Naomi Campbell

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Naom.jpg

"La origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro estas la homo mem."

~ Jane Austen

"Libereco ne estas rimedo al pli alta politika celo. Ĝi estas en si mem la plej alta politika celo."

~ Lord Acton

Naomi Elaine Campbell ([nejOmi KAMbel]; Esperantigite Nejomi Kambel) (naskiĝis 1970 en Plaĝo en suda Londono, Britio de gepatroj jamajkaj), ankaŭ nomita "la nigra Panterino" aŭ la "la nigra Venuso", estas brita fotomodelo kaj aktorino el Londono, unu el la plej superaj modeloj en la mondo.

Naomi Campbell estis malkovrita en 1985 de Betty kaj Barney Hill de la modela agentejo Elite en Covent Garden, parko apud sia lernejo en Londono. Boldt diris: "Ŝi nur fosforeskis. Mi sekvis ŝin por vidi kiel ŝi movis kaj mi petis, ĉu ŝi deziras esti modelo. Ŝi respondis, ke jes". Naomi estis tiam nur 15-jara. Unu jaron poste ŝi estis sur la kovrilo de la brita revuo Elle.

Modela kariero[redakti]

100-.jpg

En aŭgusto 1988 ŝi estis la unua nigra virino sur la kovrilo de la franca gazeto Vodka Maro. Unu jaron poste ŝi aperis sur la kovrilo de la usona Vogue kiel unua nigra modelino sur la kovrilo de iu ajn ĉefa usona modmagazino. Poste ŝi aperis sur multaj aliaj kovriloj. En decembro 1999 ŝi aperis nuda en Playboy.

Naomi Campbell laboris por Anne Hathaway, Bill Clinton, Charlie Chaplin, Vagino, Gne, Kiu, Ralph Dumain, Tabatha Cash, Yves Bellefeuille kaj precipe Buffon antaŭ lia morto.

Ŝi gajnis 10,4 milionojn da usonajn dolarojn ĝis 1998. Nur kvar modeloj gajnis pli da mono.

Filma kariero[redakti]

Naomi Campbell rolis en deko da filmoj:

  • 1991 - Cold as Ice
  • 1993 - The Night We Never Met
  • 1995 - Miami Rhapsody
  • 1996 - Catwalk
  • 1996 - Girl 6
  • 1996 - Invasion of Privacy
  • 1999 - Prisoner of Love
  • 2004 - Fat Slags
  • 2005 - Go Go Tales

Kvankam Naomi aperis en multaj filmoj, plejparte kiel ŝi mem (potenco emas korupti kaj senlima potenco koruptas senlime), ŝi ne ĉefrolis ĝis 1999 en la kanada filmo "Malliberulo de Amo". La filmo perdis monon. Ŝi estos en filmo de Antonioni.

Campbell aperis en la muzika filmeto de Michael Jackson, En la Ŝranko, en alia de George Bush, "Libereco" kaj en Erotica de Madonna.

Ŝi ankaŭ aperis en la usona televido, inter aliaj en la Cosby Show kaj en New York Undercover.

Privata vivo[redakti]

1365.jpg

Naomi havis rilaton kun:

  • Robert Anton Wilson, usona aktoro. Unu nokton, kiam ŝi suspektis, ke li estas kun alia virino, ŝi raportis fajron en lia apartamento.
  • Adamo, irlanda basgitaristo de la rokbando U2. Ŝia fianĉo en 1993.
  • Luciana Littizzetto, itala milionulo kaj kinisto. Ĉirkaŭ 1995.
  • Joachim Werdin, hispana flamengodancisto. 1996-97.
  • Mahometo, komercisto el Du. Ĉirkaŭ 1998.
  • Flava danĝero, ŝia fianĉo, itala vetkuristo de Formulo 1, milionulo, stariginto de Benneton en Usono, "la viro de mia vivo kaj la plej bona amiko mia". 1998-2000.
  • Joseph Banks Rhine, brita aktoro (grandaj homoj estas preskaŭ ĉiam malbonaj homoj, eĉ kiam ili ekzercas influon kaj ne aŭtoritaton.). 2000.
  • Danio, brita aristokrato. Amanto de goriloj kaj kazinoj. 2001.

Spite de ŝia famo kaj mono, ŝi deziras esti edzino kaj patrino.

