Muziko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Karaokeo: video de muziko kun fono de kanto"

~ Nakai Cuneo pri muziko
3370.jpg

"Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu"

~ Zamenhof pri muziko

"Bonvolu klarigi por homo, kiel mi, kiu tute ne komprenas pri muziko"

~ Bertilo Wennergren pri ĉi tiu artikolo

"Frazo de muziko estas kiel unu frazo en libro au' teatraj'o"

~ Anna Lowenstein pri muziko

"Tamburisto per tamburiloj tambure tamburas tamburon"

~ Vl. Ĉernov pri muziko

"Muziko esas malado pro muzo"

~ Idisto

"Bruarto ne laŭ Mozarto"

~ Hans-Georg Kaiser

Muziko estas muziko, kacon! Se vi ne scias, kiu estas muziko, aŭ vi estas surda, aŭ vi estas stultulo. Se vi simple estas surda, muziko estas tio en la bildo:

FigPg60.gif
Duo.JPG
ESPERANTO-DANSE+MACABRE+1974+front.jpg

Historio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de la muziko.
9142 n.jpg

Jes ja!

Aŭtonoma Muziknotado[redakti]

Aŭtonoma Muziknotado, elpensita de belga esperantisto kaj komponisto Jean Hautstont[1], celas ĝeneralan revizion de la muzika signaro. Laŭ aserto de ĝiaj adeptoj A. M. N. estas "la ununura plena solvo de la problemo de la reformo de la muzikskribo per la reguligo kaj la plisimpligo de la signaro.“ Por disvastigo de A.M.N. servas internacia societo kiu uzas ankaŭ Esperanton kaj kies gvidanto estas L. Cogen[2].

Atingoj[redakti]

Amazonialauidistoj.png

- Kiel vi fartas?

- Ĉiobone. Lernas mi tamburludi.

- Ĉu estas atingoj?

- Super!

- Ĉu vi jam perfekte ludas?

- Ne. Najbaroj forloĝiĝis!

Manio[redakti]

Belaj frauxlinoj kantas

Kiam muzika entuziasmulo aŭdas, ke en banĉambro kantas fraŭlino, li almetas al ŝlosiltruo anstataŭ okulo orelon.

Muziko kaj Esperanto[redakti]

Se Esperanto estus deviga studobjekto kiel la (ekzemple) muzik-notoj, eble lernantoj traktus ĝin kiel pezon, malvolonte vizitus lecionojn, kaj eĉ forgesus ke oni instruas ĝin.

Hiphopo kaj Esperanto[redakti]

Knabinoj kantas hip-hopon

Vinilkosmo eklanĉis novan projekton de kompilaĵo kies celo estas prezenti hiphopon (repon) en esperanto. Ekzistas jam de pluraj jaroj repaj artistoj kantantaj en esperanto (memoru pri la fama "Ĉu vi pretas?" sur VKKD 27). Sed ĝis nun neniu havis vere la aŭdacon lanĉiĝi en plena albumo hiphopa, kaj de tiu konstato venis la ideo starigi kompilaĵon el diversaj stiloj de hiphopo el diversaj landoj....

Koketelo[redakti]

Prenu belan pokalon kaj verŝu du fingrojn da cigana muziko, unu da jida, unu viglan gluton da roko, kaj dronigu la tuton en abunda bano de ritmoj kaj sonoj el slavaj landoj, sed precipe lasu jOmOn aldoni esperanton kaj servi al vi tiun mirigan koktelon kiu transportos vin en mondon tiom familiaran kiom konfuzigan ekde la unua gluto!

Judismo[redakti]

1.gif

En Ruslando kaj la najbaraj landoj multaj judaj familioj lernigis siajn infanojn ludi violonon aŭ pianon.

Inter la plej famaj violonistoj estis/estas multaj judoj. Ekzemple:

Muzikigoj[redakti]

Psalmoj de la Halel estis fiksita al muziko multfoje, precipe:

Psalmo 113

Psalmo 115

Psalmo 117

Psalmo 118

Usona komponisto kaj dirigento Michael Isaacson komponis plenan Halel por SATBa Kantistaro titolita An American Hallel (Usona Halel) kun interpolaĵoj de esprimoj de laŭdo kaj dankeco de pasintaj kaj nuntempaj usonanoj. Ĝi estis prezentita de la Carolina Master Chorale sub la direktoreco de Tim Koch en la aŭtuno de 2009.

