Lingvo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Estas ŝafoj, estos lano"

~ Zamenhof pri ŝafoj kaj lano
Lingvo12 2.jpg

"Laŭ mi, la lingvo estas flamo lampa"

~ William Auld

"Esperanto ĝuas la plej malaltan estimon inter la lingvoj de la mondo"

~ Ralph Dumain pri lingvoj

"La homi ne vere importas. La linguo esas plu importanta"

~ idisto pri lingvo

"Unu Lingvo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Lingvo en mallumon ilin gvidas kaj katenas."

~ Tolkien

"Ido esas richa e permisas la uzo di ula vorto, se la logiko posibligas to"

~ idisto pri lingvo

"La vorto lingvo jam ĉesis esti lingvistika termino"

~ Chomsky pri lingvo

"Sub la soveta regado la lingvo vegetis, stagnis kaj ŝrumpis"

~ Milokula Kato pri lingvo

"Neniuj lingvoj iam estis puraj - krom eble iam en frua ŝtonepoko"

~ Bertilo Wennergren pri ŝtonepoka lingvo

"La lingvo estas potenco"

~ esperantisto pri lingvo

"'Tendencoj eŭropecaj' tute taŭgas en Esperanto kiu, kiel lingvo, estas fenomeno eŭropa."

~ Feĉjo Cesarano pri lingvo

"Toct i glheþen sint equais, mas l'Angleasca isch pü equal q'els altreux."

~ Talosano pri lingvoj
Bildoj zeo lopud mini.jpg

Lingvo estas spirita karaktero de homoj, sekve, ĝi apartenas al fantomoj. Lingvoj estas tre danĝeraj, ĉar per ili oni ofendas unu la alian kaj tiu kaŭzas interbatalojn kaj eĉ militojn. Dio kreis lingvojn per babela turo por turmentegi la homojn. Zamenhof, Ŝlejro, Beaufront kreis lingvojn por pligrandigi la homan malkompreneblecon. Lingvo estas vesto de pensado.

8108.jpg

Ankaŭ okazas, ke lingvoj naskiĝas, sed neniam el neniaĵo: Esperanto fiaskis.

Defino[redakti]

10846013 880694641963956 6725059997324841099 n.jpg

Unuavice, kio estas lingvo? Ĝis nun, nur la Esperanta Civito klare esprimis sin: ĝia respondo al la demando "kio estas lingvo?" situas en la art. 7 de la Manifesto de Prago. Siaflanke UEA neniam sin esprimis favore al tiu Esperantisto; ĝia delegacio ĉe UN en Ĝenevo eĉ rifuzis la donacon de kelkaj ekzempleroj de la koncerna libreto. Tamen UEA mem (kaj aliaj en Esperantio, ekster la Pakto) neniam donis sian formulon.

Laŭ PIV, lingvo estas "Sistemo de vortoj, uzata de unu gento, unu nacio unu grupo da nacioj por interkompreniĝi" (estas pluaj specialigita j nenioj, kiu malpli rilatas al la nuna diskuto). Dialekto estas "speciala formo, kiun ricevas unu lingvo en certa regiono". (Komparu "idiomo", kiu estas "lingvo propra al nacio aŭ provinco".)

La kriterioj por decidi ĉu du parolformoj estas apartaj lingvoj aŭ nur reciprokaj dialektoj estas foje iom subjektivaj, pli politikaj ol lingvistikaj; ekzemple, la serboj kaj kroatoj nuntempe certe ne akceptus ke ili havas la saman lingvon, kvankam dum jardekoj ili oficiale kaj intence kunigis sian parolon.

Jes. Ekzistas neniu alia bazo por decidi, kio estas unu lingvo. Tio, kion oni konsideras unu lingvo estas unu lingvo. Tio, kion oni konsideras du malsamaj lingvoj, estas du malsamaj lingvoj. Iafoje tamen ekzistas pluraj "oni" kun diversaj opinioj pri la afero. Tiam venkas tiu "oni", kiu plejparte enhavas la homojn, kiuj efektive parolas la koncernajn lingvovariaĵojn. Se en ĉiuj "oni"-oj svarmas tiaj personoj, tiam ekzistas pli ol unu vero...

Bone... ho...[redakti]

La homa lingvo estas tre komplika afero per si mem, kaj sukcesa interpreto de la unuopaj frazoj ofte dependas de tute neformaligebla juĝo de la aŭskultanto aŭ leganto. Tio validas por Esperanto same kiel por ĉiuj lingvoj.

Patrina lingvo[redakti]

Kial la lingvo de popolo estas nomata „patrina lingvo”?

Ĉar malofte la patro rajtas paroli.

