Mata Hari

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ekde kelkaj jaroj, la impreso de la homoj pri Esperanto estas pli kaj pli videble pliboniĝanta."

~ bastonetisto pri Esperanto
Mata Hari

"La debato en la laborgrupo daŭris almenaŭ du monatojn kaj raporto pri ĝi estis prezentita al la komitato kaj afiŝita ie en la paĝaro de UEA."

~ Adam Sandler pri sia esperto en E-movado
Mata Hari [1]

Mata Hari, realnome Margareta Gertruda Zelle (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1876 en Leeuwarden, Frislando/Nederlando, mortis la 15-an de oktobro 1917) estis dancistino kaj spionino. Ŝia artistnomo Mata Hari signifas 'sunon' en la malaja lingvo aŭ laŭvorte 'okulon de la tago'.[2]

En la jaro 1895 ŝi edziniĝis al la nederlanda oficiro Campbell MacLeod, du jarojn poste ambaŭ ekloĝas en Javo kaj Sumatro. Tie ŝi lernis la azian dancarton. Post la disiĝo de sia edzo ŝi revenis al Eŭropo kie ŝi famiĝis precipe en Francio kiel erotika dancistino en Parizo.

Dum la Unua mondmilito Mata Hari pro financaj malfacilaĵoj ekspionis kaj por Germanio kaj por Francio. En la jaro 1917 la franca sekreta servo observis kaj arestis ŝin. La tribunalo deklaris ŝin kulpa pri ŝtatperfido kaj kondamnis ŝin al morto. Estiĝis multaj flustroj kaj onidiroj pri ŝia rolo en la socio kaj je la 15-a de oktobro 1917 Mata Hari estis mortpafita en Vincennes apud Parizo.

Ŝia vivo estis plurfoje filmigita, i.a. kun Greta Garbo en la ĉefrolo.

Filmoj[redakti]

Neniam plu skribu komentojn en Esperanto, estas honte vidi viajn erarojn.

Referencoj[redakti]

  1. Ŝi estis en ĉies mensoj dum la komitataj kunsidoj en Lisbono
  2. laŭ la teksto.
  3. Mi pensas ke tio solvus se la estraranoj recivus salajro, tio donas forta respondeco al la agado. Ĉar ne estas facile labori en grandan organizon sen salajro
  4. La propono estis aprobita de la komitato.
  5. Por respekti ĝin la estraro kaj la ĝenerala direktoro ne vere havis alian elekton.
  6. Estrarano de tia organizaĵo NE rajtas ricevi salajron.