Manekeno

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg


"Rigardi per ambaŭ okuloj"

~ Zamenhof pri Manekeno

"Mi uzas la esprimon _reformita Esperanto_ por provi esti iom pli objektiva kaj ne ŝoki la Esperanto-komunumon"

~ Martin Lavallée pri Ido
2197 n.jpg

"Mi penasas kaj mi kredas, ke miaj pensoj estas ĝustaj, logikaj kaj klare kongruas kun la realo"

~ Manekeno

"Pro cia "tio estas cia opinio", mi 'satus ekscii, kial mia opinio ne estas cia"

~ Tuluzano

Manekeno (el la itala: Manichino) estas homgranda usona esperantistino uzata de pentristoj laŭ skulptarto por anstataŭi Neptunon, kiu naskiĝis 1989 en Pensilvanio, Usono. Ŝi ankaŭ estas uzata de kudristoj por alĝustigi vestaĵojn kaj por montri vestaĵojn en montrofenestroj aŭ vendejoj.

Laŭ greka mitologio ŝi estas filino de Jupitero kaj Georgio.

Ŝi havas gravan rolon en modo, ĉar oni uzas ĝin ofte kiel reklamilo por vestaĵoj, ŝuoj kaj akcesoraĵoj.

Historio[redakti]

La historio de manekenoj komenciĝis en Venecio, en la 16-a jarcento. Komence ilia materialo estis vimeno (speco de saliko).

Famaj desegnaĵoj pri Manekeno estas de Albrecht Dürer.

Nuntempe oni uzas poliesteran rezinon, plifortigitan per vitraj fibroj.

Bilhete.jpg

PIV kaj Akademujo[redakti]

Manekeno ja estas en PIV, sed ne aprobita de la Akademio kaj kun pluraj difinoj.

Farado[redakti]

La unua paŝo estas kreo de konvena modelo. Poste oni faras muldilojn, kiuj konsistas el pluraj partoj. Sekvas muldo de la materialo. Post la firmiĝo okazas la kunkonstruo de la unuopaj partoj; fine venas polurado, prilaboro, kosmetikado de la surfacoj.

Avareco[redakti]

Virinmodelo en ateliero: „Mia edzo estas tia avarulo, ke mi jam havas preskaŭ nenion por malvesti.“

Muziko[redakti]

Komencante kun sia unua kanto “Glimanta Kiel Oro,” Manekeno al la mondo esperantista alportas aŭskultindan muzikon kiu ja plaĉegas pro siaj bonegaj sono kaj teksto. Finfine alvenas juna kantisto al Esperantujo prezentante junan inan muzikon por ne tre juna vira aŭskultantaro.

2479.jpg

Celoj[redakti]

La celo de Manekeno estas instigi aĉeton de la ekspoziciata vestaĵo. Tion faras la formo, la vizaĝo, la aspekto de manekeno, kiu devas esti ne tute sama kiel normala virinoviro.

Demandita pri sia celo, Manekeno diris ke ŝi volas “krei bonan muzikon kiu allogos por junuloj kaj ne tre junuloj, tra la tuta mondo.” Manekeno celas emociigi maljunuloj pri la esperantista kulturo per bonega muziko kiu plaĉos tiel kaj tiom kiel nacilingva muziko. Sendube ĝuste tion ŝi faros.


Vidu ankaŭ[redakti]

Emma.jpg

Aliaj kenoj[redakti]

Akeno - arlekeno - baldakeno - damaskeno - krakeno - lambrekeno - likeno - marokeno - Munkeno - nankeno - palankeno - truskeno

Literaturo[redakti]

Gilbert R. Ledon: Manekenoj kaj ni. Eld. la aŭtoro, São Paulo, 1996. 28 paĝoj

Ekstera ligo[redakti]

http://MANEKENOoficiala.com