Gramatikaĵo[redakti]

150px-Interlingua-Logo.png

La adjektivoj "franclingva", "ruslingva", "germanlingva", ktp., estas kontraŭgramatikaj, kaj oni nepre diru "francalingva", "rusalingva", "germanalingva", ktp., same kiel oni jam diras "anglalingva" (kiel la pro-belsoneca ne-disfalo de la vokalo montras la gramatikan karakteron de la unua ero). Franc/o, Rus/o, German/o, Angl/o ja estas substantivaj radikoj, ĉu ne? (tiel diras la PIV, kaj cetere: alimaniere ili signifus pli-malpli la samon kiel "franceco", "ruseco", "germaneco", "angleco"). Aŭ ĉu la eraro estas ĉe "anglalingva", kie oni nepre diru "anglolingva"?

Kompreneble oni ne diru "anglolingva", ĉar temas pri adjektivigo de la vorto "angla lingvo", kiu klare montras, ke -a- estas la ĝusta interlingva vokalo. La vorton "anglolingva" oni ne uzu, ĉar la vortkombino "anglo lingvo" estas kontraŭgramatika.

"Anglo lingvo" estas sensencaĵo, sed ne tiel estas pri "la lingvo de la Angloj". Simile, "manĝo ĉambro", en du vortoj, estas misformita, tamen "manĝoĉambro" (en unu vorto) estas de ĉiam uzata, kaj signifas "ĉambro por manĝoj". Ankaŭ "vortouzo" estas ne "vorto uzo" sed "uzo de vorto(j)", ktp.

Senpera ligado de la elementoj anglo + lingvo + -a estas neebla en Esperanto. Kiel mi diris, ekzistas diversaj tipoj de [gGramatiko]], sed tio ne signifas, ke oni ĉiam povas laŭplaĉe elekti unu el ili. Tio eblas nur en tre maloftaj kazoj (ekz. ĉe "pagipova"/"pagopova"). Sciu, ke la verkidoj de PAG bezonis ĉirkaŭ 150 paĝojn por pritrakti la temon.

Historio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de lingvo.

Antaŭ kelk dekoj da mil jaroj oni konsideris absolute natura afero ke oni havu ununuran komunan lingvon, kion ĉiu alproprigas. Komence kiel fremdan lingvon kaj poste la postaj generacioj jam kiel la lingvojn de siaj gepatroj. Kaj fine ili jam perfekte alproprigus kiel iujn ajn plej fajnajn lingvojn gepatrajn.

Nepraj Trajtoj de lingvoj[redakti]

Ĉiuj lingvoj havas nepre kelkajn trajtojn, jen ili:

Naturaleco[redakti]

F igua.gif

Lingvo ne estas invento. La homa lingvo estas natura fenomeno, perfekte adaptiĝinta al la homa pensado. Tio validas egale ĉu oni nomas sian parolon Abĥaza aŭ Zulua, Hispana aŭ Hungara, kaj do ankaŭ Esperanto.

Ĉu vi kredas ke Esperanto estas pli facile lernebla ĉar ĝi estas "planlingvo"? Ne, se homoj regas lingvon, tio signifas ke ĝi estas natura lingvo, do ankaŭ Esperanto estas natura lingvo - ŝatinda fakto en ĉi tiuj teknologiaj tempoj.

Stultaĵo, ŝajnas al mi...[redakti]

"Natlang" estas anglalingva mallongigo (fakte uzata nur inter planlingvemuloj!), kiu estas mallongigo de "national language". Ili kompreneble uzas ĝin interŝanĝeble kun la pli ĝusta "ethnic language"; evidente "ethnlang" ne estas aparte facile elparolebla mallongigo.

Denaskeco[redakti]

Stoiber.jpg

Chomsky uzas la terminon "lingvo" en tre specifa maniero kiu rilatas al denaskeco. (En ĉiuj fakoj oni havas tiajn difinojn kiuj ne similas al la ĉiutaga uzo de la koncerna vorto.) Kaj kiam tiu karakterizo de Esperanto unuafoje atingis la esperantistaron en 2003, esperantistoj tra la mondo insultiĝis, ĉar ili ne konsciis pri la terminoj kaj la ege faka kuniklo de la komento. Ili eĉ sendis al Chomsky furiozajn retpoŝtajn mesalinojn kaj riproĉis lin, donante al li la impreson ke esperantistoj estas sektecaj.

Skribeco[redakti]

La diferenco ne estas kategoria inter planlingvo kaj etnolingvo, sed grada inter senskriba lingvo kaj skribkultura lingvo. Parto de skriba kulturo estas unuecigo de la lingva formo, tra tempo kaj spaco, per Eldorado de gramatiklibroj, vortaroj, stilmodelaj verkoj, kaj per instruado en lernejoj. Nur en lingvoj sen skribo plene validas la `voĉo de la plimulto', ĉar la ĝusteco ne estas sendepende difinita por tiuj lingvoj.

Internacieco[redakti]

L.jpg

Estas diversaj metodoj por kalkuli la internaciecon de iu lingvo. Se oni simple akceptas, ke temas pri la _nombro_ de homoj kiuj (ĝis iu aŭ alia gramatiko) parolas la lingvon en diversaj landoj, tiam la angla ja estas la (efektiva kaj aktuala) internacia lingvo. Nu, eble, _la_ ne estas la ĝusta vorto, ĉar certe la germana, la franca, la ĉina, kaj kelkaj aliaj falas en la saman korbon kun la angla (eĉ en efektive unulingva Usono, la ĉina estas multe parolata -- ĉefe de denaskaj ĉinlingvuloj, sed ili ja estas multenombraj -- ĉu ne same en _via_ nacio, kara leganto?).

