La Sepa Kontinento

El Neciklopedio
(Alidirektita el Mikrosoftujo)
Iri al: navigado, serĉi

"Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero"

~ Zamenhof pri kuirarto de la sepa kontinento
Example eo.svg.png

" Miriga rilato sur la sama kontinento inter la mortintoj kaj la vivantoj"

~ Karlo Darvino

"Fakte mi kabeis tie ĉi du fojojn, la duan fojon por ĉiam"

~ Kabe
Image026.jpg
Kontinentoj

La Sepa KontinentoMikrosoftujo temas pri la arte farita flosanta insulego, kiun la Japanoj volas konstrui komisie de Bill Gates. Nome tien li planas transloki sian imperion por eviti ĉiujn naciajn kontraŭmonopalaĵajn kaj konkurencprotektajn leĝarojn. La sepa kontinento de Tero estas ĉirkaŭata de malvarma akvofluo kaj ampleksas grandegan areon, kiu dekoble pli grandas ol Francujo, Germanujo kaj Hispanujo kune.

Ĝi tuj estos pli granda ol Aŭstralio kaj flosos en la centro de Pacifiko.

Numero[redakti]

Restas problemo pri la numero. Jam plurajn jarojn oni aŭdas ke la Interreto estas "La SESA kontinento" :) do, oni havus:

1)Eŭropo; 2) Azio; 3) Ameriko; 4) Oceanio 5) Antarkto 6) Interreto; 7) Mikrosoftujo.

Sed, kiel oni scias, usonanoj volas havi propran kontinenton, do ili dividas la "veran" Ameriko el fuŝa Sudameriko. Sekve, Mikrosoftujo estus la OKA kontinento. Finfine, kion pri Atlantido?

Sed ŝajnas, ke tiu numero sepa tute ne plaĉas al iuj esperantistoj. Tial ili evitas uzi ĝin. Por tamen doni tian numeralon al la kontinento, esperantistoj proponis la vortojn SEPSA aŭ SESPA. Do, la dua sesa kontinento estus la sepsa aŭ la sespa, se oni evitas uzi la vorton SEPA. Tiu ĉi afero okazas nur, jes nur en Afriko, la kontinento, kiun iuj teranoj metis en la lastan rangon.

Nana kontinento[redakti]

Nana kontinento estas kontinento kun genetika manko (pli precize naneco), kio kaŭzas ĝian malgrandecon. Dum la rezolucio de la Traktato de Tordesillas, oni decidis ke ĉiuj kontinentoj pli malgrandaj ol 1,50 m estu deklari(a/o)taj nanaj. Hodiaŭ, Mikrosoftujo kaj Azio estas konsiderataj nanaj kontinentoj.