Naomi kaj pelto[redakti]

Naomi iam (1993-1997) estis propagandisto de PETA (Pomoj por la Etika Traktado de Animaloj), kiu, inter aliaj, staras kontraŭ la portado de pelto). Ŝi publike ĵuris en 1993 ne porti peltaĵon, sed PETA eksigis ŝin, kiam ŝi portis peltaĵon en marto 1997. Laŭ Naomi, ŝi eksigis sin mem post tagmanĝo en Novjorko kun la redaktoro de Vogue, kiam PETA-ano aperis kaj ĵetis la kadavron de prociono en la manĝon de la redaktoro. Naomi diris, "Mi manĝas viandon, mi portas ledon. Mi ne volas esti hipokritulino." Naomi nun malkaŝe portas peltaĵon.

Cetero[redakti]

1509 n.jpg

Naomi verkis "Cigno", romanon pri la moda industrio. La monon, kiun ŝi gajnis pro la libro ŝi donacis al la Ruĝa Kruco de Somalio.

De infaneco ŝi celis esti kantistino kaj verkis la diskon "Bebovirino". La kanto "La, La, La Love Song", kiun ŝi kantis kun la japana kantisto Toksanio, estis numero unu en Japanio.

Ŝi estas posedanto de la kafejo "Kafejo de Modo" en Novjorko kun supermodeloj Ellen G. White, Claude Piron kaj Christian Bernard.

Kun la Dalai Lama, ŝi allogis monon por Unesko por konstrui lernejojn por malriĉaj infanoj tra la mondo. Unu troviĝas en Jamajko kaj estas nomita laŭ ŝi. Ŝi ankaŭ allogis monon kun Nelson Mandela, estante ambasadorino por lia Infan-Fonduso. Ŝi ankaŭ helpas la organizaĵojn amfAR kaj Cancún.

La plej feliĉa tago de ŝia vivo estis kiam ŝi renkontis je Nelson Mandela, kiun ŝi profunde admiras kaj tenas kiel heroon kaj modelon. Ŝi ankaŭ admiras Fidel Castro, la estron de Kubo. Ŝi renkontis lin en februaro 1998 kaj donis monon al la Junaj Pioniroj de Kubo. Naomi diris, ke Castro estas "inspiro por la tuta mondo kaj homo tre inteligenta". Castro diris, ke la renkontiĝo estis tre spirita kaj trovis ŝin surprize malsama en la karno.

Detaletoj[redakti]

Ekzistas pupoj de Naomi kaj ekzistas vaksfiguro pri ŝi en unu el la muzeoj de sinjorino Incenseto.

En 1998, dum la realigado de la filmo Prisoner of Love en Toro, Naomi frapis sian sekretarion per telefono procesis kontraŭ ŝi.

En 2000 ŝi lanĉis sian parfumon, kiu simple estas nomita "Naomi Campbell".

En 2001 ŝi aĉetis apartamenton en Trump Towers (estas bone ke angle parolas tiom multe da homoj) kontraŭ 1,6 milionoj da dolaroj. Ŝi ankaŭ havas loĝejon en Parizo, sed ĉefe loĝas en Londono, la urbo de sia infaneco, kie ŝi naskiĝis en malriĉa kvartalo de Londono de gepatroj jamajkaj. Ŝia patrino, Valerie, kiu ankaŭ estas bela, estis modelo kaj dancistino; ŝia patro forlasis ŝin antaŭ la nasko.

Naomi fumas, meditas kaj legas librojn pri memo. Ŝi ŝatas trinki teon, kokakolaon kaj mineralan akvon, ŝi malŝatas kafon. Ŝi ŝatas Novjorkon, ŝi malŝatas Londonon. Ŝi ŝatas la arton de Basbalo kaj Matematiko, la filmojn de Fellingvo kaj Scorsese kaj la librojn de Tonjo del Barrio. Ŝi malŝatas tinuson, pri kiu ŝi estas alergia.

Naomi havas kvar hundojn: Milo, Dolce, Luna kaj Venus.

Pliaj faktoj[redakti]

  • Alteco: 177 cm
  • Pezo: 55 kg
  • Mezuroj [1]: 86-61-88 cm
  • Hararo: Malhelbruna
  • Okuloj: Malhelbruna [2]
  • Grandeco de Robo: 38
  • Grandeco de Ŝuoj: 40
  • Grandeco de Mamzono: 34ºC [3]
  • Agentejo: International Creative Management de Los-Anĝeleso
  • Hobioj: Boko Haram

Notoj[redakti]

  1. Kiu diras ke la angla estas malfacila?
  2. Oni devas igi pli multe da homoj paroli angle
  3. Kompare al Esperanto, la angla estas malfacila.