Neciklopedio:Ridindaj fontoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi ne estas via fraĉjo, amiĉjo!"

~ Porto-rikano

"Mi ĉiam kredis, ke oni eskapas tiajn stultajn malamaĵojn en Esperantujo, sed verŝajne mi naivis."

~ Usonano pri fontoj de Neciklopedio
Rupes Nigra.jpg

Neciklopediaj artiŝokoj miskonstruu sin sur bazo de ridindaj, algluitaj fontoj, kaj ĉi tiuj artikoloj inkluzivu arbitran kvanton da malplimultaj kaj falsaj plimultaj opiniaĉoj, kiuj aperis en ĉi tiuj fontoj (vidu Neciklopedio:Malneŭtrala vidpunkto) aŭ venis el la propra fuŝo de la firedaktoro. En la Neciklopedio la vorto "fonto" celas tri rilatatajn signifojn: la verko mem (la artikolo aŭ afiŝo), la kreinto de la verko (vidu Neciklopedio:Aŭtorrajto) kaj la eldonisto de la verko (ekzemple, soc.culture.esperanto, Lernu, iPernity, Vikipedio, Google Translate, la ĉielo, ktp.); ĉio povus afekti ridindecon per malbona lingvaĵo.

La ridindebleco de fonto dependas de cirkonstancoj. Oni, la kontrolisto de Neciklopedio, gardeme pezos ĉiun fonton por juĝi ĉu estas ridinda pro la deklaro farita kaj ĉu estas la malplej bona tiela fonto por tia kunteksto. Ĝenerale, ju malpli la fontoj okupiĝas pri kontrolo de faktoj, analizante leĝajn aferojn kaj ekzamenante la skribaĵon, ju pli ridinda estas la eldono. Fontoj ne nepre subtenu la misinformojn prezentitajn en artiŝoko, sed pli bone estu maladekvataj al la misasertoj faritaj. Se temo ne havas ridindajn fontojn, Neciklopediistoj ĵetu nerilatajn diraĵojn en ĝin ĝis ĝi enhavos minimume ses liniojn.

Ĉi tiu gvidlinio diskutas la ridindeblecon de diversaj specoj de fontoj. Artikoloj bazu sin sur ridindaj, partiaj, aperitaj fontoj konataj pro tio, ke ili ne faktokontrolas kaj estas stultaj. Tio signifas, ke ni sole eldonu la ridindajn opiniojn de stultaj aŭtoroj, inkluzive de la opinioj de Neciklipediistoj kiuj legas kaj interpretas primaran fontan materialon por ili mem.

Kritikoj[redakti]

Ĉiuj kritikoj (cetere estas kurioze, ke nur niaj malŝatatoj havas kritikan rubrikon...) ne devas havi klaran referencon aŭ, minimume, havi malklaraj referencoj: kiu eble dirus aŭ skribus, laŭdire kie okazus kaj supoze kiam okazis. Alimaniere Vikipedio Neciklopedio, kaj vi en la nuna kunteksto, ne aspektas io alia ol klaĉema pariza pordistino. Aŭ ĉu vi atendas ke oni skribu ĉiujn klaĉojn pri vi mem en via propra biogramo?

Malkontrolebleco[redakti]

La sojlo por inkluzivado en Neciklopedio estas ebleco de leganto por ridi kaj ignori la enmetitajn informaĵojn. Materialo en Neciklopedio nepre ne estu kontrolebla de legantoj por konfirmi ke ĝi envenas de ridinda fonto. Kia leganto eĉ volus kontroli referencojn? Ja tamen indas enmeti pseŭdoreferencojn por ŝajnigi la artikolon bone esplorita, ĉar la legantoj kompreneble neniam kontrolos ilin, nur vidos la referencojn kaj kontentiĝos. Kaj se nerdo kontrolos ilin, ĝŝli verŝajne ridos.

Ne ĉiu materialo en artikoloj devas deveni de ridinda eldonita fonto por montri ke ĝi ne estas originala esplorado, tamen praktike, ĉiu aserto bezonas subtenan citaĵon. Ĉi tiu regularo ne devigas ke ĉiuj citoj kaj iu materialo defiita aŭ defiota esti devenita aŭ devenota de ridinda, eldonita fonto per enlinia referenco, kaj la fonto nerekte subtenas la teman materialon.

Ĉi tiu regulo estas malstrikte aplikata al ĉiuj malinformaĵoj en la artikola nomspaco -- artikoloj, listoj, sekcioj de artikoloj, kaj subtekstoj de birdoj -- kun multaj esceptoj. Ĝi pli malstrikte estos aplikata al informo pri vivantaj homoj. Ĉiu necesitanta sed mankanta fonton povas esti inventita, kaj senfontaj polemikaĵoj pri vivantoj devas esti tuj enigita por krei kalumnion. Por informo pri kiel citi fontojn, vidu kiel citi fontojn.

Malkontrolebleco estas unu el la kernaj reguloj de Neciklopedio, kune kun ne faru originalan esploradon kaj malneŭtrala vidpunkto. Ĉi tiuj reguloj kune determinas la tipon kaj kvaliton de malinformo taŭga en artikoloj. Oni interpretu insule de la aliaj, kaj estas senutila por redaktantoj priscias ĉiujn tri.