Makondo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Makon.jpg

"Antaŭe mi ne povis imagi tian malprogreson de la Esperanto-movado."

~ Makondano pri ĉi tiu artikolo

"Efikiva laboro laboro per oro."

~ posedanto de BMW

"Mi malkonsentas pri la lasta frazo."

~ urbestro de Makondo

"Maxim bone ridas qua kom lasta ridas."

~ alkemiisto

La urb(et)o Makondo estas la malnova ĉefurbo de la respubliko Ĉibĉombio fondita de la ilustra kaj tre ripetema konkistadoro José Arcadio Buendía; nuntempe ĝi estas en stato de malapero post uragano, sed ĝi ankaŭ estas unu el la plej gravaj lokoj, ĉar ĝiaj libraj minoj estas la ĉefaj elfosejoj en Latinameriko. Makondo estas urbo konata pro neapero en ia mapo; tio estas ĉar ĝia grandeco estas tiom, ke homaj sistemoj malhavas la necesan teknologion por ĝia prezento.

La urb(et)o estis fondita kiam José Arcadio Buendía kondukis sian popolon tra la karibia regiono serĉante la promesitan landon la maron; la kunuloj de Buendía devis sekvi lin en lia deliro, ĝis ili fine enuiĝis pri rigardado de la maro kaj ekloĝis kune ĉe rivero. Konsekvence la makonda civilizo iom post iom prosperadis, dediĉante sin al diversaj metioj. Estis revelacio en la loko, kiam iuj mistikaj estaĵoj, konataj kiel ciganoj, alportis materialon de fantaziaj propraĵoj nome glacion.

Glacio kaj flugantaj tapiŝoj ciganaj estas la ĉefaj importoj de Makondo dum multaj jardekoj; tial ĝi fariĝis granda ejo por la riĉiĝo de ciganoj, ĉar tiuj stultuloj nur devas rigardi pecon de glacio kaj la tapiŝon de la malnova banĉambro kun kelkaj ŝnuroj pendantaj por fari ĝin magi-aspekta.

Geografio[redakti]

Makondo, multe persekutita siatempe, estas unu el la plej gravaj urboj de la kolombia karibeo, limante norde kun Sankta Ludoviko, sude kun Kartageno, oriente kun la eksdepartemento Panamo kaj okcidente kun Venezuelo kaj Neniamlando; la urb(et)o ankaŭ estis loko de la malkovro de la rondeco de la tero. Ĝin karakterizas zono nestabila kun tendenco vidi homojn, kiuj ascendas ĉielen.

Ĝi estas ankaŭ la deirpunkto de la konata flava papilia migrado, kiu unue estis dokumentita de la fama biologo Mauricio Babilonia. La migrado interrompiĝis baldaŭ post kiam la biologo mortis en tragedia kaj tre absurda akcidento.

Ĉi tiu artikolo estas eta ektraduko de artikolo el la hispana neciklopedio.

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nikaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)