Milito de la Mondoj

"Simio al simio plaĉas pli ol ĉio"
- ~ Zamenhof pri antropoidaj estaĵoj
"Por ĉiu ŝipano, rostita infano!"
- ~ Marsa varba reklamo
"Polpoj, mi nomas ilin… Ne estas murdo, mortigi bestojn tiajn."
- ~ Teraj soldatoj
"Kiu batalas kaj forkuras,
ties vivo longe daŭras."
- ~ Tera eksa soldato
"Pro ili, aliaj tentakluloj nun havas malbonan famon."
"La marsanoj almenaŭ ne provis savi niajn animojn."
- ~ Nekredanto
"Timeo extraterrestres et dona ferentes vegemiti.
(Mi timas eĉ tiujn eksterterulojn, kiuj donas veĝemiton.)"
- ~ Virgilio
"Kam min nus ama un fema, tam plu fasilim la prisa nus"
La Milito de la Mondoj estas nomo donita de la brila brita ĵurnalisto, H.G.Wells, al la invado de Tero fare de marsanoj en la malfrua deknaŭa jarcento. Sed ĉu tio temis pri granda perdo de inteligenta vivo... aŭ ĉu de neinteligenta vivo?
Ĉiukaze, la afero donis al ni ion, pri kio paroli.
Kaj oni ja multe parolis, per filmoj, televidaj serioj, rokaj kantoj, bildstrioj, grafitioj, eĉ rimitaj versoj esperantaj.
Kialoj[redakti]
- Tero jam izolis sin. Ĝi malofte sendis delegitojn al interplanedaj kunvenoj. La mondo restis science senscia, kaj milite malforta.
- Sur Marso mankis rimedoj. Ekz. oni ne havis sufiĉan sangon.
Lingvaj aspektoj[redakti]
Ne okazus tamen la grandega malŝparo de vivo, se Tero kaj Marso havus komunan lingvon. Kiam alvenis la malsataj eksterteruloj, ili povus klarigi, kion ili bezonas. Oni povus montri al ili la vojon al la sangobanko.
Bedaŭrinde, la Ligo de Mondoj ne oficialigis interplanedan lingvon.
En Brazilo oni kredas, ke teranoj do provis uzi maŝinan tradukadon por kompreni la marsanojn. Jen ties unuaj vortoj, laŭ la maŝino: "Ni estas maljunega kaj progresinta vetkuro…"
Teranoj ekridis. Marsanoj ekpafis.
Ni obeas al la vortoj de prezidento Gottwald, ke ni ne povas nei, ke la rezultatoj estas grandiozaj.
Tero sub la marsanoj[redakti]
Pro sia moderna armilaro, la marsa forto rapide venkis ĉiujn terajn armeojn.
La konkerintoj traktis homojn ne kiel sklavojn, sed kiel domigitajn bestojn. Robotojn ili uzis por nutri la kaptitojn, kaj ankaŭ por melki la sangon. La eksperimento tute sukcesis, ĝis la marsanoj komencis doni al la teranoj nutraĵon nekutiman -- nigra fortgusta substanco, farita el mikroboj.
La marsanoj ne antaŭe komprenis, kiel elektemaj estas teranoj pri manĝado. Okazis tuja furioza ribelo en preskaŭ ĉiu parto de la Tero. Eĉ varmoradioj ne plu povis haltigi la kolerajn amasojn. Multaj robotoj estis detruitaj, kaj la marsanoj perdis la povon.
En Aŭstralio, tamen, la nigra substanco estis pli populara. Ankoraŭ hodiaŭ oni tie vendas similan produkton.
Perdoj[redakti]
La milito kondukis al la mortoj de pli ol dudek marsaj kosmonaŭtoj, kaj de pluraj milionoj da teranoj.
Novaj iloj[redakti]
Veras, ke la marsanoj prenis ion el Tero. Sed ĉu ili ankaŭ donis?
Nu, kontakto kun marsa civilizacio ja finis la teran teknologian stagnon. Novaj iloj kaj produktoj estis enkondukitaj, notinde
- la lasero,
- la aero,
- la Ⓐ Anarkio Ⓐ
Monumentoj[redakti]
Monumento de la falintoj troviĝas ĉe la urbo de Woking, en Britio, kie unue surgrundiĝis la marsanoj.
Tie oni vidas grandan statuon de marsa tripieda maŝino. Sube, skribitaj en ŝtono, estas la pensprovokaj vortoj de Julio Bagio...
- [math]\displaystyle{ \mathfrak{Mondoj} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{du} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{batalis} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{multe.} }[/math]
- [math]\displaystyle{ \mathfrak{Ambau} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{flankoj} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{agis} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{stulte.} }[/math]
- [math]\displaystyle{ \mathfrak{Ambau} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{iru} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{al} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{Mefisto.} }[/math]
- [math]\displaystyle{ \mathfrak{Estas} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{mi} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{Esperantisto.} }[/math]
- Mondoj du batalis multe.
- Ambaŭ flankoj agis stulte.
- Ambaŭ iru al Mefisto.
- Estas mi Esperantisto.