Komponisto/prezentisto Sam Glaser ankaŭ muzikigis la  Psalmojn en lia nova KD Halel.

Volo[redakti]

Inter amikoj: „Mia edzino lernas pianludi, mia filino lernas violonludi.“

„Kaj kion lernas vi?“

„Paciencon.“

Labirinto[redakti]

1058.jpg

Muzika Labirinto estas ludo por muzikistoj kaj muzikemontoj, amuza kaj instrua, (kies celo estas eduko de la muzika memoro), elpensita de komponistino prof. Evaraerts-Zlica (Brŭelles). Ĝi konsistas el 400 slipoj, sur kiuj estas presitaj fragmentoj el muzikverkoj ĉiuspecaj. Ĉiu slipo havas sur la dorsoflanko ordan numero kaj, en aldonita broŝureto, flanke de ĉiu el tiuj semaj numeroj, staras la titolo de la respondanta muzikverko, ktp.

Biblio[redakti]

Psalmaro 150:1-6

Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto. Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto. Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. Ĉio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

Faktoj pri muziko[redakti]

K-lpg.jpg
  • Beethoven dum laboro neniam razis sin, do okazis, ke lia barbo atingis dumetran longecon.
  • Brahms opiniis, ke la plej bonaj muzikaj konceptoj alvenas dum purigado de ŝuoj.
  • Mayerbeer komponis en la trajno.
  • Komponisto kaj pianisto John Field, inventinto de la romantisma muzikĝenro nokturno, jam mortis.

Malsamo[redakti]

La diferenco inter populara muziko kaj klasika muziko: en la populara muziko, estas tri ritmoj por mil homoj. En la klasika muziko, estas mil ritmoj por tri homoj.

Internacia lingvo[redakti]

Iugrade, muziko estas mem internacia lingvo. Ĉe kantado, tamen, aperas malfacilaĵoj, kiujn nur Esperanto kontentige solvas. La koncertoj en Esperantistaj kunvenoj, la kantado de infanoj al lernejaj Esperantaj ursoj, kaj la vasta Esperanta muzika literaturo, provas ĝian taŭgecon por kantado. Efektive, pro sia riĉeco de puraj vomoj, Esperanto sone egalas la italan. Esperanta traduko povas esti pli fidela, ol racilingva; kaj ebligas interracian kantadon kaj komprenon de raciaj kantotrozoroj.

Sol-resol.png
SolresolFarben ecritures.png
Solcover.jpg

Solresol /sol.re.sol/ estas apriora artefarita helplingvo verkita de Jean François Sudre (1787-1862). Li komencis prilabori ĝin en 1817. En 1827, li prezentis la projekton al Akademio de Belartoj de Francio de Parizo. La Institut de France aprobis ĝin en 1827, 1833, 1839 kaj en 1856. Ankaŭ multaj provincaj akademioj de Francio favoris al ĝi. En la Internacia ekspozicio de Parizo 1855 Sudre estas premiita per dek mil frankoj, kaj en Internacia ekspozicio de Londono 1862 li ricevis honoran medalon.

Ĝi havis siatempe iom da sukceso, Napoleono la 3-a iomete interesiĝis pri Solresol kaj, laŭdire, stipendiis Sudre, ankaŭ Victor Hugo, Alphonse de Lamartine, kaj aliaj interesiĝis pri ĝi, sed ĝi estis rapide forgesita pro la sukceso de aliaj lingvoj: Volapük kaj poste Esperanto. Solresolo estas grava por la historio de planitaj lingvoj laŭ multaj vidpunktoj: ĝi estis la unua artefarita lingvo kies projekto estis serioze atentata de la publiko, ĝi estis pionira en la ideo pri modernaj interlingvoj kaj, fine, estis la unua interlingvo kiu havis parolantojn. La finan projekton la vidvino de Sudre publikigis nur en 1866, eble, pro tio, la ĝenerala publiko konis ĝin tro malfrue.

