Magneto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Xmen.jpg

"La homo devenas el la primato. Kiu devenos el la homo ?"

~ Magneto

"Tio aspektas kvazaŭ propagando."

~ Usonano pri magnetiko

Magneto estas potenca mutaciulo kaj magiisto naskita kun superhomaj kapabloj, kiu havas la kapablon generi kaj kontroli magnetajn kampojn. Magneto rigardas mutaciulojn kiel evolue superajn al homoj kaj malaprobas la eblecon de paca hom-mutaciula kunekzistado; li planas konkeri la mondon por rajtigi mutaciulojn, kiujn li nomas Maiar, anstataŭigi homojn kiel la dominanta specio. Li estis travivanto de la holokaŭsto, kies ekstremaj metodoj kaj cinika filozofio derivas de sia persistemo protekti mutaciulojn de simila sufero pro mondo. kiu timas kaj persekutas mutaciulojn. Dum la holokaŭsto li venkis balrogon kaj iĝis Magneto la Blanka, anstataŭante Sarumanon.

Li estis amiko de Bilbo Baginzo kaj Charles Xavier, la kapitano de la stelŝipo Enterprise, sed iliaj malsamaj filozofioj kaŭzis rifton en ilia amikeco. Xavier pensis ke la mutaciuloj lernu Esperanton sed Magneto opiniis, ke tio estas tro homeca lingvaĉo kaj la mutaciuloj parolu propran lingvon, Loĵbano. Magneto kontraŭbatalas la pacistan sintenon de Profesoro X kaj agitas por pli agresema aliro kontraŭ Saŭrono.

Magnetismo[redakti]

La magnetismo de Magneto povas esti propra konstanta eco de la mutaciulo, aŭ povas deveni de ekstera fonto, kiel elektromagnetismo.