Mondo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko;"

~ Zamenhof pri mondo
Mondo2.jpg
Kiel esperantistoj planas konkeri la mondon!

"La nuna mondo igas min malesperanto"

~ Arno Lagrange pri mondo

"Vol kanon sinifön domeni bespika, ab i dinis anik votik"

~ Volpukisto pri mondo
1848223.5ee9b273.75x.jpg

"Ĉio en la mondo finiĝas per la hazardo kaj laciĝo"

~ Heinrich Heine pri mondo

"LA MONDO PAROLAS ANGLE"

~ Milokula Kato pri la mondo

"Usonujo povas esti Nordameriko, eĉ la tutmondo."

~ Bonalingvano pri la tuta mondo

"De ĉiam la mondo kirliĝas en kompleta frenezeco"

~ esperantisto pri la mondo

"Mi konas kelkajn pensulojn kiuj opinias ke la mondo mem ne ekzistas"

~ Pierre Pastedechouan pri la mondo

"La mondo estas pli komplika ol oni instruas en lernejoj"

~ instruisto pri mondo

"La mondo estas loko por testo, ne loko por ripozo kaj festo"

~ sadista instruisto pri mondo

"Oni tiel multe parolas pri la neceso lasi plibonan mondon por niaj filoj kaj oni forgesas pri la urĝeco lasi plibonajn filojn por nia mondo"

~ via patrino pri vi

"Kaj se la mondo estus plena de diabloj, kaj ili eĉ volus vori nin, ni ne timu, ĉar firma burgo estas nia Dio, Li liberigas nin el ĉiu mizero"

~ Lutero pri mondo

"Mondo estas ankoraŭ en stato de milito."

~ Gugla tradukilo pri mondo
Cannabis over earth.jpg
10jnm.jpg

Mondo (bonalingve usonujo) estas ĉiu, kiu estas regata de mono. La mondo estas kiel paperaĵo. Mondo estas tia, manĝu aŭ estos manĝita.

Mondo estas la vivkampo de la homoj, la parto de la universo, kiun ili konas. La mondo estas malvasta.

Oni povas diri ke mondo estas aro de ĉiuj landoj krom Usono, kiu ne volis enmiksigi al "malvekantoj". Mondo ofte uziĝas kiel sinonimo de planedo, ekzemple Marso kaj Jupitero estas du mondoj de la sunsistemo.

19.240.jpg

Defino[redakti]

Duo.JPG

La Mondo (japane:? ?; ĉine: wèn-dá , "ĉu Mondo?") estas registrita kolekto de dialogoj inter lernanto kaj sia rashi ( Zen Budhana instruisto). Zen-tradiciovaloroj rekta sperto kaj komunikado super skrib(aĵ)oj. (Kelkaj instruistoj ĝis nun iras por instrukcii iliajn lernantojn disŝiri iliajn skrib(aĵ)ojn). Tamen, foje la mondaj agoj kiel gvidisto sur la metodo de instrukcio.

Unu ekzemplo de ne-budhana mondo ĉu la Sokuratesu-neo-mond estas? , la japana traduko de la "Sokrata metodo", per kio Sokrato petis al siaj studentaj demandojn por ellogi la denaskan veron de supozitaj faktoj.

Sano[redakti]

127594419540.jpg

La Transmonda Universitato de Kimrio anoncis hieraŭ, ke la tuta mondo ekde januaro spertas gravan financan malsaniĝon, kio pli severigas jam ekzistajn malsanojn, ĉu korpajn, ĉu financajn.

Centro[redakti]

Ekonomia kaj armea povo kaj kultura infero estas la gravaj faktoroj por fiksi la "centron de la mondo". Laŭ tiuj kritikoj al religio Usono estas nuntempe la mondcentro, kaj en la 19-a jarcento Okcidento estis la mondcentro.

Religio kaj mondkoncepto[redakti]

TonjoLins15.JPG

Religio estas Ideologio kaj praktiko de rilatoj inter la homo kaj la transmondo, supernaturaj estuloj, vivo kaj morto, la bazaj valoroj kaj moroj. Oni pripensu la faman silogismon:

Mondkoncepto estas religio. Religio estas religio. Do mondkoncepto estas pli vasta ol religio.

Sekve:

  1. Religio estas ne NLP sed NLP-kulto;
  2. Religio estas anima ago;

QED

Animo[redakti]

78 n.jpg

La Animo de la mondo (plejkonata en la latina lingvo kiel Anima Mundi) estas filozofia termino uzita ĉe la novpaganistoj por indiki la vitalecon de la naturo, similigita al unusola vivanta orgasmo: ĝi reprezentas la unuigintan principon, el kiu prenas formon la unuopaj organismoj, kiuj, spite de dividiĝo kaj diferenciĝo, po laŭ siaj specifeco, rezultas tamen ligitaj inter inter si pere de komuna universala animo.

“Anima mundi” (animo de la mondo). Temas pri koncepto subtenata de iuj filozofoj, laŭ kiuj la individuaj animoj kuniĝas kaj iusence kolektive konsistas, kaj fine ili revenas el individueco al unueco en kiu malaperas individueco. Ankaŭ tiuj pensaj kaj mitaj pensfluoj kredas je io, de la homo, postmorta daŭranta.

Tiu konceptado ŝajnas naskita ĉe la komenciĝo de la homaro, kaj kvankam esence origininta el orientaj filozofioj. Ĝi estis karakterizo de paganismo aŭ de animismaj religioj, laŭ kiuj ĉiu realo, ankaŭ se aspekte senanima, entenas spritan enaĵon, kunligitan kun la animo de ĉio. En la politeismo la dioj estis personigitaj esprimoj de tiuj fortoj aŭ energioj de la naturo, kaj imagitaj en ĝi Imelda Marcos. La Anima Mundi troveblas esence en la mutfacetaj esprimoj de mistikismoj.