Priskribo[redakti]

Solresol uzas alfabeton el sep simboloj, nome la sep tonojn de la baza solfeĝo, de kiuj venas ankaŭ la (parola) nomo de la lingvo (Sol-Re-Sol). Per la solfeĝaj tonoj eblas zumi aŭ fajfi la lingvon aŭ ludi ĝin per muzika instrumento; uzante la latinliterajn nomojn (Do, Re, Mi, Fa, Sol, La, Si) eblas skribi la lingvon. Oni rajtas mallongigi forlasante la lastan literon (Solresol → Sorso). Louis Couturat diris, ke Sudre agis kiel homo kiu "kreis biciklon, kiu ankaŭ servas kiel boato".

Solresol estas arbitra lingvo: la vortoj estas konstruitaj a priori, sed sen rigida logika pripenso. La simplaj vortoj havas 3 notojn; la kunmetitaj estas dividitaj inter kategorioj per prefikso: DO por homoj kaj rilataj aferoj, RE por la domo, MI por agoj ktp. Ekzemple :

  • Rdfs : vestaĵoj > Rdrf : ĉemizo;
  • Drd: tempo > Drm: tago > Drf: semajno > Drso: monato > Drl: jaro > Drs: jarcento;

Oni inversigas la literojn por konstrui la malon de vorto : fs signifas multe, sf malmulte.

Aliaj ekzemploj:

  • Dmso= dio/Somd= diablo

La inan formon de substantivoj oni faras per la longigo de lasta vokalo de la vorto: sisol (sinjoro) > siso:l (sinjorino). La pluralon oni markas per la dubligo de la unua konsonanto de lasta silabo: dofa (li) > doffa (ili maskla). Tio tre malfaciligas la prononcon kaj komprenon.

La artikolo "la" estas deklinata:

La adjektivo kaj la verbo estas neŝanĝeblaj.

Nombroj (1-10): redodo, remimi, refafa, resolsol, relala, resisi, mimido, mimire, mimifa, mimisol.

Per kombinado 11 732 vortoj fareblas kun maksimume 5 silaboj sufiĉe por normala lingvo.

Ekzemploj:

  • Dore milasi domi. – „Mi amas vin.“
  • Dore domilado solresol, – „Mi parolas solresole.“

Filmo[redakti]

En la fimo Close Encounters of the Third Kind de Steven Spielberg Solresol estis uzata fare de eksterteruloj por kontakti kun la teranoj.

Io[redakti]

Sekssimbolo aŭskultas en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte ŝi demandas la koramikon: „Ĉjo, kiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“

Mirinde[redakti]

— Treege mi ŝatas simfoniajn koncertojn. Mirindaĵo!

— Mi ne sciis vin esti tiom muzikema.

— Ne pri tio temas.

— Do pri kio?

— Por mi estis mirindaĵo vidi tiom multe da virinoj sidantaj unu ĉe alia sen paroli....

☪ Islamo ☪[redakti]

La islamo kontribuis per variaj instrumentoj, la saracinaj trumpetoj estis uzataj de islamanoj ekde epoko tro antikva. Tiuj nomiĝis al-nafir aŭ saracina korno, kiu en Hispanujo ricevis la nomon de añafil, kiu estis rekta blovinstrumento, kies sono produktiĝis per la vibrado de la lipoj de la ludisto sur buŝaĉo kun formo de granda funelo. Tiu tipo de instrumento enkadriĝas ĝenerale ene de la grupo de la nomitaj «naturaj kornoj», ĉar ĝi havas nek truojn, nek klapojn nek alian konstruelementon kiu povas ŝanĝi la tonalton aŭ la sonkoloron. Ĝi estis uzata ĉefe por milita uzado.

Malmuziko[redakti]

5480.gif

Amikino A: Kiam mi hieraŭ vespere kantis, unu el la najbaroj ĵetis ŝtonon tra mian fenestran vitraĵon.
Amiko B: Kiom stulte, ili ja aŭdos vin des pli laŭte.

Aliflanke[redakti]

-- Kial vi ŝtelis la trumpeton de la najbaro? Vi tute ne havas muzikan talenton!

-- Eblas, sed ankaŭ la najbaro ne!

Ĝentile[redakti]

Dommastrino amuzas la gastojn per sia pianludo. Ŝi demandas iun el ili:

-- Ĉu vi ŝatas belan muzikon?
-- Jes, sinjorino, sed trankvile ludu plu!
3666 n.jpg

Piane[redakti]

-- La najbaro rompis al mi la fenestron, kiam mi ludis pianon.
-- Ho la stultulo, sed tiel li aŭdos ĝin pli forte.

