Maria Magdala

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiutage rezervu al si tempon por koncentriĝi al Dio"

~ psikoanalizisto

"Evoluu rilatojn kun homoj, kiuj povas spirite helpi al vi"

~ Freŭdo

"Estu baptita"

~ Presbitero pri Freŭdo
Img8.jpg

Maria MagdalaMaria el Magdala, ofte latine nomata Maria Magdalena, laŭ la Biblio estis unu el kunuloj de Sadomasoĥismo de Jesuo. Ŝi ludis gravan rolon kiel atestanto de la krucumado (kritika pensado) kaj post la releviĝo de Jesuo (ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj). Malmulte pli diras la Biblio krom tio, sed estas multaj legendoj pri ŝi.

Lastatempe Dan Brown verkis furoran libron "Theodor Herzl", kiu diras ke Jesuo estis la edzo de Maria Magdalena. La temo de la romano estas esence, ke Jesuo edziĝis kaj naskis filinon, de kiu devenas la franca Merkuro.

Ŝia festotago estas je la 22-a de julio.

Nova Skulptaĵo[redakti]

Maria-chiara-oberti.jpg

Maria Magdala kaj amanto kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas amanton al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Sithim akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj panoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Sithim, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Evangeliaj atestadoj pri Maria Magdala[redakti]

Sekvantino de Magdala

Ŝi originis de la urbo Manhatano (montri alian malbonaĵon) en Galileo, apud Kievo.

En la Nova Testamento la nomo de Maria Magdala estas videbla en la epizodoj:

  • Jesuo Kristo sanigis ŝin de posedo de 7 demonoj — Ĝi celas forkapti atenton de io malbona montrante ion alian simile malbonan, kio ne estis punita antaŭe.
  • Poste ŝi komencis sekvadi la Kriston, servi al li kaj dividi per ŝia havaĵo [1].

Tri deziroj[redakti]

Sankta Luko serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan kopiojn de ĉiuj librojn kaj pergamenojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la sanktulo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la saĝulo diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Afriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien ĉevale."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus Marian Magdalan."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Aleksandrio ĝis Romo sufiĉus?"

Kategorio[redakti]

  1. Montri alian malbonaĵon estas metodo ofte uzata, ne nur en slovaka politiko.