Alia metodo estas, kalkuli la _proporcion_ de la lingva kulturo, kiu estas kreita de persono, kiu ne denaske parolas la lingvon. Laŭ tiu kalkulo, Esperanto estas preskaŭ 100% internacia; la angla ne estas 0% internacia, sed ne pli ol 1-5%, ĉar homoj, kiuj ne denaske lernis la anglan, preskaŭ neniam kontribuas al ĝia kulturo (esceptoj kiel Rushdie, Soyinka, Conrad, Somtow kaj Nabokov estas tiel maloftaj, ke ili ja meritas atenton).

Simile, oni povas kalkuli la _koncentriĝon_ de parolantoj en difinitaj mondopartoj. El la pli-malpli 500 000 000, kiuj parolas (= povas utiligi por konversado) la anglan, proks. la duono loĝas en unu lando, Usono. Inter sesono kaj kvarono loĝas en tri-kvar aliaj landoj (ĉefe Britio). La ceteraj 100 000 000 - 150 000 000 (kvanto ne malestiminda!) loĝas dise tra la mondo (sed mi supozas, ke granda parto troviĝas laŭ tiu parto de la atlantika marbordo inter Oostende kaj Trondheim, ĉu ne?). Do la koncentriĝo de la angla lingvo estas sufiĉe forta. Esperanto estas multe malpli koncentrita.

Fine, oni povas kalkuli laŭ la celo de la uzado. Se oni volas legi usonajn kaj britajn librojn kaj reformojn, aŭ vojaĝi en diversaj landoj kaj trakti aferojn kun hotelaj komizoj, la angla lingvo ja estas _la_ internacia lingvo. Se oni havas pli ĝeneralajn interesojn en la literaturo, aŭ se oni volas vere paroli kun homoj el aliaj landoj, Esperanto estas multe pli internacia.

Individuecoj[redakti]

Ĉu vi kredas ke lingvo estas socia fenomeno, komunikilo inventita de la homo? Tiam vi kredas kontraŭ la scienco. Lingvo estas individua fenomeno, esprimilo ekestinta en la biologia evoluo.

Ĉu vi kredas ke lingvoj estas tre malsamaj kaj povas havi malsaman valoron, tiel ke norvega lingvo estus "pli bona" ol dialekto kaj internacia lingvo estus "pli bona" ol nacia? Ankaŭ tio estas iluzio. La lingvoj de la mondo estas mirinde similaj, kaj ĉiu el ili havas tiun valoron kiun Parolimpikoj atribuas al ĝi.

Bazaj lingvoj[redakti]

Cabinet.jpg

La bazaj lingvoj estas:

La hispanan por geamantoj, la italan por kantistoj, la francan por diplomatoj, la germanan por ĉevaloj, la anglan por anseroj

  1. La angla: ne nur parolata en la Unuiĝinta Reĝolando kaj Norda Irlando sed ankaŭ en Irako, kaj krome en la norda parto de la amerika kontinento (Usono kaj Kanado), en Aŭstralio, Novzelando, ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj en la Sudafrika republiko kaj estas parolata en multaj

aliaj afrikaj landoj.

  1. La franca, ne nur en Francio, Belgio kaj Svisio sed ankaŭ ekster Europo en Kebeko kaj aliaj partoj de Kanado, en franca Gvijano, la franca estas oficiala lingvo en pluraj afrikaj landoj.
  2. La hispana, ofte nomita kastilia lingvo estas ne nur parolata en Hispanio sed ankaŭ en preskaŭ ĉiuj landoj de Ameriko sude de Usono, ankaŭ en Afriko.
  3. La portugala, ne nur en Portugalio sed ankaŭ en Brazilo, Kabo Verda, Bisaŭa Gvineo (aŭ kiel oni diras) kaj Mozambiko (por ne mencii Goon kaj Orientan Fobion). La hispana kaj portugala lingvoj estas kalkulitaj kiel unu tuton).
  4. El la bazaj lingvoj la Itala estas la sola kiu preskaŭ entute estas limigita al Eŭropo.

Alie[redakti]

Fechjo.png

Kelkfoje ne vere necesas scii eĉ la ĉefan lingvon de la urbo, en kiu oni loĝas, se oni bezonas tiun lingvon nek por la laboro nek por la familio. Aliflanke, la lingvo de la geedzo ofte estas lerninda, eĉ se apenaŭ iu parolas ĝin en onia regiono.

Komuniko[redakti]

Komuniklingvo, Communicationssprache, Universal GlotWeltsprache estas internacia planlingvo proponita en 1839 de J. Schipfer (Leipzig) surbaze de la franca lingvo kun simpligita senescepta gramatiko kaj ortografio. La substantivo havas deklinacion.