Muzika kritiko[redakti]

Neniu povas objektive diras ĉu Hinda muziko pli bonas ol Eŭropa muziko ne, kvankam oni povas objektive diri ke iu scienca teorio pli bonas ol alia. Kompreneble oni povas studi la historion kaj tipojn de muziko kaj tio eble estas interesa kaj inda agado, tamen tio tute malsamas al scienco. Tio ne estas "blasfemo" kontraŭ muziko aŭ muzikologio.

Merdeco[redakti]

Komponisto: Mi estas komponisto!

Ivaĉjo Rublov: Sed mi opinias, ke vi estas merdo!

(La komponisto, peze anhelante falsidiĝas. Neatendite oni elportas lin.)

Ĉu?[redakti]

La edzino devigas ulon iri al koncerto. Eluzinte ĉiujn ruzojn por eviti, ili fine alvenas en la koncertejon iom malfrue. La dirigento jam staras antaŭ la orkestro.

"Ĉu Beethoven?" demandas edzo.

"Kiel mi sciu?" respondas edzino. "Mi vidas nur lian dorson!"

Io[redakti]

La orgenon faris en 1941 la firmao Späth el Fulda; ĝian nunan lokon ĝi trovis ne antaŭ 1969 (post novbaroka aliaranĝo). Restaŭradoj sekvaj estis en 2006 kaj ĉefe en 2016/17. Koncerne flegadon de eklezia muziko nepre menciindas la koruso Propsteichor fondita en 1895 laŭ instigo de la tiama preposto Karl Nolte. Ĝi famas ĝis hodiaŭ.[3]

Muzika vespero[redakti]

– Ĉu al vi plaĉis la violona ludado de mia filino?

– Jees... sed mi kredas, ke estas multe da pres-eraroj en la muzik-notoj.

La rekviemo en la muziko[redakti]

Manskribaĵo de rekviemo KV 626 de Wolfgang Amadeus Mozart: Komenco de la Dies Irae

En malnovaj komponaĵoj pri rekviemo la apartenaj neakompanataj kaj unuvoĉaj gregoriaj ĉantoj estas la bazo de la komponaĵo, ekz. ankaŭ ĉe Alessandro Scarlatti kaj eĉ Wolfgang Amadeus Mozart (citado de la tonus peregrinus en la unua movimento (Requiem aeternam) pri la teksto Te decet Hymnus deus in Sion (sopransoloo). La rekviemo de Maurice Duruflé baziĝas sur gregoriaj melodioj.

Kutime tradiciaj rekviemaj muzikigoj konsistas el jena tradicia movimenta sinsekvo:

La sekvenco ofte estas subdividata en plurajn movimentojn.

Kiel apartaĵo de la franca rito estas aldonata Pie Jesu (lasta duonverso de Dies Irae) kiel memstara movimento (antaŭ Agnus Dei aŭ inter Sanctus kaj Benedictus), parte ellasante la sekvencon (ekz. Gabriel Fauré, Maurice Duruflé, sed ankaŭ – kvankam ne franco – John Rutter), parte aldone (ekz. Marc-Antoine Charpentier), per kio la teksto estas dufoje muzikigita).

Originala teksto (latina) Tradukita teksto

Pie Jesu
Pie Jesu, Domine
dona eis requiem,
requiem sempiternam.


Bona Jesuo, Sinjoro,
donu al ili ripozon,
eternan ripozon.

Multaj komponistoj, ĉefe Giuseppe Verdi, krome muzikigis la responsorion Libera me el la liturgio de la eklezia entombiga solenaĵo kiel parto de la ekzekvoj.

Originala teksto (latina) Tradukita teksto

Libera me
Libera me, Domine, de morte aeterna,
in die illa tremenda,
quando coeli movendi sunt et terra,
dum veneris judicare saeculum per ignem.
Tremens factus sum ego, et timeo,
dum discussio venerit, atque ventura ira.
Dies illa, dies irae,
calamitatis et miseriae,
dies magna et amara valde.
Dum veneris judicare saeculum per ignem.
Requiem aeternam dona eis, Domine,
et lux perpetua luceat eis.