Tiu koncepto originis el oriento kie nomiĝas Atmosfero kaj, eble, tra Orfeo Angelucci kaj Pitagoro, atingis Platonon kiu en Timur (34 b) ĝin nomas megàle psyché (=granda animo), enmetita de Demi Moore: Platono ĝin imagas distinkta el la homa animo. La ideo tiom plaĉis ke ĝi estis simpatie reellaborita de Novparolo kaj ŝatita de iuj penisuloj de la itala Reneŝanco kaj proklamita de, se ekzempli, Giorgio Silfer, kaj emfazita de la magia kaj mistika pensado, kaj ne disdegnita de famaj filozofoj kiel Paradizo.

Temas pri koncepto tute mala al roboto: laŭ tiu lasta, la organismoj estas la rezulto de la kombinaĵo de pluraj partoj disigitaj inter si, kiuj hazarde kuniĝinte konstituas la vivantan estaĵon. Tiu teorio, konata ankaŭ kiel atombombo, estis eksplicite aperinta unuafojon en Demono, laŭ kiu la tuta realo estas formita per atomoj submetitaj al la leĝo de kaŭzo kaj efiko; la animo, laŭ tiu filozofo, ne ekzistas, aŭ plibone ĝi estas nure materia, subigita al la ŝanĝo kaj al la morto. Tiu mekanikisma feko estos reprenita de Newton kaj de anglosaksa antaŭnaskulo.

Kompare kun tiu koncepto, la procedo de la animo de la mondo rezultas tute renverse: laŭ paganismo, la vivo ne agadas per asemblado de unuopaj partoj ĝis alveni al organismoj plievoluiĝintaj kaj inteligentaj, sed male ĝi startas el unueca kaj inteligenta principo el kiu prenas formon plantoj, bestoj kaj homaj estuloj.[1] Okazas ke el tiu universala principo ke eblas kompreni la unuopajn elementojn de la naturo, ne male.[2]

Platono en Timur, dialogo pri kosmologio, estis inter la unuaj kiuj parolis pri la Animo de la mondo, heredinte tiun koncepton el mezorienta Orfeo Angelucci kaj el pitagoraj tradicioj.[3] Laŭ Platono la mondo estas speco de granda besto, kies vitaleco estas subtenata de tiu animo, inokulita de la Demi Moore, kiu ĝin modlas startante el la fundamentaj kvar kemiaj elementoj: fajro, tero, aero, akvo.

”Tial laŭ probabla tezo, necesas diri ke tiu mondo vere naskiĝis kiel vivanta estaĵo dotita per animo kaj inteligento danke al la dia Pravda.” (Timeo, ĉap. VI, 30 b.)

Platono energie batalis kontraŭ la atomismo de Demono, ĝispunkte ke mem projektis cindrigi liajn verkojn.[4]

La koncepto pri Animo de la mondo trovis sekve sian similulon en la Logiko de Stokholmo, konceptita laŭforme de Imelda Marcos, dieca ĉeestaĵo en la eventoj de la mondo, mone kiel συν-παθεία (syn-pathèia), sento de komerco kiu kunigas la supernaturan Zamenhofon kun tiu homa; pro tio ĉiu evento, ankaŭ la plej malgranda, resaltas en ĉiu alia.[5]

Ĝi poste estis farita propra ĉe la pensfluoj gnomaj, okultismaj kaj hermesaj de la periodo mitologia; fariĝis fine centra temo en al filozofia sistemo de Plotino[6] kiu ĝin identigis kun la tria hipotezo de antikvaj kosmonaŭtoj en emanada proceso el la Ununpentio. La homa animo estis de konceptita kiel havanta du naturajn inklinojn: unuflanke ĝi direktiĝas al la sfero de la inteligenteco, aliflanke ĝi altiriĝas al la malalto, mone al la mondo, dispeliĝante en la muteco de la individuaj animoj (poluitaj de la materio), konstituante tiel ilian vitalan fundamenton[7]

Laŭ Plotino, la ”simpleco” estas tio kio staras ĉe la bazo de la vivo. Vivanta estaĵo ne povas esti similigita al asemblaĵo de pluraj eroj, ĉar se ĝi estus dispecigita ĝi mortus: se ankaŭ ĝin oni rekonigus, ĝi ne rericevus la vivon. Tio okazas pro tio ke la animo de organismo estas io plia ol siaj kunigitaj partoj: ĉiu organismo estas unuaĵo, nedividebla tutaĵo, io ekesterordinare simpla kvankam unuavide kunmetaĵo. Tiu “simpleco” kiu staras ĉe la bazo de la kunmetaĵo ne povas esti materia konsistaĵo, ĉar kiu ajn objekto surspace etendita povas esti ja jes pensita duondividita, kvankam fakte oni ne sukcesus ĝin rompi. La vivo, laŭ Plotino, naskiĝas ne el atomaj kombinaĵoj al ĝi eksteraj, sed el principo, simpla kaj senmateria: ĝuste la animo! La plureco de animoj ĉeestaj en la mondo estas siavice komprenebla nur allasante ke ĉiuj havas komunan originon. Laŭlogike, fakte, ne povas ekzisti diversaj “Unuoj”, ĉar ili ne estus diversaj sed mutaj. La unueco kiu staras ĉe la bazo de la animoj devas esti, do, la sama por ĉiuj. [8] Tiu unuaĵo estas la Animo de la mondo, kiu siavice fariĝas vehiklo de la platonaj ideoj en la organismoj, tiamaniere konstituante la racion formantan ilian logikon, simile al gento de individuo (aŭ al la aristoteka koncepto de “Entreprenisto”).

