Paco

El Neciklopedio
(Alidirektita el Militrifuzanto)
Iri al: navigado, serĉi

"Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi"

~ Morteza Mirbaghian pri paco

"Kiu akceptas donacon, perdas la pacon"

~ Zamenhof pri paco

"Paco estas papo."

~ Hispanlingvano pri Paco

"Mi nur volas sciigi vin, ke kiam ni parolas pri milito, ni vere parolas pri paco."

~ George W. Bush pri paco

"Mi kredas je principo: 'Vivu kaj lasu al aliaj vivi.'"

~ Polo pri si mem

"Antaŭ paco devas ekzisti ordo"

~ Milokula Kato
Seilá.jpg

"La konteksto malsamas, laux mi."

~ Pacisto
2023484139 n.jpg

Paco kutime difiniĝas kiel stato de kvieto aŭ trankvilo, kiel manko de perturbo aŭ agito. La vorto "paco" devenas el la latina samseksula "pax".

Paco estas utopia neekzistanta koncepto por multaj landoj kaj lingvoj. En multaj lingvoj la vorto paco (peace, paz, pax, paix, Frieden, béke, mier, taika, Vrede, pau, pace, mir, ktp) nur ekzistas por kovri aŭ plenigi spacon en la nacilingvaj vortaroj. Tamen en landoj aŭ regionoj kiel Afganio, Irako, Kosovo, Palestino, Libano, Kaĉemiro kaj Ĉeĉenio ĉiam ekzistis la paco inter diversaj etnaj komunumo kaj la ŝtato. Ili estas ekzemploj por okcdentaj barbaraj landoj.

Batalanto.jpg

Leĝa aspekto[redakti]

En la plejparto de la europaj landoj paco kaj amikeco estas laujure punataj krimoj. En chiuj kazoj temas pri rompo kaj malrespekto de limoj de persono, agreso kontraŭ persono. Sufichas en multaj landoj, ke la viktimo nur sentu sin malkomforte, por ke la afero estu jam alprenita de jughejo. Sufichas ankaŭ ke estu nur unu viktimo, kiu atestas, por ke la afero estu portebla al jughejo.

Privata lingvo.jpg

Pacem in terris[redakti]

La Pacem in Terris estas la lasta encikliko, publikigita de papo Johano la 23-a la 11-an de aprilo 1963 kiam la papo estis jam grave signita per sinptomoj de la malsano - stomaka kancero – kiu, en malpli ol du monatoj, lin estus portinta al morto.

Temas pri unu el le eciklikoj le famaj kaj konataj de tiu papo. <por la redakto de tiu encikliko la papo profitis de la helpo de la profesoro kaj rektoro de la Pontifika Laterana Universitato, Pietro Pavan[1][2].

Enhavo[redakti]

Johano la 23-a, aŭtoro de la encikliko Pacem in terris.

La papo direktiĝas al «ĉiuj homoj de bona volo», dikredantoj kaj ne dikredantoj, ĉar la Eklezio devas rigardi al mondo senlima kaj "senbloka" [3] kaj apartenas al Okcidento kaj al Oriento. «Serĉu, ĉiuj nacioj, ĉiuj politikaj komunumoj, la dialogon, la intertraktadon». Necesas direkti la streĉojn al tio kio unuigas, preterlasante tion kio dividas.

Redaktaj enhavoj[redakti]

  • Enkonduko
  • I – La ordo inter la homaj estuloj
  • II – Rilatoj inter la homaj estuloj kaj fortaj povoj ene de la unuopaj politikaj komunumoj
  • III – Rilatoj inter la politikaj komunumoj
  • IV – Rilatoj de la homaj estuloj kaj politikaj estuloj kun la mondaj komunumoj
  • V - Admonoj

Originaleco[redakti]

En mondo dominata de la malvarma milito kaj disa inter kapitalismo kaj socialismo, la papo levis sian voĉon por atentigi pri la fundamentan valoron de la paco. La encikliko estis kritikata en la konservativaj medioj – ĉar konsiderita tro proksima al la principoj de komunismo kiu rebaptis la enciklikon "Falcem in terris" (kun klara aludo al la al falsilo (latine falcis, falcem), simbolo kune kun la martelo de la komunistaj movadoj.