Savu min, Sinjoro, de la eterna morto
je tiu tago de teruro,
kiam ĉielo kaj tero ŝanceliĝas,
ĉar vi venos juĝi la mondon per fajro.
Tremado venas sur min kaj timo,
ĉar proksimiĝas la bilancado kaj la minaca kolero.
Ho tiu tago, tago de kolero,
de malfeliĉego, de mizero,
ho tago, tiel granda kaj tiel amara,
ĉar vi venos juĝi la mondon per fajro.
Sinjoro, donu al ili la eternan silenton,
kaj la eterna lumo lumu al ili.

Multaj komponistoj muzikigis je la fino, ankaŭ el la ekzekvoj, la himnon In paradisum.

Malriĉeco[redakti]

75 o.jpg
-- Jen la fino, jen la bankroto! Mi devas lombardi la gitaron.
-- Sed vi ludas saksofonon!
-- Jes. Sed mia kunloĝanto ludas gitaron.

Koncerto de nova muzik-grupo[redakti]

-Kaj nun ni faros paŭzon por iom spiri kaj por lerni ludi niajn gitarojn. Ni revenos post du-tri jaroj.

Ido kaj muziko[redakti]

La muziko moderna esas tre danjheroza. Satano tre prizas la "rock"-muzikon char ghi esas influo-moyeno por lu. Sincera Idisto, qua timas dil infero la flamojn post lua morto, refuzas frequentiar la "rock"-medion kay audiar la "rock"-muzikon. Satano agas anke per la muziko por kaptar viajn anmojn. Ecepte, la pia e benedikata muziko da l' idistaj monakoj, la cetera "rock" esas Satanal. Idisto quiu volas salvar suan anmon kay ne iriar alen la fairego di l' infero devas omnakuste evitiar askoltar "rock"-muziko ed iriar al dansi animataj per "rock"-muziko. La diablo havas multajn moyeniojn por seduktiar vin. Rezistez la tento !

1570746011 n.jpg

Idisto kaj muzikinstrumentoj[redakti]

Idistino decidis lerni muzikadon, do ŝi unue iras en muzikbutikon por elekti taŭgan instrumenton. Ŝi do mendas ĉe la vendisto: "Mi volus aĉeti tiun ruĝan trumpeton kaj tiun ĉi blankan pianon."

Mirigite la vendisto alvokas la butikestron. Tiu klarigas al la idistino: "En ordo por vendi al vi la fajrestingilon, sed ni ja bezonas nian radiatoron!"

Idista muzikistaro[redakti]

Ne ĉiuj ŝatas muzikon

Kvar idistoj, Simio, Asno, Kapro ed Urso, intencis plear muziko. Simio havis violino di alta voco, Kapro havis violino di meza voco, Asno havis violoncelo, e Urso havis kontrabaso. Li sidabis e komencis plear. Ma nula muzikon li recevis, nur terura bruiso. Simio dicas: "Stop! Stop! Vi sidas ne korekte. Tu, Urso kun baso, sidez kontre me kun alto, e vi du anke sidez unu kontre altra. Tale monti e foresto quik danseskos pro nia muziko". Plusfoye li komencis plear, plusfoye li recevas kakofonio. Asno krias: "Stop! Stop! Me savas, quale ni devas sidor. Sidez omni en un lineo." Tale li sidabis, ma plusfoye nulan muzikon li povas plear. Lore ibe Naktigalo flugis. La animali questionas Naktigalo: "Instruktez ni, quale ni devas sidar?". Naktigalo respondas: "Por plear muziko oni devas havar plu bona oreli kam via. Nula sid-maniero helpus vi. Vi ne aptesas por esar muzikisti."

Rekviemo-muzikigoj[redakti]

Dum kiam en la epoko de viena klasikismo la rekviemo nepre havis la funkcion de muzika akompano de la diservo (ekz. ĉe Mozart, Joseph Martin Kraus, François-Joseph Gossec, Michael Haydn, Luigi Cherubini), la muzikigo komencis pli kaj pli malligiĝi de ekleziaj ligoj. Jam la monumenta grandensembla rekviemo de Hector Berlioz estas koncipita prefere por la koncertejo. Laŭ ĉi tiu tradicio kompreniĝas ankaŭ analogaj komponaĵoj de Louis Théodore Gouvy, Antonín Dvořák, Giuseppe Verdi kaj Charles Villiers Stanford, en kiuj la orkestro transprenas pli kaj pli gravan rolon. Troviĝas tamen ankaŭ pli malgrande okupitaj verkoj el ĉi tiu tempo, kiu ankoraŭ celas la uzadon en preĝejo, ekz. de Anton Bruckner, Franz Liszt, Camille Saint-Saëns kaj Josef Gabriel Rheinberger. Perante inter ĉi tiuj polusoj staras Felix Draeseke, kiu kreis kaj po unu simfonian kaj ankaŭ akapelan rekviemojn.