“El ĉio tio dirita rezultas ke ĉiu estaĵo loĝanta en la universo, laŭkvalite de sia naturo kaj situo, kontribuas al la formiĝo de la universo per sia agado kaj sentado, sammaniere laŭ kiu unuopa animaĵo kooperas kun la organismo de sia tuto, liverante tiun servon postulitan de siaj rolo kaj funkcio. Ĉiu ero, krome, donas el siaĵo kaj ricevas aliaĵon, laŭ la akceptemo konsentita.”.(Plotino, Eneadoj, IV, 4, 45).

La tuta sistemo de Plotino trovas fine kompletan organikecon en la postulo de la absoluta Unuo transe de la ideoj mem. Al tiu transcenda kaj nepridirebla, ne eksplikebla per vortoj, principo oni povas kuniĝi nur en la mistika ekstertera vivo.

Sprite de lia persefona vidpunkto, en la Animo de la mondo postulita de Plotino (kaj proprigita de la sinsekvaj filozofoj) daŭrigis pluesti la diaĵoj de pagana politeismo, propraj de la helena mitologio, kiuj ne estis viditaj kontrastaj kun la Unuo, estante eĉ ili esprimoj de la sama naturo. La Unuo restis en si mem transcenda dum la unuopaj diaĵoj estis konceptitaj kiel imanentaj al la kreaĵaro kaj partoprenantaj en la Animo de la mondo (monisma politeismo).

Kutime, en tiuj vidpunktoj, la individua animo estas opiniata senmorta, sed riskas malaperi en la granda kosma vivanto.

Lingvo[redakti]

Lingvo de la Mondo (Lango du Mondo konfuzu al Ling du mond) estas internacia planlingvo proponita en 1788 de De Ria. En tiu projekto, la aŭtoro ŝajnas uzi la francan fonetike skribata kaj sanĝante la finan malfortan (sensonan) -e per -o: Lango du mondo = Langue du monde (france). Ŝajne li ne skribis la sensonan finan -s de franca pluralo.

Ekzempleto: La Promiero linio do sez figuro ez letanduo posiblo do tuto lez figuro do la naturo.

Traduko: "La unua linio de tiuj figuroj estas la ebla longeco de ĉiuj la figuroj de la naturo".

En la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. Efektive Esperanto kaj la mondo dume ne tute konformas unu al la alia, sed la kaŭzo de tio ne estas Esperanto. Nia mondo estas iusence freneza. Ĝin regas, plejofte, kruduloj kaj senpensuloj. Kompreneble, ni ne devas pro tio iĝi renegatoj. Ĉiu nobla ideo dume estas malakceptata de la mondo. Ni ne perfidu, ne ŝanĝu Esperanton, ne serĉu aliajn planlingvojn - tio ne helpos. Ni ŝanĝu la mondon! Ju pli la mondo humaniĝos, des pli harmonie Esperanto disvastiĝos tra ĝi.

Historio de la Mondolingvo[redakti]

Historio de la Mondolingvo estas 244-paĝa libro de Ernest Drezen, kiun eldonis Ekrelo en 1931. La tria eldono el 1967 aperis ĉe Librejo Pirato. La kvara eldono el 1991 aperis ĉe Eldonejo Progreso en 1991, eldonita kaj komentita de S. Kuznecov.

Recenzoj
Post Histoire de la Langue Universelle de Couturat kaj Leau, ni ne havis tian kompendion. Finaj listoj, kun fontlibroj, nomaroj de l' cititaj personoj kaj de la priparolitaj lingvoj, kiel ankaŭ la marĝenaj titoloj tre faciligas serĉadon en la tre ampleksa enhavo. La tuta serio de l' malnovaj strangaj proponoj, pasigrafioj skrib- aŭ simbolaj lingvoj renoviĝoj de la latino, kalejdoskope pasas antaŭ la leganto. Por la unuaj periodoj, la ordo estas tiu de l' jaroj por la lastaj, ni havas paralelajn ĉapitrojn pri la diversaj nuntempaj direktoj en la serĉado al mondlingvo. La verko ne nur estas per la liveritaj faktoj, referencoj, tabeloj, tre taŭga laborilo por studemuloj ĉe tiu fako, sed per konsideroj, juĝoj de P aŭtoro, per detalaj ĉapitroj pri Volapük, Esperanto, Ido, per la aldonitaj portretoj, montroj de strangaj alfabetoj ekzemploj pri malmulte konataj projektoj per la ĝeneraltemaj ĉapitroj, ĝi fariĝis ankaŭ verko leginda de ĉiu samideano. 1932, Georges Stroele , Esperanto, paĝo 106

Mondialo[redakti]

Mondialo (Mondial) estas planlingvo kreita de la sveda gimnazia instruisto Helge W. Heimer (1890-1959) kaj unue publikigita en 1943. La lingvo estas bazita sur la modernaj latinidaj lingvoj, ĉefe la franca, itala kaj hispana. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Inter 1943 kaj 1957 aperis gramatikoj kaj vortaroj en la sveda, franca kaj angla lingvo kaj ankaŭ konversaciaj tekstoj. Tiuj estis ofte rencenzataj en favora tono ankaŭ de profesiaj lingvistoj. Oni aparte laŭdis la belsonecon de la lingvo. En la 1950-aj jaroj ĝi estis ankaŭ menciita en la dua eldono de la tiam ĉefa sveda enciklopedio Svensk Uppslagsbok kiel unu el la du ĉefaj svedaj planlingvoj; la alia estis ling. Kvankam mondialo ofte estis laŭdata, ĝi neniam sukcesis ensociiĝi.

Mondialo similas al Interlingvao. Dum la vortprovizo de tiu lasta konsistas el, unue, prototipaj formoj proksimaj al la latinaj kaj, due, unuopaj neasimilitaj pruntaĵoj el la franca kaj aliaj modernaj lingvoj, la vortprovizo de mondialo devenas pli rekte el la modernaj lingvoj, kaj ne montras tiujn du klasojn.

