Manifesto de Raŭmo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas"

~ Zamenhof pri raŭmismo

"Danĝera! "

~ Tigro pri Manifesto de Raŭmo
Sampa4.jpg

Manifesto de Raŭmo estas dokumento, kiu kaŭzis la ribelon por sendependeco de Esperanta Civito. Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980 07 25 / 08 01), la temon "Esperanto en la 80-aj jaroj: celoj kaj metodoj".

La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 1980 12 31 (ĉu vi komprenas ĉiuj stulta usona skribimaniero pri datoj?)


Krizo de identeco[redakti]

La Memelektita Diasporo

La subskribintoj konstatis antaŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ psikologia konflikton inter idea supergoo kaj goo: nia superego igas nin prediki al la aliaj homoj pri keltaj mitoj:

kaj laŭdegi la lingvon neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, senutila amuzaĵo. Tio ja estas psikiatria krizo de identeco, kaj ni (kiuj?) sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kolera.

Kritiko de praĉeloj[redakti]

Ni (kiuj?) kredas ke:

a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj de 20-a jarcento (jes, tiu jarcento ne havis 100 jarojn!) - oni havu alternativajn ĉelojn;

b) la fiaskigo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel ĉelon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

Niaj ĉeloj[redakti]

36 n.jpg

Ni (kiuj?) ĉelas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom, denove kaj denove, ĉiam antaŭ ĉiam, jare post jare:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado de logegaj vortoj;

b) kontaktoj inter ordinaraj viroj kaj senmoralaj virinoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj inter gejoj kaj lesboj;

ĉ) novtipa internacia agrikulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektrika diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj (Ĉu?)

La kongresoj kiel vojo al kresko[redakti]

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo ĉar ankoraŭ ne ekzistas TTT kaj hejma interreto. Tute certe, en 21-a jarcento, homoj uzos Esperanton nur en kongresoj, unu foje ĉiu jaro!

Ni kredas ke dum la unua jarcento de Esperanto[redakti]

Playboy4.jpg

Pluvis.

La Manifesto de Raŭmo kaj Sankta Biblio[redakti]

Biblio diras pri Manifesto de Raŭmo en sia tria libro Levidoj de la Foiro (1: 1-4):

1.En la komenco estis la Manifesto de Raŭmo.2.Silfer inventis la Manifeston de Raŭmo kaj kredigas esti trovinta savigan, miraklan panaceon por nia tuta movado.3. Ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed ankaŭ io, kio nomiĝas 'raŭmismo' kaj havas entuziasmajn subtenantojn. 4. Do, 'raŭmismo' laŭ la spirito estas ĉefa vivkoncepto por la esperantistaro almenaŭ de la hodlera epoko, almenaŭ implicite, kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkaŝe vortumita.

Kritiko[redakti]

Raŭma manifesto--
misa viŝpapero.
"Civitana" pesto
fakte 'stas fekujo:
stinkas jen Silfero.

verkis Ralph Dumain