Latina alfabeto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Litero)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon"

~ Zamenhof per latina alfabeto
744 n.jpg

"Ma vu ne esas tante habila (lerta) en vua Esperanto"

~ idisto pri Zamenhof

"Tio estas vantaĵo kaj ventaĵo."

~ Predikanto pri Latino

"Sed num vu esten tute certe de id, kvo vu diren al mi?"

~ Reformisto

Latina alfabeto (АЗБУКА) estas teda kaj danĝera skribmaniero, kreita de romianoj. Al latina alfabeto mankas kulturan valoron, ĉar ĝi estas simple kopio de greka alfabeto!

Bildo tute sen rilata al ĉi tiu artikolo

En la lasta tempo por la latina skribo aperis voĉoj de nerdoj. Ili diras ke sindarina skribsistemo estas multe pli bela kaj fleksebla. Kelkaj el ili eĉ preferas la klingonan skrimanieron.

Deputitoj en la rusia parlamento preparis aldonon al la leĝo pri lingvoj de popoloj en Rusia federacio, kiu devigos ĉiujn popolojn uzi skribon kreitan sur cirila bazo. "Ĉar aliaj formoj de skribo minacas al sekureco de la lando".

Ankaŭ la latina skribo ne havas necesan multon de signoj. Pro tio, oni bezonas uzi diakritikon (ĉapelojn, braketojn, vostetojn, ktp.) laŭ la lingvo, aŭ, kiel en Angla lingvaĉo, skribi tutfreneze.

Eŭropcentreco[redakti]

3028 n.jpg

Shajnas, ke okcident-Europaj kaj Amerikaj samideanoj ofte ne konscias ke ekzistas pli granda mondo, kie oni malmulte uzas la Latinan alfabeton.

Historio[redakti]

Do, ni komencu en la jaro 600 antaŭ Kristo. Tiam la romianoj jam transprenis sian alfabeton supozeble de la etruskoj, kiuj siavice supozeble transprenis ĝin de la grekoj, kiuj ja ankaŭ jam transprenis ĝin. Tiu skribsistemo dum la jarcentoj iom ŝanĝiĝas, sed principe restas.

Unua lingva kongreso en 1928 starigis la bazojn por konstrui literumadon per latina alfabeto, gramatikon kaj vortprovizon por la moderna vivo.

La fenica alfabeto havis nur 22 literojn. La latina alfabeto forigis kelkajn, ŝanĝis formon kaj signifon de aliaj kaj aldonis aŭ realdonis kelkajn aliajn. La lasta litero de la fenica alfabeto estis T, kies nomo estas 'tav' kaj signo estas 'signo'. La latina litero U aŭ V, formita el iom ŝanĝita F, kaj X estas aldonitaj ĉe la fino de la latina alfabeto, al kiuj aldoniĝis pli malfrue la literoj Y (ipsilono) kaj Z, utilaj por transskribi grekajn vortojn. La literoj I kaj J estis unu sola litero. Resume, la literoj J, V, W, kaj Y, kaj la distingo inter majuskloj kaj minuskloj, estas aldonitaj post la elpenso de la presarto.

Uskleco[redakti]

En lernejo: „Kiam oni skribas majusklon?

„Kiam oni estas miopa.“

Malriĉeco[redakti]

La latina alfabeto estas tiom malriĉa, ke eĉ la latinlingvanoj devis enkonduki la unuan diakritikan signon por distingi disde la sendiakrita litero C /k/ la novan literon G /g/, kaj poste ili pruntis kelkajn literojn al la helena. Cetere ili devis diveni la longon de la vokaloj (kompare la helenoj ne devis diveni la longon de du el siaj vokaloj : epigrafo /e/ kaj eeto /e:/ kaj omikrono /o/ kaj omego /o:/ ; la Londonon de Joachim Meisner kaj alfo ili devis diveni). La afero ne estas tiel malsimpla. Epsilono kaj omikrono estas krom mallongaj, fermitaj vokaloj, dum eto kaj omego estis krom longaj, MALfermitaj vokaloj. Por malfaciligi la aferon iom pli, ekzistis ankaŭ longaj fermitaj vokaloj, kies grafioj estis epsilono-ioto (kio ne estas diftongo, sed longa vokalo) kaj omikrono-upsilono (kio ankaŭ ne estas diftongo).