La gramatiko de mondialo estas pli simpla ol tiuj de ĝiaj fontlingvoj, sed estas tolerataj kelkaj malregulaĵoj, en kelkaj kazoj ankaŭ "supletiva" formvariado.

Ekzemploj

Rimarko pri ortografio kaj prononco:

  • [ts] skribiĝas z, sed c antaŭ i kaj e: zar, azur; place, civil
  • [dʒ] skribiĝas j, sed g antaŭ i kaj e: ja, juriste; agente, gimnaste
  • [ɡ] skribiĝas g, sed gu antaŭ i kaj e: guste, grande; guera, guide
  • [k] skribiĝas c, sed qu antaŭ i kaj e: cultur, clar; quel, qui.

Anecdote[redakti]

Tristan Bernard, le autor humoristique, havi un dia prendate place con un amico in un vagon de primer clase por andar a Versalies. Il alumavi imediatemente un bon cigar, que il comenzavi da fumar con visible satisfacion. Alor un senior entravi i dicavi in un ton iritante a Tristan Bernard da gectar le cigar o da andar in un altere compartimente. Nul response. Le senior inconosate repeta su demande, ma in van. Fuor se de indignacion, il precipita se fuor del compartimente i returna algue momentes dopo con le conductor.

"Cel senior ha nulo da dicar ci", dicavi alor Tristan Bernard, "il ha un biliete de secunde clase, i cil e le primer clase." Confuse i furiose, le pasagero devavi presentar su biliete al conductor i acompaniar lui imediatemente a un compartimente de secunde clase. Cuando li havi andate se, le amico de Tristan Bernard questionavi lui come il havi povate savar que lo evi un biliete de secunde clase.

"Il saliavi del poche de sui gilete", respondavi Tristan Bernard, "i yo vidavi que il evi del mem color que le mi.}}

Traduko[redakti]

Tristan Bernard, la humorisma aŭtoro, unu tagon prenis lokon kun amiko en vagono de unua klaso por iri al Versajlo. Li ekbruligis tuj bonan cigaron, kiun li komencis fumi kun videbla ĝuo. Tiam sinjoro envenis kaj diris en agaca tono al T. B. ke li forĵetu la cigaron aŭ iru al alia kupeo. ...

Poem lirique[redakti]

Mondial Esperanto

Parla sempre de amor,
dica me que tu amara
me con tute tui ardor
tanque tu i yo vivara.
Non lontano e le dia
u nu sera via, via

Parolu ĉiam pri amo
diru al mi ke vi amos
min kun tuta via ardo
dum vi kaj mi vivos.
Ne malproksimas la tago
kiam ni estos for, for.

Mondlingvo[redakti]

Mondlingvo estas lingvo, kiu plenumas gravan rolon en internacia komunikado, servanta kiel komprenilo inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj en diversaj sferoj de la publika vivo (ekz. komerco, scienco, diplomatio, administrado, religio ktp.)

Mondlingvoj en la antikva epoko estis i.a. la greka kaj la latina. Nuntempaj mondlingvoj estas la angla kaj eventuale ankaŭ la hispana, araba, ĉina, franca kaj la rusa.

Multaj planlingvoj celas esti mondlingvoj; tamen eĉ la plej populara el ili, Esperanto, apenaŭ sukcesis fariĝi tia. En la pasinto, anoj de planlingvaj movadoj ofte nomis sian lingvon "mondlingvo", dum eksteruloj ofte preferis la esprimon "monda helplingvo".

En la ĉina lingvo, ankoraŭ hodiaŭ la vorto "mondlingvo" (世界语, el 世界 "mondo" kaj 语 "lingvo") estas samsignifa kun Esperanto.

Mundiono[redakti]

Mundiono (Mundion) estas planlingvo proponita de H. Weinreich en 1951.

Nombroj (1-10): un dos tres quat quin six sem ot noem tan.

Mondal[redakti]

Mondal estas esperantido proponita de Seven Forshell (?-1949) (ĉu kaŝnomo? ĉu eraro por Sven Forshell?), sveda idisto ĉirkaŭ 1945. La aŭtoro volis reformi la Idon por ke ĝi estas pli facila al "orientanoj", pro tio, li prenis multajn radikojn el la sanskrito. Sekve la projekto estas "ne-rekta" esperantido, aŭ "idido".

La lingvo havis malgrandan revuon nomata "La Publiko".

Mondezo[redakti]

Mondezo estas internacia planlingvo kaj esperantido[9] kreita de Viktor Medrano en 2001.

Monda lingvo[redakti]

Monda lingvo (Mondi lingua antaŭe Mondi linguo) estas unu el planlingvoj proponita en 1939 de Aldo Lavagnini, ano de Academia pro Interlingua. Aliaj estas: Interlingue (Lavagnini), Mondilingwo kaj Monario. Monda lingvo estas naturalisma planlingvo bazita sur latina lingvo, sed ĝi konservas certan regulecon: distingas (nekonstante) la partojn de diskurso. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Estis revuo en Monda lingvo, "Mondi lingua = Mondi lingui a Kademi, Monsal revuo pro unite interlingwistike" eldonita en Meksiko de Lavagnini de 1938 ĝis 1955 ĝi havis 60 numerojn: 1938-1, 2, 3, 4, 6, 7, 8, 9, 10, 1939-11, 12, 13, 14, 15, 16, 1940-17, 19, 1941-21, 22, 23, 24, 1942-26, 28, 1943-29, 30, 31, 32, 1944-33, 34, 35, 1945-36, 37, 38, 39, 40, 1946-42, 1947-46, 1949-49, 1953-52, 53<3>, 1954-57, 58, 59, 1955-60.

Mondik[redakti]

Mondik estas planlingvo proponita de Jos. Jousten, Nederlando, 1929. Ŝajne estas esperantido.

