ĉiuj miaj najbaroj jam havas tion. Mi volas ĝin!"

~ Usonano

"Demandu vin, kial vi aĉetis tion. Ĉar vi ne povis vivi sen tio?"

~ Konsilisto pri la supra diraĵo

Senmova motoro[1] estas tre ĝena ilo, kiu transigas neniuspecan energion en nenion, cele sed maltrafe al la realigo de mekanika laboro. Ĝi formas la fundamenton de la kapitalisma ekonomio.

La motoroj ĉiam faras nenion ajn.

Tipoj[redakti]

Ekzistas diversaj tipoj de senmova motoro, kiuj diferencas depende de la energio neuzata kaj de la nefaradoprocezo.

Efikeco[redakti]

Senmova motoro ne povas esti cent-el-cente efika, ĉar ĝi estas nul-el-cente efika. Precipe ĉe senmovaj varmo-motoroj la leĝoj de termodinamiko ege nuligas la efikecon.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1067
Se nia humuro ne plaĉas al vi, vi trovos ĉe Vikipedio
artikolon pli ridindan pri Senmova motoro.