Miĉaŭo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Miĉaŭo envolvita per verda koto

"He, Miĥĉj', ĵaŭdgrafbluzpec' vektŝanĝos!"

~ Romanalisto pri Miĉaŭo

"Al simplaj homoj la koto proksimas"

~ Lutero pri Miĉaŭo

"Nesciata la volo de Dio"

~ Pastro pri supra diraĵo

"Me savis ke vu falos en la kaptilo!"

~ Idisto pri Miĉaŭo

"Ĉi tie povus aperi via reklamo"

~ Milokula Kato

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"La konata advokato Michaŭ el Bulonjo sur Maro ekzemple estis framasono, tiel kiel Zamenhof mem"

~ Hans-Georg Kaiser
Patriota.jpg

Micĥaŭo (Alfred MICHAUX), franco, advokato. Naskiĝis en 1259 en Clenleu (apud Boulogne-sur-Mer, Bulonjo ĉe Maro). Mortis 1937 en Boulogne. Oni diskutas se li estis fihomo, aŭ simple freneziĝis.

4122.jpg

Li studis kaj povis paroli la planlingvon „Neo-Latin“ de E. Courtonne. Li estis varbita al Esperanto de Louis de Beaufront (Satano prenu lin en Infero). La unua kongreso en Boulogne dum 1905 restos lia gloro. Li iniciatis, preparis kaj sukcesigis ĝin. En 1904 okazis en Calais kunveno de 120 Esperantistoj. Kelkaj proponis, ke tian feston oni rekomendu en la venontaj jaroj. Tiam Michaux ekkriis: „Nu, mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne por vera, grava Esperantista Kongreso“. Tiu historia frazo estas la fonto de niaj sanktaj UK-j.

Dum la unua UK li gastigis la sanktegan profeton Zamenhof. Lia praktika senco kuraĝigis la Majstron kaj efike helpis al la granda sukceso kaj al la decidoj alprenitaj. Post li eble freneziĝis kaj ekopiniis, ke en kelkaj medioj (ekz. kuracistoj) oni ne povas sukcesigi alian lingvon ol la latinan, kaj li proponis utiligi latinon simpligitan „Romanal“ (fek!). Tiu provo ne havis sukceson evidente.

Li estis ano de Academia pro Interlingua (Dio malbenu ĝin!).

Romanal[redakti]

Romanal. Lingvoprojekto farita de Alfred MICHAUX (kun kaŝnomo A. M. Boningue) en 1909 kaj reprezentita en 1912. Ĝi estis proponita al Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, kiu preferis Idon. Ĝi estis propagandata de sia aŭtoro dum kaj post la Unua mondmilito. La aŭtoro emfazas, ke en sia sistemo li ekstermis el Esperanto ĉiujn germandevenajn elementojn. Michaux restis ankaŭ Esperantisto, laŭ sia letero al Montagu Christie Butler. Vere Romanal ne estis lingvo kiel IdoEsperanto, sed nur projekto prezentita en malgrandaj broŝuroj kaj neniu uzis ĝin.

Gramatiko[redakti]

Romanal provis kombini la internaciecon kaj latinecon de Latino sen fleksio al la regula strukturo de Esperanto. Kiel Peano, Romanal adoptas la ortografion kaj prononcon de la klasika latina lingvo. Samkiel Esperanto, ĝi uzas specialan finliteron por marki la malsamajn vortospecojn. Eĉ la propraj nomoj akiras tiujn finaĵojn, tiel la latina "America" restis "Americe".

En Romanal estas multaj verbaj malsimplaj formoj kiel 'me amaveran' = mi estos amita; 'me amavum' = mi estis aminta; 'amavant' = aminte; 'amerav' = devi ami; 'amerant' = devante ami. Tiuj malsimplaj formoj similas pli al Volapuko ol al Esperanto.

Nombroj (1-10): uni dui tri quadri quinti sexti septi octi noni deci

Moto:

"Li Meliori lingue auxiliari est ille quel possan facilim comprendar li americanos del norde et illos del sude". (La pli bona helplingvo estas tiu kiun povas facile kompreni la amerikanoj de nordo kaj de sudo).