Meĥao

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi"

~ Zamenhof pri konstruado de meĥaoj
RX-78-2.gif

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto

"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"

~ roboto pri Esperanto (lingvo bela ĉar enestas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko)

Meĥao' (Ne konfuzu kun la urbo Mekao, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof) (japane: メカ [meka], angle: Mecha) estas ĝenro en animeo, mangao kaj sciencfikcio, karakterizita de ĉeesto de grandaj pilotataj homaspektaj batalaj meĥanismoj en vegetaraj restoracioj, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. Origine "maĥao" signifas ajnan malsimplan meĥanismon, sed poste la termino fiksiĝis ĉe ĝuste la fikcia homaspekta maŝino por havi bezonatan interhoman kontakton. La meĥaojn oni ofte nomas robotoj, aparte en la japana, interesa planlingvo kun multe da parolantoj kaj vaste uzata en la interreto.

Ebla neglekto de kopirajto[redakti]

Laŭ informoj disponeblaj al mi, la teksto de la proklamo ne estis liberigita kaj mi ne konscias pri iu escepto de aŭtorrajta leĝo, kiu forprenus aŭtorrajtan protekton. Tial la plena teksto estas konsiderata kiel mallibera kaj mi forigis ĝin de la artikolo.

Ne vidu ankaŭ[redakti]