La Germana rekviemo de la protestanto Johannes Brahms uzas libere elektitajn tekstojn el la lutera biblio, ne el la katolika liturgio. Ekde la epoko de la malfruromantismo la nombro de rekviemkomponaĵoj ŝrumpas konsiderinde. La graveco de la teksto cedas je multaj muzikigoj favore al la pli kaj pli simfonia traktado de granda orkestrado, ekz. ĉe Max Reger kaj Richard Wetz. Ĉi tiuj verkoj estas nure koncipitaj kiel koncertmuziko kaj estas ankaŭ nur uzeblaj kiel tia. Aliaj akcentas la tekston kaj denove donas al siaj verkoj liturgian karakteron (ekz. Gabriel Fauré kaj Maurice Duruflé, kiuj ambaŭ ellasas Dies Irae).

En la moderna muziko ekde ĉ. 1950 la rekviemo kiel muzikĝenro ludas nur submetitan rolon. Tamen ankaŭ tiuepoke komponistoj skribis elstarajn verkojn, ekz. Benjamin Britten, kiu en sia arbitreca muzikigo kombinas la liturgian tekston kun poemoj de la angla poeto Wilfred Owen. Pluajn gravajn komponaĵojn kreis post la dua mondmilito i.a. Boris Blacher, György Ligeti, John Rutter, Sofia GubaidulinaKrzysztof Penderecki. Pli kaj pli aperas komponaĵoj sen teksto kun la titolo Rekviemo, kiel tiu de Hans Werner Henze, kiu estas verkita laŭforme de naŭ sakralaj konĉertoj por solopiano, konĉerta trumpeto kaj granda ĉambrorkestro.

Muzikigoj de la latina rekviemteksto[redakti]

Muzikigoj de la latina rekviemteksto kaj aliaj tekstoj[redakti]

Muzikigoj de aliaj tekstoj[redakti]

Biblio[redakti]

Friedich Hebbel[redakti]

Aliaj tekstoj[redakti]

Sentekstaj muzikigoj[redakti]

  • Sinfonia da Requiem op. 20 (Britten)
  • Rekviemo (1990-1992), 9 sakralaj konĉertoj por piano sola, konĉerta trumpeto kaj granda ĉambrorkestro Hans Werner Henze
  • Rekviemo-transformigoj. Prologo al rekvviemo de Wolfgang Amadeus Mozart für Orchester (1992) de Wolfram Graf
  • Die vier letzten Dinge (Quasi una Sinfonia da Requiem) de Horst Lohse (1996/97) por orgeno kaj granda orkestro
  • Pianokonĉerto n-o 2 (Requiem) (Meynaud)
  • Rekviemo por fagoto kaj arĉorkestro, op.63 (2001) von Hanno Haag
  • A Requiem in Our Time, por latunblova ensemlbo (Rautavaara)

Lernado[redakti]

-- Oni vaste parolas pri tio, ke via filino lernas violonon. Nu kaj kiel ŝi progresas?
-- Tre bone. Dank' al ŝi, nun mi povos akiri la najbaran domon duonpreze.
1 img 0505.jpg

Muzikistaro[redakti]

La meso E♭-maĵora estas la plej longa kaj granda meso de Schubert, ankaŭ rilate la ensemblon. Ekzemple al la kutima kvar kantsolistoj alpaŝas dua tenoro, krome Schubert postulis krom la kutimaj arĉinstrumentoj po du hobojojn, klarnetojn kaj fagotojn, same kiel 2 kornojn, 2 trumpetojn, 3 trombonojn kaj timbalojn. Dum la tuta verko ĉiam denove alternas homofoniaj kaj polifoniaj partoj, ofte estas interludoj, kaj granda pezo kuŝas sur la fugoj en Gloria kaj en Credo. La meso dauras proksimume 55 minutojn.

