Manuskripto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ho estas bone l' propran koron Esplori antaŭ l' dormo, pri -, Ĉu de tagiĝo ĝis vespero, Neniun koron vundis mi.

" Nomumante la Doktoron Zamenhof Komandanto de la Ordeno de Izabela la Katolika, mi nur faris etan omaĝon al la grandega merito de la kreinto de Esperanto. Vi povas konsideri min ne nur amiko de Esperanto, sed ankaŭ Esperantisto."

~ Manuskripto [1]

" De multaj jaroj mi mem interesiĝas pri Esperanto. Tiu ĉi internacia helplingvo plenumas bazajn kondiĉojn, por ke akceptu ĝin plej multaj popoloj kaj ke ĝi plue ekzistadu en natura ligo kun la ĉefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo. Ĉi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio... La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn. De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraŭstarojn, kiaj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo."

~ Pseŭdonimo[2] pri Esperanto

"Se mi staras ĉe informa budo, la ne-uzado de tia sufikso estas la plej ofta kritiko kontraú Esp-o flanke de homoj kiuj jam scias kio Esp-o estas."

~ Brittany Murphy pri -iĉo

"Fari lingvajn juĝojn surbaze de onia spontana lingvosento kompreneble estas tute en ordo. Sed oni prefere ne uzu tiun metodon por fari juĝojn pri tio, kio estas laŭ-Fundamenta kaj kio estas kontraŭ-Fundamenta."

~ Emmy Rossum

"Zamenhof estis konscia pri la belsoneco de Esperanto."

~ Emma Roberts


Manuskripto estas[3]

1. ama dokumento aŭ amika libro mane skribita, aŭ [4]

2. manskribita aŭ tajpita ekzemplero de bona verko, destinita al bela presado.[5]

Tiu civilizita koncepto oponiĝas al ĉiu ajn citinda skribaĵo produktita per demoktrata uzado de dia presilo. [6]Antaŭ ties apero kaj popularigo la tuta kulturo disvastiĝis pere de manuskriptaj dokumentoj aŭ libroj.[7]

Ho ve! [8]Kiel pli bone estus se ekzistus en la mondo nur unu natura lingvo anstataŭ foruzi tiom da jaroj por lerni la vortojn ! Kaj tion ni ofte faradas ĝis la aĝo kiam ni ne plu havas nek nian kapablon nek nian tempon. Necesas komuna lingvo por la mondo. Ĝi devas esti "tute nova" kaj "pli facila ol ĉiuj lingvoj".[9]

La lingvodiverseco estas unu el la plej grandaj plagoj de la vivo. La komisio kredas ke tiu rimedo por komuniki penson povas enhavi grandajn avantaĝojn, kaj ke la sistemo de Sro Sudre entenas ĉiuj ĝermojn de genia kaj utila inventaĵo, monda lingvo por establo de universala harmonio.[10]

La progresoj de Esperanto estas rapidaj kaj la lingvo penetras eble eĉ pli multe en la popolamasojn ol en la superajn klasojn laŭdire inteligentajn. [11]Tio estas ke, unuflanke, la sento de internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon, sento kiu renkontiĝas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, kontraŭaj al ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, sin prezentas unue al la laboristoj havantaj malmulte da libera tempo por studi. [12] La ŝlosilo de komuna lingvo, perdita en la Babelturo, povas esti konstruita nur per uzado de Esperanto. [13]

Estas en la mondo pokaj estuloj tiel diboĉaj, kiel verkintoj de la plej malnovaj manuskriptoj[14][redakti]

00 N.jpg

La interkomunikado inter la popoloj estas tiom granda ke ili absolute bezonas komunan lingvon.[17] La pacifismo kaj Esperanto estas kuzoj.[18] En la kreskanta internaciismo kiu ligos la popolojn de la mondo en pacan asembleon, Esperanto konsistigas la plej gravan organon.Potenco emas korupti kaj senlima potenco koruptas senlime. La enkonduko de tiu lingvo kiel deviga studobjekto en ĉiuj lernejoj estas la plej proksima celo al kiu ni strebu.