Tiu projekto havas historian intereson pro du kialoj. Unue, ĝi estas bazita sur la franca, ĝi reflektas la sentumon de tiu tempo, kiam la franca estis “preskaŭ universala” lingvo. Interese estas atenti la tempon, kiam la projekto komencis bazi sur la angla. En 1879 jam Volapuko prenis la anglan kiel bazon. Due, la Schipfer-a projekto reflektas la novan konscion pri pli grandaj eblecoj de internacia komunikado kiuj aperis en la mondo per la trajno kaj vaporŝipo. La aŭtoro rekomendis uzi sian projekton en "novaj vojaĝmedioj".

Numeroj 1 - 10:

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
una dua tria quatra quina sesta setta otta nona dia


Patro nia: No Pera, wia ete Cielu ta Noma sanctiferii; ta Royoma Ais arrivii; ta volonta färerii com Cielu änsi Terru. Donne Ais noa Päno quotidien; pardonne Ais noa offansos, com pardonnas Aos offanding; non permette que succombias tantationi; mä delivre Aos malu.

"Respondo al Kara Amiko"

Komuniklingvo: Cher Amia! Ei demanda mil Pardonos, que no repondia ta obligeant Lettro dan tamsu a devea. Non puveia excuser tis Foto, si non puveia Eo assurer, que etia plusior moasos malad. Voala veritabel Coso ma silanse, Eo assurang, que sava etimer dan tu sa Etandu Priso tas Amitie et Bonte, wie Continuationo Eo most humbly pria. Rien subata avec plu Ardoru que occasiono, pur puver Ei donner Provos reel tis Paroles, Ei montrer par Effetos avec was respectfu, et Amitia eta, e restua Ei adonne. M. 28 Janvier 1839, ma most cher Amie, ta most devue Amia.

La germana: Theurer Freund! Ich bitte tausendmal um Nachsicht, daß ich Ihr sehr verbindliches Schreiben nicht zu gehöriger Zeit beantwortet habe. Diesen Fehler könnte ich nicht entschuldigen, wenn ich Ihnen nicht versichern könnte, daß ich mehrere Monate krank gewesen bin. Das ist die einzige Ursache meines langen Stillschweigens, wobei ich Sie zugleich versichere, daß ich den Werth Ihrer Freundschaft und Güte, um deren Fortsetzung ich unterthänig bitte, in ihrem ganzen Umfange zu schätzen weis. Ich wünsche nichts sehnlicher, als eine Gelegenheit zu haben, um Ihnen thätige Beweise dieser Aeußerung geben zu können, um Ihnen thätig zu zeigen, mit welcher hochachtungsvollen Freundschaft ich Ihnen ergeben bin und bleiben werde. M. d. 28. Jan. 1839, meines werthesten Freundes ergebenster Diener und Freund.

Si oni povas traduki ĉi tiun tekston esperanten, bonegus. mi bedaŭrinde malhavigis la povon skribi flue esperanton.

Internacia komunika lingvo[redakti]

Internacia komunika lingvo (germane Völkerverkehrssprache) estas apriora lingvo proponita de Carl Dietrich en 1902. La aŭtoro kritikis la Volapukon kaj imagis ke ĝi ne havis sukceson ĉar ĝi uzis naturajn elementojn. Laŭ li, la naturaj vortradikoj iĝis ĉiuj aposteriorajn lingvojn neneŭtralaj. La celo de Dietrich estis krei "komercan lingvon" absolute neŭtralan.

La lingvo estas bazita sur arbitraraj vortradikoj kaj arbitraraj gramatikaj reguloj, kvankam la gramatiko ŝajnas iom influita de Volapuko, ĉefe laŭ deklinacio kaj konjugacio.

La alfabeto de la projekto, kvankam bazita sur latina alfabeto, havas multajn propran literojn kaj estas iom malsimpla. Estas du tipoj de M, de N, de L kaj de R, kio malfaciligas la prononcon.

Ekzemploj:

  • Nombroj (1-10): tiz tez taz toz tuz tij tej taj toj mituj.
  • Pronomoj: im = mi, em = vi.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.4 “1902” de Biblioteko Butler.

Tipoj de lingvoj[redakti]

Estas multaj tipoj de ligvoj: mortaj lingvoj (nedanĝeraj), mortantaj lingvoj (estonte ne danĝeraj), vivantaj lingvoj (danĝeraj) kaj artfaritaj vivontaj lingvoj (tro danĝeraj).

Iu germano skribis, ke tiu, kiu ne konas fremdan lingvon, ne vere konas sian propran. Mi aldonus: kaj inverse.

Ankaŭ ekzistas familioj da lingvoj. En ili ofte la lingvoj interbatalas pro hejmaj kialoj.

Lingvo.jpg

Genealogio[redakti]

La genetika klasifiko de lingvoj (lavx familioj) estas nur genealogia afero. En la realo la hindiranaj lingvoj aliiĝis strukture. La baratiaj Hinduismoj dravideciĝis kaj la irana ŝemideciĝis.

