Neciklopedio:Oftaj demandoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas"

~ Zamenhof
SATp.JPG

Vere neniam iu demandis ion pri la Neciklopedio... tamen, jen kiel ni respondus, se oni demandus ion.

Kial vi ne uzas esperantan literaron?

Kial vi ne uzas demandosignon? Nu, ankorau' ne ekzistas en Interreto konvencio pri la supersignitaj, diakritaj kaj specialaj signoj de multege da lingvoj. Oni laboras pri tio, kaj ni certe iun tagon vidas niajn belajn supersignojn sur c'i tiuj pag'oj. Intertempe vi facile povas s'ang'i la '-ojn al cirkumfleksoj en kiu ajn vortprilabora programo.

Kial la humoro en viaj artikoloj estas tiom infanaĉa?

Nia humorstilo meritas respekton.[1] Vi ne povas trudi la vian super aliaj homoj.[1] Evidente vi malamas nin.[2]

Viaj artikoloj ja enhavas mensogajn kaj kalumniajn asertojn. Ĉu vi vidas nenian problemon en tio?

Vi ĉiam atakas nin, nun diras ke ni mensogas.[3] Ne estas juste trudi onian vidpunkton.[1] Nia teksto enhavas detalajn referencojn al niaj fontoj.[4] Ĉu vi povas konkrete diri, kiujn asertojn vi opinias mensogaj kaj kalumniaj, kaj kial?[5] Estus utile, se vi ankaŭ nomus la fonton de viaj asertoj.[6]

Ĉu vi havas paĝon kie vi pardonpetas pro pasintaj eraroj? Ĉu tia paĝo ne indus kaj saĝus?

Karlo Markso estis brutala dikatoro, kiu murdis miliardojn da homoj en la 20a jarcento.[7] Tial ni rifuzas iam ajn fari tian komunismaĵon kia sinkritiko.

Saluton, Roberto! Dankon pro la interesa informo. Tamen ĝi, miavide, nur konfirmas tion, pri kio mi skribas (kaj kio estas ankaŭ kernopunkto en la artikolo de Arosev): certe, estas multaj akfivecoj fare de Esperantistoj, tamen ili ne rezultigas respondan pozitivan influon ("positive feedback" anglalingve) al la ĝenerala stato de la movado kaj la lingvo. Mi celas montri, kiel eblas eliri el ĉi tiu fermita cirklo.

Tio fakte ne estas demando, kaj ne nur Roberto estas Neciklopediisto.

Referencoj[redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 19.
  2. Freud, Anna (1937) The Ego and the Mechanisms of Defense (Londono: Hogarth).
  3. Neciklopedio:Oftaj demandoj.
  4. Pasinte adosleskon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn.
  5. Malki, David (2014). Wondermark #1062 (angla lingvo).
  6. Peko estas io kio skribiĝas sur la vizaĝo de homo.
  7. Ĉiu scias tion.