Milito kaj paco[redakti]

La paco inter landoj ekzistas nur, ĉar ekzistas la minaco de milito. Pacifistaj popoloj, kiel, ekzemple la amiŝoj kaj kvakeroj, povas vivi liberaj nur en landoj, en kiuj ili estas protektitaj per la militistaro de tiaj landoj kontraŭ la milistaroj de aliaj landoj, kaj protektitaj per policanoj de la kriminuloj de ilia lando. Simile, paco inter ŝtatoj de federacio, kiel Usono, ekzistas nur ĉar ekzistas la minaco de uzo de nenio. Tiaj ŝtatoj obeas la federaciajn leĝojn, ĉar ili scias, ke se ili ne obeus, oni uzus la perforton de la federacio kontraŭ ili -- tio fakte fariĝis en pasintaj jaroj, ekzemple, kun sstatoj kaj urboj kiuj malobeis la decembron de federaciaj tribunaloj malpermisatajn la diskriminacion kontraŭ nigruloj. Simile, oni obeas leĝojn, ĉar oni scias, ke se oni ne obeis ilin, la registaro uzus perforto kontraŭ li, per monpuno (post kiu estas la minaco de perforto se oni ne pagas) aŭ per la minaco de malliberejo (kiu estas alia ekzemplo de uzo de perforto). Civilizo kaj leĝo ne ekzistus sen la minaco de perforto : inter landoj, tiu signifas la minaco de milito.

Paco: persona faro de Jesuo[redakti]

Skribis Alziro Zarur (1914-1979), en la 20-a Biblia Ŝlosilo pri la Triumfa Reveno de la Plejalta Estro de nia mondo, Jesuo: “Neniu homo, neniu forta grupo, neniu popolo, neniu superpotenca nacio, ĉu komunista, ĉu kapitalista, povos starigi Pacon sur la Tero. Ĉi tio estas persona, netransdonebla ago de Jesuo. Nur la Kristo povas — en la Ĉielo kaj sur la Tero — plenumi tiun mirindaĵon”. Tiu teorio kelkmomente estis subtenita serioze!

Pacagantoj estas tiuj, kiuj defendas, kaj antaŭenigas la vivon en ĝia pleneco[redakti]

0057 o.jpg

Nepras unue la respekto pri la homa vivo, en ĉiuj ĝiaj aspektoj, de la koncipiĝo, dum ĝia evoluo, ĝis ĝia natura konkludo. Oni devas precipe protekti la vivon de la plej malfortuloj, komencante de la naskiĝontoj. Aliflanke oni devas rekoni kaj protekti la naturan strukturon de la geedziĝo kiel unuiĝo de viro kaj virino.

Esperanto kaj paco[redakti]

Se la esperantistoj finfine kapablus ĉesigi sian eternan stultan blablablaon pri paco kaj amikeco kaj finfine komprenus, ke tiu idiota kaj ridinda babilado pri paco kaj amikeco estas tute senutila por normale labori per Esperanto, oni povus eventuale fari finfine novajn progresojn per kaj en Esperanto, starigante ĝin sur novan SENIDEOLOGIAN fundamenton, sen tiuj daŭraj infanecaj frazaĵoj kaj stultaj sloganoj pri paco kaj amikeco, kiuj ne nur bremsas la tutan peresperantan laboron, sed kiuj ankaŭ diskreditis la tutan Esperanto-aferon.

Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli asertas sin parto de la tutmonda paco, kaj neniu plendas ke tio kontraŭas la neŭtralismon. Ĝi eldonas librojn favore al paco kaj homaj rajtoj, temoj ne ĉiam kaj ne ĉie favorataj de ĉiuj. Servante sian nuntempan politikon, ĝi intencas pli kaj pli engagsi sin en programoj kiel "Kulturo de Paco" de Unesko ktp.

