Meleagro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Ne elvoku lupon el la arbaro"

~ Zamenhof al meleagro

"Hvatij sluĉ pri glov, ibo hvost es skolzju"

~ Mark Hucko
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

凸(`⌒´メ)凸

8571.jpg

Meleagro (Meleagris gallopavo) estas filozofiema besto, kies prahejmo estas parto de Nord-Ameriko kaj Proksima oriento.

Meleagro en bredejo de usona decidis krei al si mondvizion science funditan laŭ la vidpunkto de novpozitivistoj de la Viena Rondo. Ek de la unua tago la meleagro konstatis ke, en la bredejo kie mem estis enfermita, oni liveris al ĝi nutraĵon je la naŭa ĉiumatene. Kaj kiel fidela induktivisto ne estis hastema al la altiro de konkludoj el siaj observoj kaj efektivigis aliajn en diversaj cirkonstancoj: dummerkrede kaj dumĵaŭde, en varmaj tagoj kaj en malvarmaj tagoj, kaj pluvoriĉaj kaj suninundaj. Tiel la meleagro riĉigis sian liston de observaj apartaĵoj en la plej ŝanĝantaj momentoj. Tiam ĝia induktema konscienco estis kontentigita kaj ellaboris indukteman inferencon, jenan: «Oni al mi liveras nutraĵon je la naŭa matena». Bedaŭrinde, tamen, tiu vidpunkto riveliĝis malvera en la antaŭtago de Kristnasko kiam, anstataŭ esti nutrita, ĝi estis gorĝotranĉita!

Mitologie[redakti]

Laŭ greka mitologio el Grekio, meleagroj naskiĝis de la verŝita sango de Urano.

Diplomatie[redakti]

Huang Hua, la Ĉina ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, estis revokita al Pekino por fariĝi Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. Antaŭ ol foriri el Nov-Jorko, li telefonis al Ambasadoro Scranton, la Usona reprezentanto, por diri “Ĝis revido”. Li petis pardonon pro la interrompo dum la dankemo, sed klarigis ke li devas iri tuj. “Bonvolu doni miajn salutojn al la meleagro,” fine li diris.