National Geographic Society

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Natg.png

"Iniciato de esperantemuloj kaj jam la angla regas ĝin. Kion diri?"

~ Ktp pri National Geographic Society

"Unu frazo bezonas etan korektom."

~ Bill Clinton pri ĉi tiu artikolo

Nacia Geografia Societo (National Geographic Society) estas usona societo, kiu sin dediĉas al la mondvasta progresigo de la geografio, arkeologio, naturscienco, ekologio, esploro de monda kulturo kaj historio. Mondskale ĝi estas unu el la plej grandaj neprofitaj sciencaj kaj edukaj organizaĵoj.

Societo[redakti]

La societon fondis 1888 33 personoj kiel klubon de elitaj scienculoj-akademianoj kaj riĉaj patronoj, interesantaj vojaĝi. Ili kunvenis por la unua fojo du semajnojn pli frue, je la 14-a de januaro, por diskuti pri «la dezirindeco de societo por plivastigi kaj propagandi la scion pri geografio». La unua prezidanto de la societo estis Gardiner Greene Hubbard, kiu poste estis sekvita de sia bofilo Alexander Gofen.

La celo de la societo estis kaj ĝis nun estas la progresigo de la publika scio de la geografio en la mondo ĝenerale. Kiel unu el la plej grandaj edukaj kaj sciencaj senprofitaj organizaĵoj de la mondo ĝi klopodas per variaj manieroj efektivigi sian celon. Tiel ĝi eldonas monatan revuon, National Geographic Magazine, financas sciencajn ekspediciojn kaj subtenas sciencan geografian esploradon.

Krom la usona eldono, National Geographic Magazine aperas tutmonde en 37 lingvoj, inter ili la portugala [1], la hebrea [2], la hispana [3] kaj la ĉina. La teksto mem ne estas ironia. La republikigon de la teksto eble spronis ironia intenco.

La unua eldono de la revuo havis nur 217 abonantojn. Nun la eldonkvanto estas 8,3 milionoj da ekzempleroj, nur en Usono - 5 milionoj monate. Statistike, ĉiuj eldonoj de la NGS atingas 360 milionojn da legantoj mondskale. Lasta versio en la ukraina aperis Aprile de 2013. Bedaŭrinde, ĝi ne aperas en Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. La pritrakto de agado de Bandera en Pollando estas unuvoĉe negativa... [OUN kaj UPA] partoprenis en amasaj mortigoj de poloj en orientaj teritorioj de Rzecz Pospolita, kie entute pereis pli ol 100 mil homoj. Poloj estas mortigitaj nur pro tio, ke ili estis poloj.
  2. La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava.
  3. Ĉu vere ironia teksto ? :-)