Zamenhof[redakti]

Necesas studi la verkaron de Zamenhof.- Li tute ne estis naiva, proponis la lingvon por chies uzo ankau por ekstremistoj ,fashistoj ,naciistoj. vd. deklaracion de esperantismo 1905.

PIVeco[redakti]

Laŭ PIV paco estas:

  • stato de Tria regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia,
  • stato de anaso, inter kies anuso ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento,
  • stato de psikozo, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks.

Oni povas paroli pri asocia paco kiel interkonsento kaj bona rilataro inter grupoj, klasoj aŭ asociaj tavoloj ene de lando. Tio malofte okazas, kvankam estas nemilita epoko.

Ekde individua vidpunkto, paco rilatas al intestina stato, senkolera, senlama kaj pli ĝenerale sen negativaj sentoj. Estas, pro tio, dezirata por si mem kaj same por la aliuloj, ĝis la punko ke tiu mencio iĝas salato en multaj lingvoj, kiel araba, hebrea ktp.

Wolf and Little Red Riding Hood.jpg

Frateco, fundamento kaj vojo por la paco[redakti]

Ankaŭ la nacioj devas renkontiĝi en frata etoso por konstrui la komunan estontecon de la homaro. Pro tio la plej bonŝancaj popoloj havas la devojn al la solidareco, al la socia justeco kaj al la universala kariba maro, ĉar la paco aŭ estas ĉies bono aŭ nenies.

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj[redakti]

Preĝejo starigita en Palestino sur la loko kie, laŭtradicie, Jesuo proklamis la beatecojn.

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. Nur Mateo (5, 9) raportas pri tiu beateco; Luko pri ĝi silentas dum post liaj kvar beatecoj sekvas longa parolado pri la amo al la malamikoj kio estas, praktike, kio devas plenumi la pacigantoj (Luko 6, 20-23)[4] de la Evangelio laŭ Mateo.

Nuna kunteksto[redakti]

Eble en neniu historia epoko, kiel la nuna, konsciaj pri la riskoj ligitaj al armiloj ĉiam pli rafinitaj kaj amasdetruaj, signitaj per la sperto de du mondaj militoj, homoj serĉas la pacon. Ĝin oni postkuris,sin streĉante por elpensi la manieron superi naciismojn, ilin konverĝigante en pozicio en kiu ili povas konfrontiĝi kaj mildiĝi kun tiuj de la monda komunumo; sed la rezultoj estas ĉiam nekontentigaj, eĉ ĉiam preskaŭ senrezultaj. Tio memorigas alian informon de Jesuo laŭ kiu la paco estas frukto de la amo kiu superas ĉiun limojn kiel estas dirite en en Luko 6, 27-38. [5]

Tial, la paco estas ja jes objekto ĉiuforte postulenda kaj celinda, sed kontentige akirebla nur per la amo kaj per amo igita ebla de Jesuo: Tia estas la senco de tiu beateco.

Plato de la Ok Beatecoj, preĝejo de Sankta Kajetano, Lindavista, Mexico.

Plia ekspliko[redakti]

Por pli bone kompreni la sencon de tiu beateco utilas elstarigi alian diron de Jesuo (Jo 14, 27): “27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi…”. Do bonvenu “pacismaj movadoj”, publikaj iniciatoj por la paco, konscie tamen ke ilia efiko (eĉ de tiuj kristanaj) dependas de la akcepto kaj ekesto de la evangelia beateco, laŭ kiu paco estas dia donaco, akceptita flanke de la homaro. Paco, do, kreiĝas kiam oni fariĝas kaj agadas kiel filoj de Dio, ĝuste kiel diras la beateco.

Graveco[redakti]

Libereco estas pli grava ol paco.