Alfabeto[redakti]

172a.jpg

- Peĉjo, ĉu vi lernis parkere la alfabeton? Kiuj literoj venas post la litero A?

- Ĉiuj aliaj.

Literoj kaj fonemoj[redakti]

Vidu ankaŭ Esperanta alfabeto

En la Esperanta skribo, unu litero respondas ĉiam al precize unu fonemo. La jena tabelo montras ĉi tiun interrespondon. Aldone ĝi montras ekvivalentojn de la prononcoj de la diversaj literoj de la esperanta alfabeto en diversaj lingvoj:

Litero aŭ digramo IFA Angla Hispana Itala
a /ä/ car casa casa
e /e̞/ pen dedo tetto
i /i/ free misa libro
o /o̞/ horse cono cono
u /u/ book puro tutto
b /b/ back burro bambino
c /t͡s/ tsar robots pizza
ĉ /t͡ʃ/ bleach leche centro
d /d/ dog dos dito
f /f/ fill feo fungo
g /ɡ/ go gato gatto
ĝ /d͡ʒ/ jump gelato
h /h/ high hahaha!
ĥ /x/ loch jota
j /j/ you viuda Jonio
ĵ /ʒ/ vision (abat-jour)
k /k/ sky casa casa
l /l/ let losa luna
m /m/ him cama mamma
n /n/ nice cono naso
p /p/ spoon capa papà
r /r/ (road) rama ramo
s /s/ sand casa sasso
ŝ /ʃ/ sheep scettro
t /t/ stock tonto torre
ŭ /w/ world cuanto hueso
v /v/ valve afgano vita
z /z/ size comunismo mese

Jen ĝi![redakti]

La latina alfabeto konsistas el 26 literoj, jen ili:

A, B, C, æ, t, ø, d, j, ¶, q, -, >, ¼, þ, x, ý, Ç, $, @, #, &, §, W, X, Y, Z.

Vidu la Unikodan tabelon:

Kemio.gif

Cadi[redakti]

Cadi estas la dekoka litero de pluraj semidaj abĝadoj, inkludante la fenican Ṣādē 𐤑, hebrean Ṣādi(q) צ, aramean Ṣāḏē 𐡑, sirian Ṣādē ܨ, geezan Ṣädäy ጸ, kaj araban Ṣād ص. Ties plej malnova sona valoro estis verŝajne /sˤ/, kvankam ekzistas vario de prononcoj en diversaj modernaj semidaj lingvoj kaj iliaj dialektoj.

En la kanaanaj lingvoj por kiu la litero kreiĝis, cadi reprezentas la kunfandiĝo de tri prasemidaj "emfazaj konsonantoj." La araba lingvo, kiu konservis la fonemojn apartaj, enkondukis variantojn de ṣād kaj ṭāʾ por esprimi tiujn tri sonojn (vidu ḍād kaj ẓāʾ). En la aramea, ĉi tiuj emfazaj konsonantoj kunfandiĝis anstataŭe kun ain kaj tet, respektive, kaj tial la hebrea ereṣ ארץ (tero) estas araʿ ארע en la aramea.

La fenica litero pluderiviĝis en la grekan Sano (Ϻ) kaj eble Sampion (Ϡ), kaj en la etruskan 𐌑 Ś. Ĝi eble inspiris la formon de la letero Ce en la glagolican kaj cirilan alfabetojn.

La responda letero de la ugarita alfabeto estas 𐎕 ṣade.

La litero estas nomita "cadek" en la jida, kaj modernaj hebrelingvanoj ofte donas al ĝi similan nomon.[1] Ĉi tiu nomo por la letero verŝajne devenis de rapida recitado de la alfabeto (t.e., "cadi, kof" → "cadik, kof"), influita de la hebrea/jida vorto cadik, kiu signifas "justulo"n.[2]

Notoj[redakti]

  1. Denove eŭropan(in)o prezidos TEJOn
  2. La opozicia kandidato Lazarus Chakwera venkis en ripeta kandidata baloto Peter Mutharika, la aktualan prezidanton de Malavio — unuafoje en historio de Afriko.