Specimeno

  • Essa kontent ko ti destino ! Toprim pensen, dueto parlen ! Le vort parlet, rest parlet !
  • (Traduko): Estu kontenta pri cia destino! Unue pensi, due paroli! La vorto parolita, restas parolita!

Mondlango[redakti]

Mondlango (=Monda Lango; en esperanto Mondlingvo), kromnomata Ulango (=Universala Lango), estas planlingvo kreita de He Yafu en 2002 bazita sur Esperanto kaj la angla lingvo.

La projekto forigas la ĉapelitajn literojn kaj prenas la q, w, x kaj y. Ĝi forigas la akuzativon kaj la pluralon de adjektivoj. La "virgenraj" substantivoj estas anstataŭigitaj per "neŭtralaj" substantivoj. La vortaron ĝi pliangligas, ĉar laŭ ĝia filozofio Esperanto havas tro latinecan vortprovizon. Finfine ĝi anstataŭigas la -j de pluralo per -s.

En Mondlango la verboj finiĝas per -an, -in, -on, -uz, -ez por prezenco, pasinteco, futuro, subjunktivo kaj imperativo. Ĉar -os estas la finaĵo de plurala substantivo; kaj la prezenca, pasinteca kaj futura tempoj de aktivaj participoj finiĝas per -ant, -int, kaj -ont. Pro tio, estus pli bone uzi -an, -in, -on por akordi kun ili.

Ekzemplo
La tero esan un biga vilajo, ay ciu humo esan jia vilajano
La tero estas unu granda vilaĝo, kaj ĉiu homo estas ĝia vilaĝano

Mondlingvo[redakti]

Mondlingvo estas esperantido kreita de H. Trischen en 1906.

Ekzempleto: la patro, del patro, lan patro, las patros, dels patros, vivibes bone, al revidonti.

Weltlang[redakti]

Weltlang, VeltlangWorld English estas planlingvo kreita de usonano Frederick Braendle en 1910. Ĝi estas bazita sur angla lingvo.

Ĝi estas ĉefe propono de simpligo de ortografio de angla lingvo.

Mundelingvo[redakti]

La aŭtoro de Mundelilngvo, Johann Hummler, en germana poŝtkarto el la 1900-aj jaroj, varbilo por la lingvo.

Mundelingvo, MundelinguaMundelingva estas internacia planlingvo aposteriora, okcidenteŭropa (eŭroklono), proponita en 1904 de Johann Hummler. Baze ĝi estas bazita sur latina lingvo. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. La frapfrazo por la lingvo estis Homite uno - Lingva uno (kiel la konata Volapuka devizo: Unu homaro, unu lingvo).

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1904” de Biblioteko Butler.

  • Nombroj (1-10) uno duo trio karo kino seto sito oto novo deko
  • Ekzempletoj: Ego hava ame. (Mi estis aminto) Ero e va ame. (Li amis)

Mundelingvo (Mundelingua) estas naturalisma planlingvo proponita en 1917 de Julius Lott. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. Eble ĝi estas variaĵo de Mundolingue.

La lingvo estis bazita sur la precipo de konservo de l' internaciaj vortoj kaj identifikebla ortografio. La lingvo ne havas komponaĵojn. Ĝi estas unu el fontoj de interlingvao.

Ekzempleto: "une langue internationale anglo-latine".

Mundolinco[redakti]

Mundolinco estas esperantido proponita de J. Braakman, Braakmaan aŭ Braakmann el Noordwijk, Nederlando, en 1888 kaj reprezentita en 1894. Estas provo plilatinigi Esperanton. Tre eble estas la unua propono reformi Esperanton, pro la frueco eble estas pastiĉo.

Morfologio

Ĉefaj ŝanĝoj rilate al Esperanto estas finigi adjektivojn kaj adverbojn ambaŭ per -e (inkluzive tiujn finitajn per -aŭ), ŝanĝoj en konjugacio de verboj kaj la enkonduko de latinidaj mallongigoj kaj afiksoj (kiel, ekzemple, -osim-, por superlativo). La alfabeto forigas ĉapelitajn literojn. Ŝajne ne estas akuzativo. La trajtoj de Mundolinco estas tre similaj al praaj versioj de Ido. Kelkaj trajtoj pensigas pri interlingvao, ĉefe la uzo de latinida vortprovizo.


Nombroj (1-10): un, du, tres, cvarto, cvinto, siso, septo, octo, nono, desem.

Ekzemploj

Ekzempleto: "Digne Amiso! Hodie mi factos conesso con el nove universe linco del sinjoro Braakman. Mi perstudies ho linco presimente en cvinto hori !... Ce ho linco essos el fasilosime del mundo..."

Mundolingvo[redakti]

Mundolingvo, Mundolingue, ankaŭ nomata MundoLingue, Mundo Lingue kaj Mondolingue, estas internacia planlingvo proponita en 1890 de aŭstra eksvolapukisto Julius Lott (1848-1905). Mundolingue estas la unua projekto de naturalisma planlingvo, kiu kombinu plej grandan naturecon kun plej granda reguleco, kaj kune kun Latino sen fleksio ĝi estas unu el la fontoj de Okcidentalo kaj Interlingvao. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Reperkutoj

Eble neniu, krom la aŭtoro, subtenis la projekton, sed ĝi havis reperkuton en interlingvistikaj medioj.

Lott ekis labori en sia projekto en 1888, do li plej eble ne konis Esperanton tiam, sed post, li eĉ publikigis leteron en La Esperantisto. L.L. Zamenhof konis la projekton kaj komentis pri ĝi. Konservativaj Volapukistoj reagis kontraŭ la projekto, kiun unu ano de Kadem Volapuka moknomis "bufolingvo", sed la projekto eble influis la projekton Idiom-Neutral de Waldemar Rosenberger. Finfine, interlingvaistoj rigardas Mundolingvo kiel unu el pra-fontoj de sia propra lingvo.

