Mez-Tero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
GI ME.jpg

"Helpas krako kontraŭ atako."

~ maristo sur Lago Titikako

" Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo. Se oni atendas nenion de iu, oni neniam estas elrevigita."

~ ebenaĵano

"Uhm, isto esseva deliciose. Exactemente lo que io besoniava."

~ interlingvaisto pri bone, vi povas imagi...

Mez-Tero[1] (angle: Middle-earth) estas fikcia fantazia mondo kreita de John Ronald Reuel Tolkien. Ĝi estas la okazejo de kelkaj liaj libroj, inkluzive La Mastro de la Ringoj, La Hobito kaj Silmariliono. De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento. Ĝi estas intencita esti imaginara mitologia praepoko de nia mondo[2].

Kulturo (中土大陆)[redakti]

Middle Earth.jpg

Kvankam la samtablanoj ankoraŭ ne legis la respondojn unuj de la aliaj, en unu demando regas principa konsento. Ne temas pri granda malkovraĵo, sed iom malĝoja konstato de plimulto el niaj respondintoj: tio, kio ĉefe mankas al nia literaturo, estas manko de legantoj. Kiel ni povus kontraŭagi tion?

Necesas proporciigi la absolutajn kvantojn tra tempo.

Lingvoj[redakti]

Tengvaro( teŋgwar) estas artefarita skribo, kiu estis inventita de J.R.R. Tolkien. En sia fikciaro, la skribo tengvaro supozeble inventita de Fëanor estis uzata kiel la skribsistemo de aro da lingvoj de Mez-Tero inkluzive la kvenjan lingvon kaj la sindaran lingvon. Tamen oni povas utiligi ĝin ankaŭ por la skribado de aliaj (ne fikciaj) lingvoj, inkluzive de Esperanto.

La vorto tengwar en la kvenja lingvo signifas literoj. Unu konsonanta signo el tengvaro nomiĝas tengvo, laŭ la kvenja vorto tengwa, kiu signifas litero. Oni skribas vokalojn per supersignoj.

La tengvaro estis eble disvolvita en la fino de la 1920-aj kaj la komenco de la 1930-aj jaroj. La Solema Montana Jara Inskribo, la unua eldonata tengvara specimeno estas de 1937 (La Hobito). La plena priskribo de tengvaro estis eldonita en Apendikso E de La Mastro de l' Ringoj en 1995.

La Mellonath Daeron Indekso de Tengvara Specimeno listigas 67 konatajn tengvarajn ekzemplojn verkitajn de Tolkien.


Interna historio kaj terminologio[redakti]

Laŭ La Milito de la Juveloj, Fëanor enkondukis ŝanĝon en sia terminologio, kiam li kreis sian skribon. Li nomigis literon, tio estas skriba reprezento de fonemo, tengwë tengwa. Antaŭe kelka litero aŭ simbolo estis nomata sarat, speciale la alfabeto de Rúmil de Valinor pri kies Fëanor supoze bazigis sin estis konata kiel Sarati, sed fariĝis poste pli konata kiel "Tengvaro de Rúmil". La pluralo de tengwa estas tengwar kaj tial la nomo de la alfabeto de Fëanor fariĝis konata. De kiam, tamen, en modalecoj komune uzataj, individua tengwa estis samvalora al konsonanto, la termo tengwar en popola uzo fariĝis samvalora al "konsonanta signo", kaj la vokalaj signoj estis konataj kiel ómatehtar. Per prunto, la tengvaro fariĝis konata kiel tîw (singulare têw) en la sindarina, kiam ili estis prezentitaj al Beleriand. La literoj de la antikva indiĝena alfabeto al la sindarina estis nomataj cirth (singulare certh, eble de *kirte "tranĉo", kaj do semantike analoga al la kvenja sarat). Tiu termo estis pruntita el la kvenja kiel certa, plurale certar.

Antaŭantoj[redakti]

La sarati, priskribita en Parma Eldalamberon13 , skribaĵo kreita de Tolkien en la fino de la jardeko 1910 anticipas multajn karakteristikojn de tengvaro, ĉefe la vokalan reprenzentadon helpe de akcentoj (kio estas trovebla en multaj tengvaraj variaĵoj), malsamajn tengvarajn formojn kaj malmultajn korespondojn inter sonaj karakterizoj kaj literformaj karakteroj (tamen nekonsistaj).

Eĉ pli proksime al tengvaro estas la valmarika skribo, priskribita en Parma Eldalamberon 14, kiu Tolkien uzis de ĉ. 1922 ĝis 1925. Ĝi prezentas multajn tengvarajn litertipojn, la vokalo [a] renkontita en kelkaj tengvaraj variecoj.

Jim Allan (Enkonduko al la Elfa Lingvo) komparis tengvaron al la Universala Alfabeto de Francis Lodwick de 1686, ambaŭ baziĝas en la kunrespondo inter sono kaj skribo. Similaĵoj inter la tibeta, devangaria, kaj brahmia estas ankaŭ evidentaj en tengvaro. Estas ankaŭ kunrespondo inter la korea alfabeto, malgraŭ Tolkien ne konatiĝis tian skribformon. Tamen, konsiderante la valmarika kaj la sarati, oni povas koncepti, ke Tolkien kreis tengvaron tute sola.

Aduna lingvo[redakti]

Aduna estas fikcilingvo.

Tolkien kreis la Adunan post la Dua Granda Milito. Li volis krei lingvon ian similan al semidaj lingvoj.

Aduna esta nomata ankaŭ "Adûnaic", "Adunaic" kaj Numenoria. Aduna lingvo estis lingvo de la homoj en lando Numenoro (Númenor), homoj ankaŭ parolis Sindarinon kaj Khuzdulon (Khuzdul), sed neniam forgesis sian propran lingvon. La Kvenja ne estis parolata en Numenoro, sed influis en ĝiaj geografiaj nomoj. La Aduna estis parolata dum tri mil jaroj kaj havis sanĝojn dum sia historio. Unuatempe, ĝi havas nur la vokalojn I kaj U, post aperis la diftongoj AI kaj AU, finfine, aperis la longa E kaj la longa O. La Kvenja influis ankaŭ en la Adunaj propraj nomoj.

Enta lingvo[redakti]

Enta lingvo estas unu el lingvoj kreitaj de J.R.R. Tolkien por la Entoj, roluloj de La Mastro de l' ringoj. Ĝi estus modifo de Kvenja lingvo, kiun Entoj lernis de l' Elfoj. La lingvo estas priskribita en apendikso F de la verko kiel "lenta, belsona, aglomeraĵa, ripeta, tre longblovita". Ĝi estus tonlingvo, laŭ la Tolkiena priskribo, sed nur unu frazon oni konas de ĝi: A-lalla-lalla-rumba-kamanda-lindor-burúmë.

Notoj[redakti]

  1. Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.
  2. Nun la tuta legantaro atendas kun scivolo tiun respondon. Do?