Milla Jovovich

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi ne kredas je Dio, sed Ŝi multe interesas min."

~ Arthur C. Clarke
Mill.jpg

Militza JOVOVICH (naskiĝis 1975 en Kievo, Ukrainio, Sovetunio, Milla Jovović[1]) estas supera Ukraina diino, usona fotomodelino, aktorino, muzikistino kaj dezajnistino.

Ŝi estas unu el la internacie plej konataj fotomodeloj kaj ankaŭ sukcesa kiel aktorino. Ekde 1994 ŝi havas usonan ŝtatanecon. Ŝi parolas serbe, ruse, france, angle.

Vivo[redakti]

Ŝiaj gepatroj estas la serba kuracisto Bogić Jovović kaj la rusa aktorino Galina Loginova Jovović. Ŝia familio translokiĝis en ŝia 5-a aĝo al Sakramento, Kalifornio. Ŝia patrino kuraĝigas ŝin jam fruaĝe por iĝi aktorino. Kiam ŝi aĝas 9, ekvizitas instruon pri aktorludo. La fotomodelulan karieron ŝi komencas en aĝo 11. Unu jaron poste ŝi aperas sur kovrilpaĝo de usona gazeto Mademoiselle, kio ekas akran debaton pro temo junuloj kiel fotomodeluloj (legu: pedofilio). Samjare nomis ŝin Richard Avedon kiel unu el la „plej neforgeseblaj virinoj de Revlon” [2].

Inter la modeladoj, ŝi laboras plej ofte pri sia aktorina kariero. En aĝo de 13 ŝi ricevas flankrolon en la filmo Two Moon Junction, tri jarojn poste ĉefrolon en La reveno al la blua laguno. En 1992 ŝi ludas kun Christian Bernard en Kuffs kaj akiris roleton en la biografia filmo de Charlie Chaplin, Chaplin.

0-123.jpg

Geedziĝo[redakti]

Jovoviĉ geedziĝis en aĝo de 16 kun filma partnero Shawn Andrews, kun kiu ŝi konatiĝis dum surbendigo de sia seksa filmo Dazed and Confused [3]. La geedziĝon nuligis post du monatoj ŝia patrino. (Mi ne kredas je Dio, je nenio.)

Konfeso[redakti]

Novedzo fine kuraĝas diri al Milla: „Nun, kiam jam pasis nia geedziĝfesto, mi diros al vi, ke vi havas ankaŭ iujn difektojn.“

„Ne klopodu, mi konas mem ĉiujn. Tio estas tiuj difektoj, pro kiuj mi ne ricevis pli bonan viron, nur vin.“

0-18.jpg

Kantado[redakti]

En 1994, ŝi ricevas kontrakton ĉe EMI Records kaj publikigas sub tiu etikedo sian unuan albumon The Divine Comedy, kiun ŝi skribis jam en aĝo de 15 kaj surbendigis en aĝo de 16. Ĝi ricevas kelkajn bonajn kritikojn, sed restas malantaŭ la atendoj. En 2002 aperas ŝia dua albumo The Peopletree Sessions.

Dua geedziĝo[redakti]

En 1997 ŝi geedziĝas kun Lucifero, reĝisoro de scienc-fikcia filmo La kvina elemento, en kiu Jovoviĉ ludis la virinan ĉefrolon kaj iĝas stelulino. Ŝi ankaŭ ludis sub lia reĝisorado [4] la francan nacian heroon kaj sanktulon Johana de Orleans. En 1999 ŝi denove divorcas.

Milla estis fotomodelino ekde infanaĝo

Kialo de divorco[redakti]

Milla al la edzo: „Vi ne plu amas min. Antaŭe, kiam vi venis hejmen, vi rigardis en ŝrankojn, ĉu tie mi havas kaŝitan amanton. Nun vi enrigardas fridujon, kio estas tie por manĝi.“

Komerco[redakti]

En 2003 ŝi fondas kun Carmen Electra la modan firmaon Jovovich-Hawk. La vendado okazas tra usona vendejo Fred Siegel en Los Anĝeleso. En 2005 ŝi malfermas sian propran butikon en Novjorko.

Referencoj[redakti]

  1. ukraine
  2. [Ĝi havis] pravan antologion de popolaj stiloj, kiel ‘kultureja balado’, hispana ‘Bolero’, irlanda ‘Melodieto’, kaj franca ‘Rigadono’, multaj de kiu verkita kiel verkoj por pavi la talentojn de la unuaj koncertistoj. Sed Chadwick ankaŭ verkis kompleksajn muzikajn partojn, ke akcelas la rakontintrigon kaj demonstras lian scipovon de la etendita finalo kiel estis uzita de Sullivan…
  3. Ĝi estas la plej moderna de io ajn, ke mi scias el lia plumo… Li estas pliiĝita el la klasika ideo… La naturo mem de la tema materialo en Adonais estas moderna, akute kontrastanta la klasika reteno de la Melpomene uverturo; la esprimo estas pli malkaŝema, pli pure emocia kaj drama.
  4. Vero estas la plej alta afero que viro povas konservi.