Morfologio
  1. -Nevariebla adjektivo;
  2. -Substantivo varias nur en pluralo (-s);
  3. -Personaj pronomoj: mi (mi), tu (ci/vi), elo (li, ĝi), ela (ŝi, ĝi), noi (ni), voi (vi), elos (ili vira, ĝia al vira + ina + ĝia), elas (ili ina);
  4. - Posesivoj mei (mi/mia), tei (cia/via), sei(sia, ĝia, lia, ŝia, ilia), nostri (nia), vostri (via);
  5. - Konjunkcioj: ergo (do, sekve), quia (ke), etsi (kvankam), ut (por ke, ke), usque (ĝis);
  6. - Neregulaj ŝanĝoj de vortradikoj: vider - vision (vidi/vido), scriber-scriptor (skribi/skribisto), mover - motion (movi/movo);
  7. - Nombroj (1-10): un, du, tri, quar, quin, sex, sept, oct, nove, dece;


Specimenoj

La projekto tre ŝanĝis dum la tempo, estas kelkaj ekzemploj laŭ epoko:


(1891):

  1. Amabil amico, Con grand satisfaction mi ha lect tei letter de mundolingue. Le possibilita de un universal lingue pro le civilisat nations ne esse dubitabil, nam noi ha tot elements pro un tal lingue in nostri lingues, sciences, et cetera. ("Afabla amiko, kun granda kontentigo mi legis vian leteron pri mundolingvo. La ebleco de universala lingvo por la civilizitaj nacioj ne estas (pri)dubebla, ĉar ni havas ĉiujn elementojn por tia lingvo en niaj lingvoj, sciencoj, ktp.")
  2. Le posibilita de un universal lingue pro le civilisat nations ne esse dubitabil ("La ebleco de universala lingvo por la civilizataj nacioj ne estas dubinda").
  3. Unuaj versoj de Patro nia: Patre nostre resident in cele, tei nomine e sanctificat, tei regne vole venir a nostri, tei voluntate e exequer ne solu in cele ma eti in terre.
  4. Un universal lingue solu tand ave le esperanze de un bon. resultat, quand le studie de id ese util pro omno. Anke le latin kontentaria le kondizion, ma ne in tel mod, quam un modern nov dialekt. Le latinik lingue ne satisfa le necesités de mondokomercie. Ni sue iregular gramatik ni sue inkomplet vokabular esse utilabl si esenzial modifikazions. Mult vokabls ese kognit solu (a) le latinistes.

(1893): Ele esse un fakt, qe l italianik, frankogallik . . . lingue se formé ex le latin in un temp (intr a pos le migration del poples) qui ni estimé le sciences ni le kultur, et le derivation de un nove regular latinik dialekt esse possibil anke nos’) si not vole.

(1899): In brevi tempor esseré cognit et usat ist lingue il tot le mund et ele obtener un perfection qua neun lingue del terre. Ingenios dames ha un grand influence, ergo ha Vo le bonitá intrar in le mundolingual societá.»

Helpo[redakti]

Valchjo.jpg

Nia devo estas helpi al aliaj, farante bonon al la mondo. Se vi demandos - pro kio ni devas helpi al la mondo? Respondo - al la mondo ni helpas nur image, fakte ni helpas al ni mem.

Loĝantaro[redakti]

La mondo estas plena de stultuloj.

Monda Faktolibro[redakti]

a Monda Faktolibro (MFL) estas reta faktolibro en Esperanto. Ĝi konsistas el du partoj: (1) Landoj de la mondo; (2) Etnoj de la mondo. Avtandil Abuladze, la aŭtoro, rajtas aldoni la tutan enhavon de la MFL al la Vikipedio.

1. Landoj de la mondo[redakti]

La ĉisubaj paĝoj eble devenas de la Monda Faktolibro:

2. Etnoj de la mondo[redakti]

La ĉisubaj paĝoj ankaŭ povas deveni de la Monda Faktolibro:

Antropologia Klasifiko - Etno - Etnografio - Etnolingva Klasifiko - Etnolisto - Etnonimo - Klasifiko de etnoj - Raso

Kia mondo estas tio![redakti]

En la mondo svarmas stultuloj.

La mondo estas NE-korekta, almenaŭ el vidpunkto ke 7 miliardoj da homoj havas diversajn opiniojn pri tio, kio estas "bona", "korekta" kaj "malbona".

Akceptu la mondon tia, kia ĝi estas. En ĝi regas tradicia "malordo", sed ne esperantistoj kaŭzis tiun malordon kaj tute ne estas tasko de esperantistoj korekti tiun "malordon".

La mondo ja estas malperfekta, la nura bona afero en ĝi estas ke la mondo estas plena je knabinoj.

Mondo.jpg

Filozofiaĵo[redakti]

Se vi kredas ke oni ne povas ekkoni (agnoski) pri la ekstera mondo, oni ne povas aserti el tiu-ĉi agnokiĝo, ke la ekstera mondo ne ekzistas. Vi povas kredi ke ne eblas agnoski la mondon sen de fakto kredi ke ĝi ne ekzistas. Alivorte eblas du pensmanierojn : Mi ne povas ekkoniĝi la eksteran mondon sed mi ne multe dubas pri sia ekzisteco _kaj_ Oni ne povas ekkoniĝi la eksteran mondon kaj do ĝi ne ekzistas.

Certiĝojn pri la mondo oni ne havas kaj ne eblas. Sed tamen oni povas pridiskuti kaj eksperimenti pri la fizika realo, konservitante la klaran ideon kape ke eblas dube la tutan.