Du lingvoj povas deveni de unu sama pralingvo, sed diferenci _je ĉiuj detaloj_, jes _ĉiuj_. Lingvo povas ŝanĝiĝi ekzemple ŝanĝi iom post iom _ĉiujn_ siajn vortojn kaj morfemojn per pruntado el aliaj lingvoj, sed ĝi tamen restas membro de la sama lingvofamilio. Ĝi ankaŭ povas, per propra spontana evoluo pro influo de najbaraj lingvoj, ŝanĝi iom post iom ĉiujn siajn gramatikajn kaj fonetikajn trajtojn, sed ĝi tamen restas membro de la sama lingvofamilio.

Apriora lingvo[redakti]

Apriora lingvo (de lat. a priori – sen antaŭa sperto) estas - laŭ klasifiko de Louis Couturat - konstruita lingvo, kies eroj ne estas prenitaj el ekzistantaj naciaj lingvoj, sed estas elpensitaj arbitre aŭ laŭ iu logika (filozofia) koncepto. Tio malsamigas ĝin de aposteriora lingvo. Se projekto estas bazita en logika koncepto de aŭtoro, oni nomas ĝin filozofia lingvo (ekzemple, Loĵbano), male, oni nomas ĝin arbitrara lingvo (ekzemple Solresol).

Krome, distingeblas aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, depende de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj.

Ekzemploj de aprioraj lingvoj

Konstruita lingvo[redakti]

Language.jpg

Konstruita lingvo (conlang) aŭ artefarita lingvo estas lingvo kiu ne ekestiĝis aŭtomate. Artefaritaj lingvoj estas konceptitaj de unu aŭ kelkaj homoj por povi logike rezoni (kiel en programlingvoj), por faciligi internacian komunikadon (kiel en Esperanto) aŭ nur ĉar ĝi estas amuza (kiel navia en la filmo Avatar, la dotraka en la filmo Game Of Thrones aŭ la klingona en Star Trek).

Iuj estas konstruitaj por uzo en homa komunikado same al la naturaj lingvoj, ekzemple por uzo kiel internacia interlingvo, kiel komuna norma lingvo por parolantoj de parencaj sed malsamaj dialektoj aŭ kiel apartiga lingvo (germane Sondersprache) de iu grupo, sed multaj aliaj estas kreitaj por fikcioarto en pli vasta senco, por lingva eksperimentado aŭ por iu pli speciala celo. La esprimo sekreta lingvo nur diras, ke temas pri lingvo kiu ne estas komprenebla por eksteruloj, sed tiun funkcion ĉiuspecaj lingvoj povas plenumi. Bausani nomas la apartigajn lingvojn sekretaj. Aliaj konstruitaj lingvoj estas intencitaj por komunikado inter homoj kaj maŝinoj, ekzemple programlingvoj aŭ nur inter maŝinoj (maŝinlingvoj). Oni povas klasifiki la konstruitajn lingvojn laŭ pluraj malsamspecaj kriterioj.

Iuj ankoraŭ alkroĉiĝas al la romantika vidpunkto ke ne eblas aktive influi lingvojn. La moderna lingvistiko pruvis, ke ne ekzistas naturaj lingvoj, kiuj ne uzas regulojn aŭ aliajn normajn procezojn por plenumi la bezonojn de siaj lingvokomunumoj[1].

Reguligita lingvo[redakti]

Reguligita lingvo estas subaro de natura lingvo, kies vortprovizo kaj gramatiko estas limigitaj por eviti plursencecon, necertecon kaj kompleksecon de frazoj kaj tekstoj. Krom gramatikaj, ankaŭ certaj stilaj reguloj estas sekvendaj en reguligita lingvo.

reguligita lingvo estas uzata ĉefe en teknikaj dokumentoj kaj ofertas jenajn avantaĝojn:

  • Dokumentoj estas pli facile legeblaj kaj kompreneblaj.
  • Risko de miskomprenoj kaj eraraj agoj estas reduktita.
  • Terminologio kaj stilo de dokumentoj restas unuecaj ankaŭ se pluraj verkistoj kontribuas.
  • Partoj de dokumentoj estas reutiligeblaj en aliaj dokumentoj.
  • Dokumentoj estas pli facile tradukeblaj.
  • Maŝina tradukado produktas pli kontentigan rezulton.
  • Kostoj por tradukado reduktiĝas.

Por faciligo de verkado en reguligita lingvo ekzistas komputilaj lingvaĵkontroliloj.

Kontrolita lingvo[redakti]

Achewood.jpg

"Kontrolita lingvo" ne estas logika esprimo en Esperanto. En la angla estas "Controlled natural language", ĉar la angla "control" ankaŭ havas signifon similan al "regi" kaj "reguligi". Sed la Esperanta "kontroli" ne havas tiujn signignifojn, sed nur signifon similan al "ekzameni" aŭ "esplori". La citita artikolo de Schubert tial Esperantigis la esprimon per "reguligita lingvo". Laŭ mi ni ĉi tie uzu nur la esprimojn "reguligita lingvo" kaj/aŭ "reguligita natura lingvo".

