Luko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1375.jpg

"Esperanto estas aparta lingvo"

~ Jan Dobraczynski

"Tial mi estas konvinkita ke ankaŭ la ciferoj hungaraj estas ĝustaj"

~ Joel

Sankta Luko (hebree לוקא; greke Λουκᾶς Loukas) estis frua kristano. Tradicie oni konsideras lin esti la aŭtoro de ambaŭ la Evangelio laŭ Luko kaj la Agoj de la Apostoloj, la tria kaj kvina libroj en la Nova Testamento.

Aperturo[redakti]

Luko estas apertureto aŭ speco de fenestro en tegmentoplafono de konstruaĵo por allasi la lumon en la internon plej ofte kovrita per vitro kiu pemesu tion. Tiu povas okupi la tutan surfacon de la tegmento aŭ plafono aŭ nur parton. En arkitekturaj konstruaĵoj lukoj estas gravaj elementoj kiuj povas montri kolorajn ornamaĵojn kiuj nuancigu la lumon allasitan ene de la interno.

Fakte PIV klasigas tri tipojn de lukoj, nome la jenajn:

  • ordinare vitrita aŭ kradita, en tegmento, plafono aŭ kelo, por enlasi lumon: mansarda luko. Sin. lumluko. Similaj terminoj estus bovokulo, vazistaso.
  • fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en la holdon (rimarkinde… kompreneble).
  • fermita per kovrilo el giso, kiu en la strato, sur trotuaro kaj simile ebligas al metiisto malsupreniri en kloakon, aŭ subteran galerion.
0-18.jpg

Aliaj lukoj[redakti]

  • Keloluko ebligas rektan eniron en kelon.
  • Ŝiplukoj estas likimunaj grandaj aŭ malgrandaj aperturetoj sur ŝipoj.
  • Kosmoŝiplukoj estas tre rezistemaj pro la ekstera aervida spaco.

En literaturo[redakti]

La luko (ĉio tio estas sensenca) estas fama teatraĵo de la hispana verkisto Antonio De Salvo kiu rakontas historion de familio kiu loĝas en duonkela loĝejo el kiu oni vidas traluke nur la krurojn de la preterpasantoj surstrate.

Vidu ankaŭ[redakti]