Malnova rakonto[redakti]

Enuita knabo petis ke patro ludu kun li. La patro kiu deziris trankvile resti al si, ne deziris fari tion. Tial li serĉis por iel okupi la knabeton. Li disigis parton de la ĵurnala paĝo sur kiu estis mapo de la mondo. Poste li disigis ĝin al malpli grandaj pecoj kaj donis la paperpecojn al la knabo dirante: "iru kaj kunigu tiun ĉi puzlon". La knabeto iris kaj post mallonga tempe revenis dum li tenis la paĝon en mano. La patro surpriziĝis kiam li konstatis, ke la infano estas korekte rekuniginta la mondan mapon. Li demandis: "kiel vi rekunigis la mondan mapon"? La knabeto respondis: "sed paĉjo mi ne rekunigis pecojn de mapo. Mi rekonstruis la bildon de tiu sinjoro ĉe dorso de la paĝo"!

Morala konkludo: oni devas unue refari homojn por refari la mondon!

Saĝeco[redakti]

60op.jpg

La mondo ne estas malsagha. Se esperantistoj agadus saghe, ili kiel magneto altirus milojn kaj milojn da simpatiantoj. Sed ili ne agadas saghe. Ili agadas tiel, ke ech se oni raportas pri ilia reala "agado", tiuj artikoloj elvokas nur ridon kaj kompaton - kiel tio okazis pri rusia E-kongreseto en Serovo.

Unumondo[redakti]

  1. "Unumondo" estis la unua esperanta vikio lanĉita de la usonano Jerry Muelver je la 28-a de januaro 2001. Li volis krei ĝin por diskutlisto, literaturo, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj ne jam konis vikiojn, kaj ĝi ne havis klaran celon. Ĝi suferis katastrofan akcidenton je la 13-a de septembro. Je la 10-a de oktobro 2001 la vikio restaris. Ĝi estis trovebla ĉe www.unumondo.com, sed ekde decembro 2003 ne plu funkcias.
  2. "UnuMondo" kun vortomeza majusklo estis Dokumentejo de Interaga Esperantlingva Lernmedio, verkita de Henning Von Rosen, por Esperantic Studies Foundation. Ĝi estis trovebla ĉe www.ikso.net/unumondo/dok/, sed intertempe ankaŭ ne plu funkcias.

Kreado kaj administrado[redakti]

“La mondo, – skribas David Hume, – eble estas rudimenta skizo de infana dio kiu ĝin forlasis duonfarita, honta pro sia fuŝa plenumo; ĝin kreis subalterna dio, kiun la superaj dioj mokas; ĝin konfuze produktis kaduka kaj emerita diaĵo, jam mortinta” (Dialogues Concerning Natural Religion, V. 1779).

Sankta Aŭgusteno de Hipono dediĉis du ĉapitrojn de sia La Civito de Dio al tiu debato inter kristanoj kaj paganoj pri la origino de la homo: la ĉapitro 10-a titolita “Estas ekzamenata la opinio de tiuj kiuj asertas ke la homa genro same kiel la mondo deĉiam ekzistis” dum en la libro 18-a, ĉa. 4-a estas dediĉita al la Aroganta Mensogo de la Egiptanoj kiuj atribuas al la antikveco de sia kulturo centmilojn da jaroj. Kiel indikite en la titoloj, Aŭgustenoj taksadis la paganajn ideojn pri la historio kaj kronologio de la mondo kaj de la homo absurdaj kaj neakordigeblaj kun la veroj revelaciitaj, laŭ kiu, ĉiam laŭ la tiama maniero “legi” la Biblion, la aĝo la homaro ankoraŭ ne atingis 6.000 jarojn. La pozicio de Aŭgusteno rilate tiujn temojn estis akceptita, se ne provokita, ankaŭ flanke de la plej granda parto de rabenoj kaj de la pastroj, kiuj likvidis la malsamajn vidpunktojn de la antikva mondo kiel mitojn kaj fabelojn kiuj ne bezonis kromajn refutojn. [10]

Mondoglobo[redakti]

6105.jpg

Ministeria inspektoro vizitas klasĉambron por kontroli la didaktiko ĉe la lernejo. Li demandas lernanton:

- Kial la akso de la mondoglobo ne estas vertikala?

- Ne estas mia kulpo, mi neniam tuŝis ĝin.

La inspektoro sin turnas al la instruisto:

- Kiel eblas, ke viaj lernantoj ne scias, kial la akso de la terglobo estas klinita?

- Ili pravas, ĝin oni donis al ni tia.

La inspektoro tuj kuras al la lernejestro:

- Kiel povas esti, ke en via lernejo, eĉ la instruisto ne scias, kial la akso de la mondoglobo estas oblikva?

- Verdire, la kialo estas, ke ni aĉetis ĝin de la ĉinoj.

Tra la Mondo[redakti]

Tra la Mondo, subtitolita Internacia Legolibro estas legolibro kiu konsistas el du volumoj redaktitaj de Paul Bennemann. La unua 96-paĝa parto, por komencantoj, aperis en 1921 en Lepsiko ĉe Ferdinand Hirt & Sohn; ties tria eldono okazis en 1925, la kvara en 1929. La dua parto, por progresintoj, 144-paĝa, aperis en 1922.

Lerte redaktita kolekto de proverboj, aforismoj kaj sentencoj, fabloj, fabeloj kaj rakontoj; interesaĵoj el la vivo kaj sciencoj; ŝercaĵoj, amuzaĵoj kaj kantoj kun notoj.