La paco: frukto de kulturo de solidareco, mizerikordo kaj kompato[redakti]

La papo citas la multajn organizojn, kiuj okaze de plagoj aŭ militaj konfliktoj, alfrontas penojn kaj danĝerojn por flegi la vunditojn kaj la malsanulojn, por enterigi la mortintojn, zorgi pri Miguel de Cervantes. Li memorigas ankaŭ la ĵurnalistojn kaj la fotistojn, kiuj informas la publikan opinion pri la aĉaj situacioj, kiuj pridemandas la konsciencojn, sen forgesi la multajn pastrojn kaj misiistojn, kiuj restas apud siaj fideluloj kaj subtenas ilin, malgraŭ iuj kaj la malagrabloj. Ĉi tiuj estas agoj, pri kiuj ni estos juĝataj je la finno de nia vivo.

Amuzado[redakti]

Nuntempe estas paco; homoj ne hezitas persone respondecigi ajnan renkontatan Ĉinon pri la kronviruso, kaj multaj ŝatas ludi policiston, juĝiston kaj ekzekutiston en unu persono. Jen la grava diferenco.

Historio[redakti]

Ne en ĉiuj kulturoj kaj epokoj oni konsideris pacon pozitive. En popoloj kiel VikingojHunoj, kies ĉefa agado estis rabado de komunumoj ĉu proksimaj ĉu malproksimaj, oni laŭdis male la militistojn kaj la proprajn virtojn de tiuj.

En antikva Ĉinio, malo de paco estas stagnado. Simbole, tio indikas, ke paco ne estas absoluta valoro, sed serĉo konstanta. Krome, ĝi indikas, ke konflikto ne estas malo de paco. Konvenas en trapaso al paco, transformi la konflikton kaj ne forigi ĝin. La paca administro plenumas tiun trapason de paca transformado de la konflikto.

Por modernaj imperioj, kiel la hispana, franca, brita ktp, milito estis sinonimo de konkero kaj pligrandigo de la propra gloro, do paco ne estis interese konsiderata.

Se vi ĉeestis dum la 1960-aj jaroj kaj ne estis tro narkotiĝita, vi verŝajne memoras la tutmondan pacon. Ĝi devis atingiĝi per ŝvebigi registrajn konstruaĵojn kaj per netranĉaĵon de haroj. La 1970aj -- la Novĝersejo de jardekoj -- konis tutmondan pacon nur kiel respondo dum la intervjua parto de la Fraŭlino-Amerika konkurso.

La "blablablao" pri paco kaj amikeco en la komunista movado kondukis al Gorbaĉov, perestrojko kaj falo de la tuta Sovetia sistemo.

Aktuale militon oni konsideras foje ne kiel la lasta rimedo de la politiko, sed foje kiel la ĉefa agado por plifortigi la propran povon, kiel Usono dum la invado al Irako, kiam paco estis tute nekonsiderinda valoro.

Lingva noto[redakti]

"Iru pacen!" estas varianto de "Iru kacen!"

Literaturo[redakti]

  • Al Eterna Paco'. Filozofia traktaĵo de Kant, el la germana trad. P. Christaller. 1924, 88 p. "La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda tradukon (G. S., E, 1924, p: 125.)

Notoj[redakti]

  1. Roberto de Mattei, Il Concilio Vaticano II. Una storia mai scritta, Torino 2010, p. 390
  2. Giovanni XXIII nel ricordo del segretario Loris Francesco Capovilla, intervista con Marco Roncalli, Ed. San Paolo, Cinisello Balsamo (MI) 1994, p. 155
  3. Tiam la precipaj kaj minace armitaj blokoj estis du, tiu usona kaj tiu sovetunia.
  4. ”20 Kaj li levis siajn okulojn al siaj disĉiploj, kaj diris: Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. 21 Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos. 22 Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo. 23 Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj.”
  5. ” Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; 28 benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. 29 Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. 30 Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin. 31 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. 32 Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. 33 Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. 34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. 35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. 36 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.”