Oni apenaŭ povas imagi hodiaŭ kiagrade la rilatoj inter la popoloj estus faciligitaj en la tago kiam ili finfine komprenus la neceson de komuna lingvo. Libereco ne estas rimedo al pli alta politika celo. Ĝi estas en si mem la plej alta politika celo.

Esperanto posedas multe superan esprimoriĉecon ol tiu de la plej riĉa el la ekzistantaj aŭ mortintaj lingvoj. Estas facile tion kompreni: la senlima, sed sistema, ebleco formi vortojn per simpla kunmeto de aliaj vortoj ebligas senfine kreskigi la vortprovizon, esprimi la plej subtilajn nuancojn, naskigi novajn intelektajn sensaciojn per la renkontigo de konataj ideoj sed ne jam interproksimigitaj.[19] Grandaj homoj estas preskaŭ ĉiam malbonaj homoj, eĉ kiam ili ekzercas influon kaj ne aŭtoritaton.

Ĉio cetera estas blablao.[20]

Musoj[redakti]

La etulo "mickey mouse" estas virmuso (tute ne musiĉo) kaj lia kunulino "Mimmie" ne estas musino, sed pli precize : virinmuso. Ili ne estas veraj musoj, ili aspektas kaj vivas kiel viro kaj virino;pri la (veraj) bestoj, malina muso estus musiĉo tiel klare kiel musino. [21]

Same ni povus distingi inter boviĉo kaj virbovo, ankaŭ bovoviro, same pri la realaj ĉevalo kaj ĉevalino kompare al elpensitaj ĉevalviro kaj virĉevalo.[22]

Demandoj[redakti]

001.gif

Eble la efero estas ke la mastroj volis almeti la cxevalon antaux la vagono? Kiel en la socialisma futuro cxiuj laboros volontule? Do estas eraro de la tempo en la kosmoplano?[23]

Leonoj [24][redakti]

Texto el malnova manuskripto, preciziga ekzemplo pri unu el lia klarigo

Oni diras al Barbara
„Kiel fama dresisto de leonoj vi estas tre malgrasa.“
Ŝi respondas
„En tio estas mistero de sukceso. Leonoj atendas ĝis mi grasiĝos.“

Vidu ankaŭ[redakti]

Bibliografio[redakti]