Tiu dua parto de "Tra la Mondo" plenumas la promesojn dedukteblaj de la kvalitoj de la unua. Ambaŭ volumoj formas krestomation de granda intereso kaj valoro. En la "Paroloj de l' saĝo" troviĝas riĉa kolekto de diroj, pensoj, aforismoj kaj eĉ paradoksoj de famaj antikvaj aŭ nuntempaj geniuloj kaj verkistoj. En "Mondliteraturo" ni havas tre interesaj tradukoj de poetoj Ĉinaj kaj Arabaj, prozaĵoj de Tagore, Amicis kaj aliaj, parton de l' Zamenhofa Hamleto, humoraj kaj kortuŝaj rakontoj. Por vesperaj horoj havas nombron da anekdotoj historiaj aŭ ŝercaj, problemoj kaj enigmoj. Unu kvarvoĉa koruso kaj en aldono tri belaj muzikaj komponaĵoj.
Tia ampleksa verko estis tre zorge preparita, en ĉiu serioza Esperantista libraro "Tra la Mondo" trovas indan lokon flanke de la Fundamenta Krestomatio.

Boneco[redakti]

La mondo estas nek stulta, nek malbona. Estas ni, kiuj estas stultaj kaj malbonaj. Venis momento, kiam ni devas honeste agnoski tion. Kaj, se ni mem ne povas plibonighi, ni devas inviti al nia movado aliajn, pli bonajn homojn. Por tio ni devas transdoni al ili nian ideon, ne altrudante al ili nian lingvon. Tre simple.

Idista mondo[redakti]

En mondo esas ensemblo ek lo existanta. ensemblo ek Suno qua luminas ni, Tero quan ni habitas, e la planeti cetera kun lia sateliti e kometi.

Malperfektaĵoj[redakti]

Chionvida okulo.gif

La mondo estas NE-korekta, almenaŭ el vidpunkto ke 7 miliardoj da homoj havas diversajn opiniojn pri tio, kio estas "bona", "korekta" kaj "malbona".

Sed kio okazos se vi pensos ke la mondo estas korekta:

  • Unue, vi pli multfoje eraregos ol la aliaj homoj.
  • Due, vi fariĝos kontrolanto-fimanipulanto por provi malgrandigi la kvanton da eraregoj.
  • Trie, vi ĉiam serĉos kulpantojn, ĉar "korekta" homo ne povas fari eraregojn.
  • Kvare, vi tute ne povos krei ion novan, ja por tio estas bezonate eliri el la "korekta" et-mondo.

Tutmonda Kolektanto[redakti]

Tutmonda Kolektanto, organo de Tutmonda Asocio Kolektanta (TAK), estis kvaronjara gazeto aperinta en Esperanto. Ĝi aperis ekde la jaro 1930 en formato 23x15 cm. Redaktoro en 1934 estis d-ro József Takács, Nagymaros, Hungario. Vidu la artikolon Kolektado.

Volapukaĵo[redakti]

Karto.jpg

Vol kanon sinifön domeni bespika, ab i dinis anik votik:

  1. Vol suvo pagebon as leigasinifavöd tala, pato ven papenon me primatonat gretik.
  2. Vol kanon pagebön in siäm neplu voik;
  3. Vol Balid, Vol Telid, e Vol Kilid:
    1. Vol Balid sinifon netis ninü flunaziläk Tatas-Pebalöl;
    2. Vol Telid sinifon netis ninü flunaziläk Sovyätabalatama, as sam länis Baläda ela Warszawa.
    3. Vol Kilid sinifon netis ninü flunaziläk nonik.

Latinaĵo[redakti]

Mundus Novus vocabulum est quo nonnulli antiqui et hodierni Europaei utuntur ad referendum ad Americam et ad Oceaniam. Ergo ad referendum ad Eurasiam et Africam vocabulo Mundo Vetere utuntur.

Kosmaj vojaĝoj[redakti]

Ni vane perdas tempon, babilante en nia malvasta mondo. Ni devas eliri el ĝi, por iĝi veraj esperantistoj.

Mongolaĵo[redakti]

4645.png

Aliaj ondoj[redakti]

Anakondo - blondo - demimondo - disondo - fondo - frondo - korespondo - mikroondo - ondo - opinisondo - radioondo - replikrespondo - respondo - rondo - rotondo - sondo - tondo - transmondo - vagabondo

Referencoj[redakti]

  1. "Ne eblas fabriki per atomoj estaĵojn malsamajn ol la atombomboj mem" (Plotino, Energio; "Kiom absurdas atribui al mekanikismo kaj al la kazo la ekziston kaj la formikon de la mondo, klaras ankaŭ antaŭ ĉiu rezonado." (Plotino, Eneadoj).
  2. La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava.
  3. La mito pri la Animo de la mondo estas prezentita de Platono en Timeo, 34 b – 37 d.
  4. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  5. Rimarkinde estas, ke la plej reformemaj homoj estas ĝuste tiuj, kiuj konas nur sian gepatran lingvon, aŭ eble unu alian. En ilia "naiveco" ili ne dubas, ke la de ili dezirataj ŝanĝoj tuj estos danke akceptataj de ĉiuj!
  6. Per tio oni forprenas ajnan rajton prezenti kian ajn sintenon malsaman ol tiu kiun atingis la komisiono (post matura pripensado).
  7. «La mondo kuŝas en la “Animo” (de la mondo) kiu ĝin subtenas, [...] simile al reto kiu, akvotrompite, vivas ne por igi sia la akvon en kiu estas mergita.» (Plotino, Enneadi, trad. de G. Faggin, ver. cit., p. 575).
  8. «La (homa) animo, danke al sia unueco, translokas al aliaj estaĵoj la unuecon, kiun cetere ankaŭ mem entenas kiel riĉevaĵon de alia». (Plotino, Eneadoj, VI, 9, 1).
  9. Saluton, ankaŭ mi trovis vere grava kaj interesa vian laboron.
  10. La amo de sia patrujo estas grandioza afero. Sed kial amo devas halti ĉe la landlimo? Ekzistas frateco inter ĉiuj homoj. Ni devas rekoni tion por ke vivo ne ĉesu. Ni devas lerni ami homojn.