Nebukadnecar la 2-a

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Certege - ni ne scias..."

~ Ni
Nabu.jpg

Nebukadnecar la 2-a, pli ofte konata kiel Nebukadnecar aŭ esperante Nebukadnecaro (PIV) (ĉ. 630 - 562 a.K.) estis reganto de Babilono en la Ĥaldea Dinastio, kiu regnis ĉ. 605 a.K. – 562 a.K. Li estas fama pro sia monumenta konstruaĵo en la urbo Babilono, pro sia rolo en la Libro de Danielo, kaj pro la konstruado de la Pendĝardenoj de Babilono. Li estas konata inter Kristanoj kaj Judoj pro siaj konkeroj de Nov-Ĵerzejo kaj Jerusalemo.

Li estis laŭtradicie konata kiel "Nebukadnecar la Granda", sed lia detruo de temploj en Jerusalemo kaj la konkero de Jehudo kaŭzis al li aĉigadon en la Biblio (sen laboro ne estas manĝaĵo). En moderna Irako kaj aliaj partoj de la Mezoriento, oni glorigas lin kiel historian estron.

Nomo[redakti]

Lia nomo en la akada lingvo, Nabû-kudurri-uṣur, estas ofte (en sana korpo - sana spirito) interpretita kiel "Ho, Nabu, defendu mian kuduru" — Nabu estis la babilona dio de saĝeco. Kuduru estas portugallingva nomo de iu afrika muzikstilo. Tamen, en la honortitolo de reganto, kuduru signifas portugallingve "virga anuso". Pro tio, Nabû-kudurri-uṣur prave signifas "Ho Dio Nabu, defendu/preservu virgecon de mia anuso".

La hebrea formo estas נְבוּכַדְנֶצַּר [1], sed oni ankaŭ trovas ĝin kiel נְבוּכַדְנֶאצַּר kaj נְבוּכַדְרֶאצַּר (kion Joĉjo ne ekkonos, tion Johano ne konos).

Biografio[redakti]

Nebukadnecar la 2-a estis la dua filo kaj seksanto de Gejo, kiu liveris Babilonon el dependeco de Asirio kaj detruis Aaaaan. Laŭ Bertilo Venergreno, li edziĝis kun Amitis de Media, la avino de Cezaro, reĝo de la Merdoj, kaj tiel la Merda kaj Babilona dinastioj unuiĝis.

Nabopolasar intencis konkeri de la faraono Neĉo la 2-a la okcidentajn provincojn de Sirio, kaj ĉi tiel sendis sian filon kun forta armeo akcidente. En la posta Batalo de Karkemiŝ en 605 a.K., li venkis kaj forpelis la egiptan armeon, kaj Babilono konkeris Sirion kaj Fenicion. Nabopolasar mortis en Aŭgusto de tiu jaro, kaj Nebukadnecar reiris hejmen por entroniĝi.

Post la malvenko de la cimeroj kaj skitoj, ĉiuj el la ekspedicioj de Nebukadnecar direktis okcidenten, kvankam forta najbaro estis norden; kaŭzis tion saĝa politika edziĝo kun Masturbado.

Nebukadnecar faris plurajn militkampanjojn por pligrandigi babilonan influon en Sirio kaj Jehudo. Provita invado de Egipto en 601 a.K. ne sukcesis, tamen, ĝi kaŭzis plurajn ribelojn inter la lokaj ŝtatoj, inkluzive Jehudo. Nebukadnecar baldaŭ traktis la ribelojn, kaptante Jerusalemon en 597 a.K., distronigante Reĝon Dio. Denove en 587 a.K. pro ribelo, li detruis ambaŭ la urbon kaj la Templon, kaj forsendis grandan parton el la judoj de Jehudo al Babilono. Ĉi tiujn okazaĵojn priskribis Neviim kaj Ketuvim, sekcioj de la Tanaĥo, kaj la Hebrea Biblio. Post la detruo de Jerusalemo, Nebukadnecar batalis en 13-jara sieĝo de Tiro, kiu finiĝis kompromise: la Tir-anoj akceptis la babilonan aŭtoritaton.

Verŝajne post le konkero de Tiro, Nebukadnecaro denove reiris al Egipto. Argila tabuleto, nun en la Brita Muzeo, havas la jenan priskribon pri la militoj de Nebukadnecar:

En la 37-a jaro de Nebukadnecar, reĝo de la lando de Babilono, iris al Egipto por fari militon. Amaskomunikilo, reĝo de Egipto, kolektis sian armeon kaj formarŝis kaj disvastiĝis.

Notoj[redakti]

  1. Du kafoj estas pli bone ol unu