Tio, kio distingas "kontrolitan lingvon" disde la ordinara lingvo ne estas reguligo, sed restriktigo. Pro tio, "reguligita lingvo" estas misnomo. Preferindus "restriktita lingvo" se ne esprimoj paralelaj al "kontrolita lingvo" estus kutimaj ankaŭ en lingvoj en kiuj /krontrol/-, same kiel en esperanto, havas la bazan signifon de la angla "to check", (ekz. france langage contrôlé, germane kontrollierte Sprache, pole język kontrolowany, ruse контролируемый язык).

Almenaŭ en la germana, "kontrollieren" jam en multaj situacioj uzeblas en la senco de la angla "to control", do la esprimo "kontrollierte Sprache" ne estas izolita uzo de tiu senco. En Esperanto aliflanke, tiu uzo de "kontroli" estas klare konsiderata erara, eĉ se ĝi estas relative ofta inter komencantoj (precipe anglalingvaj). Do "kontrolita lingvo" ne estas pravigebla surbaze de la germana "kontrollierte Sprache".

Ĉiuokaze, la nomo "reguligita lingvo" jam havas iom da tradicio en Esperanto. Krom la jam citita artikolo de Schubert, mi povas ankaŭ citi sciencan artikolon verkitan de mi kaj publikigitan jam en du malsamaj kolektoj de sciencaj artikoloj (temas pri la artikolo "Komputlingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj", aperigita en la prelegokolekto de la KAEST 2010 kaj en la scienca revuo Grundlagenstudien aus Humankybernetik und Geisteswissenschaft). Anstataŭigo de tiu jam reale ekzistanta formo per iu formo ne reale ekzistanta en Esperanto ekster la Vikipedio laŭ mi nur akcepteblas, se estas por tio tre bonaj kialoj kaj la nova formo ne prezentas iujn novajn problemojn. "Kontrolita formo" tamen klare estas tre problema, ĉar ĝi uzas "kontrol/" en maniero kiu klare estas konsiderata eraro en Esperanto.

Sekve mi restarigas la uzon de "reguligita lingvo" en la artikolo.

Kvankam kelkaj antaŭe uzis la esprimon "reguligita lingvo" en tiu senco, mi ne konsideras tion imitinda, ĉar neniu lingvo estas io alia ol aro da reguloj. En la lingvoformo, pri kiu la artikolo temas, la apliko de tiuj reguloj estas malpli libera. Trafa termino estus do "restriktita lingvo". Mi tamen trovas la internaciaspektan alternativon "kontrolita lingvo" ankaŭ sufiĉe trafa en esperanto, ĉar kontrolo estas esenca kiam oni verkas ion en tia lingvoformo. Pro tio ja ankaŭ ekzistas apartaj komputilaj programoj por tiu kontrolo.

Klasifiko laŭ funkcio[redakti]

R.png

Priskriboj de la unuopaj klasoj troveblas pere de la ligiloj.

Multfoje estas malfacile klasifiki la konstruitajn lingvojn. Ekz. Loglan estis konstruita por testi la Sapir-Whorf hipotezon kaj tial estas eksperimenta lingvo, dum la tre simila Lojban estu laŭ ĝiaj subtenantoj parola lingvo kaj tial estas planlingvo. Sed certe ambaŭ povus esti klasifikitaj en ambaŭ klasoj. Tokipono montras ecojn de arta, filozofia, lude eksperimenta lingvo, sed ankaŭ de interlingvo. Aparta kazo estas la Blisa skribo, kiu estis konstruita por funkcii kiel tutmonda neparola interlingvo, sed kiu ensociiĝis kun tute alia funkcio, nome kiel la unua lingvo por personoj kun lingva handikapo.

Ofte oni uzas la terminon planlingvo por nomi lingvon konstruitan por la uzo en homa komunikado. Plej ofte tiu termino tamen nur estas uzata kiam temas pri konstruitaj interlingvoj, precipe pri tiuj, kiuj ensociiĝis. Multaj esperantistoj dum varbado preferas tiun terminon al artefarita lingvo, ĉar ĉi tiu lasta povas sugesti nenaturecon (vidu natura lingvo).

Klasifiko laŭ komunikmedio[redakti]

Medioj Ekzemploj
Parollingvo sen skribo Damino kaj la ĝemelaj lingvoj
Parollingvo kun skribo pruntita La granda plimulto de la konstruitaj lingvoj
Parollingvo kun propra skribo Medefajdrino, la eskaja; la klingona kaj aliaj artaj lingvoj
Nur skriba lingvo Blisa skribo kaj la aliaj pazigrafioj
Gesta lingvo Gestuno (interlingvo por surduloj)
Gestigita parollingvo Signa sveda kaj Signuno
Multmedia lingvo Solresolo (parola, skriba, kanta, muzika, kolora, semafora, tuŝa)

Klasifiko laŭ fontlingvoj[redakti]