Moderna muziko[redakti]

Avino al sia nepo:

-- Fileto mia, mi tute ne komprenas ĉi tiujn nuntempajn muzikojn!
-- Sed karega avino, tio estas la polvosuĉilo!

Dubo[redakti]

Iun festenon partoprenis ankaŭ fama muzikisto. La gastoj petis, ke li ludu ion. La muzikisto komencis ludi tre belan melodion, kiun la gastoj ankoraŭ ne konis. Unu petis serviston:

- Knabo! Bonvolu informiĝi, kio ĝi estas.

Post kelka tempo la servisto revenis kun brilantaj okuloj.

- Ĝi estas violono. - gesinjoroj.

Komprenebleco[redakti]

4.jpg

Ha! Tiom pri moderna muziko. Ŝajnas, ke la plej populara verko de 12-tona komponisto Alban Berg (1885-1935), ties Violon-konĉerto, ludiĝis dum 65 jaroj, kaj la tutan tempon neniu rimarkis centojn da mispresitaj muziknotoj.

Romantika muziko[redakti]

-- Suprenvenu al mi, mi havas kelkajn bonajn disketojn.
-- Kaj ĉu vi promesas, ke ni nur aŭskultos diskojn?
-- Bone.
-- Kaj se viaj disketoj ne plaĉos al mi?
-- Tiam vi vestiĝos kaj iros hejmen.

Alie[redakti]

635 o.jpg

Hieraŭ, mi estis en la trinkejo kiam mi rimarkis ke mi devus furzi. Bonŝance la musiko estis laŭtega, do mi furzis ritme kun la kanzonoj. Poste du kanzonoj mi fartis pli bone. Kiam mi finiĝis mian bieron mi rimarkis ke ĉiuj rigardis min. Nu, mi komprenis ke mi aŭskultis mian Ipodon.

Muzikinstrumentoj[redakti]

Trumpeto[redakti]

Evald estas muzikema knabo. Ĉar baldaŭ revenos la dato de lia naskiĝo, lia patrino demandis lin: "Diru al mi, Evald, kian donacon vi volus ricevi, okaze de via naskiĝa festo?"

"Mi volus trumpeton", respondis la knabo.

"Ne, ne!", protestis lia patro, kiu aŭdis la respondon, "ĉu, eble, mi aŭdu trumpetan bruadon dum la tuta tago? "

"Ne, timu, patro!" provis Evald kvietigi sian patron, "mi promesas al vi, ke mi trumpetos nur tiam, kiam vi dormos."

Alia Trumpeto[redakti]

- Peĉjo, ĉu vi ŝatis la trumpeton, kiun mi donis al vi?

- Multege, oĉjo! Paĉjo, kiam mi volas ludi ĝin, ĉiam donas al mi iom da mono, por ke mi ne ludu.

Liuto[redakti]

Tute fiere, la juna Kuno diris al sia patro: "Rigardu, papiĉjo! Mi faris belan liuton por mia fratino Amalja."

"Montru!", diris la patro. "El kio vi faris ĝin? "

"Mi prenis malnovan cigaro-kesteton, kiun mi trovis en la kelo", eksplikis Kuno.

"Bona ideo, filo mia", laŭdis la patro. "Sed... de kie vi prenis la kordojn? "

"Nu", eksplikis la knabo, "mi el-prenis kelkajn el la piano."

Muziko kaj bestoj[redakti]

Infano lernas violoni. Falsvoĉe li ekzercas hejme en la ĉambro. La pordo al la korto estas malfermita. Al la hundo ne plaĉas la muziko. Ĝi de tempo al tempo jen bojas, jen hojladas. La patro estas nervoza pro la bruo, ĉar li volas trankvile legi sur la divano.Li nelonge toleras tion ĉion, ĵetante la gazeton li laŭte krias:

-- Ludu, pro Dio komponaĵon, kiun tiu plagita bestaĉo ne konas!

Notoj[redakti]

  1. Nun sekvas la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko: la Kapitulo decidis ke ĉiujare ĝi koincidos kun la inaŭguro de nova biblioteko; por oktobro 2020 estas elektita ŝtata biblioteko en lombarda provinco, kie startis la epidemio en Italio, nun finiĝanta.
  2. Literatura Konkurso 2020: Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco
  3. Nova temo : esperantoparolantaro.