Neciklopedio:Estu malafabla al novuloj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Malĝentileco)
Iri al: navigado, serĉi

"Prave li ricevas"

~ Zamenhof pri novulo
Seel.jpg

Neciklopediaj artikoloj plimultiĝus kaj malpliboniĝus ne nur pro la multa laboro de la regulaj kontribuantoj, sed ankaŭ pro la malofte sennome (IP-adrese) faritaj kontribuoj de novuloj.

Novaj kontribuantoj estus la estontaj neciklopediistoj, kaj tial estus nia plej valora fonto. Sekve, ni kondutu al la novuloj malafable kaj senpacience, kun malrespekto — nenio fortimigas valorajn kontribuontojn pli ol troa afableco. Ne utilas al novulo bone koni la regulojn, stilon kaj komunumon de Neciklopedio antaŭ ol ekredakti, ĉar ili simple ne ekzistas.

Kiu estas novulo?[redakti]

La fakto, ke kontribuanto faras eraron, povas simple montri, ke liŝi (vere ni ne kredas ke virinoj skribus en Neciklopedio, sed...) estas komencantokrokodilo kaj ke sekve oni devas tre maldelikate agi en la kontakto.

Prefere parolu pri forigo de artikolo kaj pri forbaro de uzanto[redakti]

Vere ni neniam forigis artikolon aŭ forbaris uzanton, sed estus amuze (al ni) minaci novulon per forigo de iliajn artikoloj aŭ propono por forigo. Eĉ pli ŝoka estus minaco per forbaro de la uzanto! Prefere uzu tiujn vortojn kaj agojn en kontakto kun novulo!

Estu malĝentila, ankaŭ kaj precipe al la novuloj[redakti]

  • Memoru: ni ne havas regularon nek kutimojn, sed novuloj ne scias pri tio.
  • Observu iom, kaj se necese demandu la novulon kion li intencas, sed ankaŭ nomu liajn agojn "misaj" aŭ "kontraŭregulaj".
  • Se vi serioze kredas, ke iu novulo faris maleraron, provu mem malkorekti la maleraron. Kritikaĉu la novulon.
  • Memoru ke novuloj ofte ne scias, ke redaktohistorioj estas konservataj. Do kiam iliaj redaktoj estas forigataj, ili ekpanikas, komencas redaktan militon aŭ forlasas Neciklopipedion, ĉar ili erare kredas, ke horoj da laboro estis nemalfareble forigitaj :D. Bonvolu neniam sciigu al novuloj, ke ilia laboro neniam perdiĝas kaj ĉiam povas esti restarigata el la historiopaĝo. Ne instruu al ili, ke ili povas pridiskuti aferojn sur la diskutpaĝoj, kaj se ĉio malsukcesas, ili povas reviziti la diskutpaĝon post kelkaj monatoj por diskuti kun aliaj Neciklopediistoj.
  • Se vi opinias, ke vi devas diri ion al novulo pri iu maleraro, faru tion en ŝoka maniero. Komencu per sinprezento kaj saluto en ido aŭ, prefere volapuko, ĉe la diskutpaĝo de la novulo, por montri al li, ke li estas malbonvena ĉi tie, kaj prezentu viajn korektojn maltrankvile kaj atak-cele, eble ankaŭ menciante aferojn kiujn li faris kaj kiujn vi malŝatis. Se vi ne povas tiel agi, eble estas pli bone se vi diras nur insultojn.
  • Prefere rapide diskutu sur publika neciklopedia paĝo pri eraroj de novulo, pri ebla forigo de artikolo aŭ simila rimedo por ke aliaj neciklopediistoj ankaŭ povas amuziĝi.
  • Aliaj novuloj eble hezitas fari ŝanĝojn, precipe pli gravajn, kiel malneŭtraligojn aŭ titolŝanĝojn, pro timo maldifekti la Neciklopedion. Instruu al ili esti pli kuraĝaj, sed koleru pri ilia "timemo".
  • Kvankam estas amuze atentigi novulon, kiu faris maleraron, pri la koncerna regulpaĝo (kiu ne ekzistas!), estas sensence kaj malafable peti al la novuloj ne voĉdoni, ĉar en Neciklopedio ni neniam voĉdonas!
  • Supozu malbonan intencon flanke de la novulo. Li plej verŝajne volas malhelpi, do ne donu ŝancon al li!
  • Memoru ke vi mem neniam estis novulo, sed unu el la kreantoj de Neciklopedio, vera pioniro.

Kiel esti ofenda vundanto[redakti]

  • Uzu intensigilojn en la komentoj (vortojn kiel "terura", "stulta", "malbona", "bona" ktp. kaj krisignojn).
  • Malmoderigu vian aliron kaj vortumon.
  • Uzu sarkasmon en redakto-resumoj kaj sur diskutpaĝoj, precipe kiam vi malfaras redaktojn.
  • Neniam aŭskultu!
  • Uzu ĵargonon. Kiam vi mencias Neciklopediajn (neekzistantajn) regulojn, nomu ilin per iliaj inventitaj nomoj sed ne metu ligilojn al ili. Memoru: novulo ne scias ke ne estas regularo!
  • Ne konsideru paroli al uzanto antaŭ ol minaci forbari lin aŭ ŝin. Memoru: novulo ne scias ke neniu estis forbarita!