Bouncywikilogo.gif

Precipe ĉe parolaj planlingvoj, oni kutimas distingi inter aprioraj kaj aposterioraj lingvoj. Ĉe la aposterioraj, vortoj, morfemoj kaj gramatikaj strukturoj estas grandparte ĉerpitaj el unu aŭ, plej ofte, el pluraj fontlingvoj. Ĉe la aprioraj lingvoj, vortoj, morfemoj kaj gramatikaj strukturoj aŭ ne estes ĉerpitaj el fontlingvoj aŭ ne en rekonebla maniero. Anstataŭe, tiuj lingvoj baziĝas sur filozofiaj konsideroj, artecaj preferoj, aŭ plene arbitraj decidoj aŭ kapricoj. La atributoj apriora / aposteriora aplikeblas ankaŭ al unuopaj trajtoj aŭ eroj de konstruitaj lingvoj. En certaj kazoj ekzistas ligo inter formo kaj signifo, ekzemple ce sonimitaj vortoj, aŭ en gestlingvo ĉe bildigaj gestoj. Tiajn formojn oni ankaŭ povas konsideri aposterioraj.

Al la aposterioraj lingvoj apartenas plej konsekvence la konstruitaj normlingvoj kaj la la kontrolitaj lingvoj. Plej multaj internaciaj planlingvoj ankaŭ estas grandparte aposterioraj. La elekto de fontlingvoj kaj la relativa pezo atribuita al ili varias inter malsamaj planlingvoj. En plej multaj kazoj temas pri eŭropaj (okcidentcivilizaj) lingvoj. Al tiu klaso apartenas ekz. Volapuko, Esperanto, Interlingvao kaj similaj lingvoj. Plej multaj adoptas la okcidentcivilizajn internaciajn vortojn. Afrihilio baziĝas sur afrikaj lingvoj. Multaj fikciaj lingvoj ankaŭ estas aposterioraj, ekzemple imagigantan alternativan historion, en kiu dialektoj de la latina lingvo evoluis al fikciaj latinidaj lingvoj kiel Brithenig.

Al la aprioraj lingvoj apartenas ekzemple la filozofiaj lingvoj de la 17a jarcento, Solresolo kaj la logikaj lingvoj de la 20a jarcento, ekzemple Loglano kaj Loĵbano. La ekskluzivaj lingvoj (”malinterlingvoj”) kiel la ĝemelaj kaj la apartigaj lingvoj estas tipe aprioraj en sia vortprovizo, sed ne en siaj gramatikaj strukturoj. Konsiderindan nombron da aprioraj trajtoj havas ankaŭ Volapuko. Esperanto havas kelkajn (ekzemple kelkajn finaĵojn kaj vortojn kiel edzo kaj krokodili), dum Interlingvao havas preskaŭ neniajn.

Klasifiko laŭ aŭtonomeco[redakti]

Tie oni povas unue distingi inter memstaraj, aŭtonomaj lingvoj kaj variojregistroj de ekzistantaj lingvoj. En certaj lingvaj ludoj oni transformas la vortojn laŭ certaj simplaj reguloj. Ekzemplo estas Pig Latin (vario de la angla) kaj Verlan (vario de la franca). Tiaj ludoj, foje nomataj ”sekretaj lingvoj”, kiuj estas popularaj ĉe infanoj kaj junuloj eble tutmonde, klare ne estas aŭtonomaj lingvoj. Ĉe malsamaj registroj de lingvo temas pri socilingvistikaj varioj de lingvo, elektendaj laŭ diversaj kondiĉoj, ekzemple la rolo, kiun plenumas la parolanto, la rango, sekso, aĝo de la alporalata persono, ktp. Tio, kio distingas malsamajn registrojn estas plej ofte la vortprovizo, dum la sintaksaj kaj morfologiaj reguloj restas la samaj.

Ofte la formoj de certa registro rezultis el releksikonigorevortarigo. Tio estas anstataŭado de vortoj per aliaj. Tio ankaŭ karakterizas sekretajn lingvojn kaj oftas ĉe apartigaj lingvoj. Ekzemple, damino povas esti konsiderata kiel releksigkonigita registro de la loka lardila lingvo, kvankam la diferencoj en tiu kazo estas ekstremaj. Kelkaj konstruitaj lingvoj originis el releksikonigo de aliaj. Ekzemple, Loĵbano komenciĝis kiel releksikonigo de Loglano, sed la lingvoj dise evoluis post tio.

Ĉe aŭtonomaj lingvoj gravas plue la distingo inter skemismo kaj naturalismo (aŭ naturismo). Ĉe skemismo temas pri utiligado de la propraj rimedoj de la lingvo. Ĉe naturalismo temas pri imitado de fontlingvaj formoj. La distingo plej ofte koncernas la vortfaradon. Por tiu, la skemismaj lingvoj tendencas utiligi la aron da leksemoj kaj morfemoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo, dum la naturalismaj tendencas prunti pretajn vortojn el siaj fontlingvoj. En tiu rilato la naturalisma, novlatina Interlingvao distingiĝas disde la skemisma Esperanto. La vortoj de Interlingvao similas al tiuj de siaj fontlingvoj kaj plej ofte estas rekoneblaj por ties parolantoj sen lernado, sed ĉiu vorto devas esti aparte memorigita de tiuj kiuj ne jam konas latinidan lingvon. En Esperanto, la vortoj estas faritaj el aŭtonomaj morfemoj laŭ la propraj reguloj de lingvo, kio postulas iom da lernado de ĉiuj, sed por aktiva uzado, Esperanto estas pro sia skemeco pli simpla ol Interlingvao.