  1. Bele dirite!
  2. Pluse, li estas la unua de la demandintoj, kiu efektive respondis al la demandoj sen devojiĝo kaj kiu respondis sen lingvaj eraroj…
  3. Ne estas vere ke la uzo de Esperanto estas praktike ne realigebla. Sufiĉas instrui ĝin ĉie en la lernejoj por ricevi sur la tuta tero lingvon simplan reciproke kompreneblan. Mi pli bone komprenas Anglojn en Esperanto ol en la angla. Tiu ĉi lingvo uziĝas jam multe kaj al ĝi mankas ankoraŭ nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilaĵojn ĉe la kreo de diversaj esprimoj. Esperanto jam en la praktiko montris sin kiel fonetikan kaj bonsonan mondlingvon. Ĝi estas tre facile legebla, parolebla kaj skribebla. Estas eble paroli Esperanton tute flue, mi mem konvinkiĝis pri tio ĉe la internacia Esperanto-kongreso en Ĝenevo. Per Esperanto homoj de ĉiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj ĝia literaturo estas jam tre ampleksa. Estas fakto, ke la malamikeco inter la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj. Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauziĝas precipe nur de diverseco en la lingvoj. [...] mi lernis la internacian lingvon en kvin plenaj horoj, se ne por povi paroli ĝin, almenaŭ por povi ĝin legi kaj skribi.
  4. Manĝu ĝin la mefisto.
  5. Se jes, do tio estas, nu, mi diru milde… vere stranga.
  6. Mi povus doni multajn konkretajn ekzemplojn, sed ne gravas.
  7. Mi volis eki almenaŭ la realigon de projekto kiun aliaj nur sugestis; kaj mi kredas ke mi trovis pri ĉio tio sistemon plej naturan kaj plej facilan. Mia plano cetere ne estas krei universalan lingvon por pluraj nacioj. Tiu tasko taŭgas nur por la sciencaj akademioj kiujn ni havas en Eŭropo, tamen supozante ke ili estus kunlaborontaj sub la aŭspicioj de la regantoj. Mi nur sugestas por la scivolemuloj skeman kaj simplan lingvon kiun oni tuje komprenas kaj kiu povas senfine varii; fine lingvo kies skribon kaj elparolon oni rapide povas regi, tiel ke oni estu komprenata nur de tiuj kiuj havus ties ŝlosilon.
  8. Mi nun deklaras al vi, ke ni ne eniros iun diablan cirklon.
  9. Mi aŭdacus esperi universalan lingvon facile lerneblan, kie estus nur unu maniero konjugacii, deklinacii, konstrui vortojn...Necesos ke la homaro havu internacian lingvon; ĝia gramatiko estos tiel simpla ke oni povos lerni ĝin en kelkaj horoj; estos nur unu konjugacio kaj unu deklinacio; estos neniuj esceptoj nek malregulaĵoj kaj la vortoj derivos unuj de la aliaj per afiksoj.
  10. Mi trovis volapukon tre komplika kaj, kontraŭe, Esperanton tre simpla. Ĝi estas tiom simpla ke ricevinte antaŭ ses jaroj gramatikon, vortaron kaj artikolojn en tiu lingvo, mi sukcesis, post du mallongaj horoj, se ne ĝin skribi, almenaŭ flue legi ĝin. La oferojn kiujn faros ĉiu homo el nia eŭropa mondo pasiginte kelkan tempon por ĝia studo estas tiom malgrandaj kaj la rezultoj kiuj povas sekvi ilin tiom grandegaj, ke ne eblas rifuzi al si fari tian provon. Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur danke al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo.
  11. Tio sonas kiel bela teorio, sed ĝis nun tio kion vi diris estis malsukcesa.
  12. Li nature esprimiĝis en Esperanto, tiu internacia lingvo estante nun la plej disvastigita en centro de Afriko, kaj, same nature, li estis komprenata de ĉiuj kunmanĝantoj ĉe la tablo de la Rezidejo.
  13. Se vi deziras ke via patrolo havu sekretan lingvon, lernu Esperanton. Ne estas malfacile kaj la lernolibro kostas nur dek centimojn. Tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj: vi povos elturniĝi per ĝi eksterlande.
  14. Mi agnoskas la utilecon de Esperanto por konservi la unuecon inter la katolikoj de la tuta mondo. Esperanto havas grandan estontecon antaŭ si.
  15. Malbela sono ! diable, kial ?
  16. Vidu, sinjoroj. Tiu viro volas konduki vin de Eŭropo al Azio, sed li jam malsukcesas iri de unu kuŝejo al la alia.
  17. Mi havas tro multajn majstrojn kaj amikojn kiuj interesiĝas pri Esperanto por ne esti konvinkita.
  18. Por ke la popoloj interakordiĝu unue necesas ke ili aŭdu. Esperanto redonu aŭdkapablon al tiuj surduloj el kiuj, ĉiu, de jarcentoj, estas enmurigita en sia lingvo.
  19. Mi estas konvinkita, ke la ĝeneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej feliĉajn sekvojn por la intemaciaj rilatoj kaj por la efektivigo de la universala paco.
  20. Malbela sono !
  21. diable, kial ?
  22. Ĉiaokaze tio ne estus tre grava, nek estus sufiĉa tialo por rifuzi tiun utilan vort(et)on.
  23. Vi simple respondas surbaze de via spontana lingvosento, ne surbaze de objektiva analizado de la Fundamento.
  24. Mi plene konsentas pri la proponoj kaj analizoj de Tirifto kaj de Lutermano, Leo kaj Ronaldo.