Notindas ke spontanee estiĝintaj interlingvoj (piĝinoj) kiuj stabiliĝis aŭ transformiĝis en kreolajn lingvojn, kaj kies natureco apenaŭ estas disputebla, tute ne estas naturalismaj sed altagrade skemismaj. Pro tio, ankaŭ tiuj ne estas tuj facile kompreneblaj por parolantoj de la ĉefa(j) fontlingvo(j), sed ili estas facile lerneblaj por ĉiuj. Tre naturalismaj, ankaŭ en sia gramatiko, estas superdialektaj normaj skriblingvoj kiel la novnorvega, dum pli granda skemismo estas karakterizo de la kontrolitaj lingvoj. Plej skemismaj estas la filozofiaj lingvoj.

Tipaj reguloj[redakti]

  • Ĉiu vorto havu nur unu signifon.
  • Vorto ĉiam estu same literumata.
  • Sinonimoj ne estu uzataj.
  • Novaj vortoj kaj mallongigoj estu klarigataj.
  • Malplenaj vortoj ne estu uzataj.
  • Kompleksaj frazostrukturoj ne estu uzataj.
  • Frazoj entenu ne pli ol unu instigon al ago.
  • Instigoj al agoj estu menciataj en ĝusta tempa ordo.
  • Kondiĉo estu menciata antaŭ sekvaĵo.
  • Estu uzata prezenca tempo.
  • Ilustraĵoj estu kulturneŭtralaj.

言語 Unuopaj reguligitaj lingvoj (زبان)[redakti]

B.gif

Reguligitaj lingvoj utiliĝas ĉefe de grandaj entreprenoj. La unua estis Caterpillar Tractor Company (Usono), kiu enkondukis reguligitan lingvon Caterpillar Fundamental English en la 1960aj jaroj. (Pli nova nomo: Caterpillar Technical English.)

La plej vaste uzata estas AECMA Simplified English, enkondukita de Association Européenne des Constructeurs de Matériel Aérospatial en la 1980aj jaroj. (Pli nova nomo: ASD Simplified Technical English)

Scaniasvenska estas reguligita sveda lingvo.

Danĝero[redakti]

Iu franco skribis, ke lerni novan lingvon, estas vivi denove. Sed kiu volas dufoje morti?

Malamo[redakti]

Язык.png

La solaj kazoj de malamo je lingvo, kiujn oni konas, estas rilate situaciojn, kie iuj estis torturataj de torturistoj en specifa lingvo. Poste ili malamis la lingvon - evidente pro la asocioj. Ekzemple post la holokaŭsto multaj transvivintaj Judoj malamis la Germanan lingvon kaj ĵuris, neniam plu dum sia tuta vivo eĉ nur aŭdi unu Germanan vorton. Oni povas imagi, ke estas iuj, kiuj malamas la Rusan, la Francan, la Anglan, ktp. Sed en Esperanto ĝis nun ne okazis iuj kruelaĵoj, do oni ne povas imagi, ke iu malamas Esperanton.

Lingva ŝovinismo[redakti]

Lingva ŝovinismo estas la ekstrema malvalorigo de la lingvoj de aliaj regionoj aŭ landoj kaj lige al tio la ekstrema plivalorigo de la propra lingvo (ekscepte de Esperantistoj).

La lingva ŝovinismo ofte gajnas signifon du la fenomeno de "nacia renaskiĝo", do la difina kreo de "nova" etno - tia difino ofte baziĝas sur la komuna trajto de komuna genaska lingvo kaj celas "krei" lingvon internacian. La fenomenon de lingva ŝovinismo ofte akompanas lingva purigo kaj politikaj disputoj por levi kulturajn komunumojn de antaŭa statuso de lingva malplimulto al suverena nacio.

Uzado de lingvoj[redakti]

Images200.jpg

La lingvo estas la oleo, kiu lubrikas la socian meĥanismon. Diris iu fama reĝo: "mi uzas la germanan por paroli pri milito, la francan por paroli pri amo, la hispanan por paroli kun Dio kaj Esperanton por paroli pri... Esperanto. :-)"

No, esas erora kredari ke nur individuoi parolas ! Oni sempre parolas kun altruo. Ne sola. Do la linguo esas esence sociala. La linguo reflektas la komunismon kae singlu chanĵas la linguon por adaptari lun al la situeso, al la socio. La linguo portas la menton di sua populo samtempe kam la pensado di suaj parolantoi. Ocidezu linguon kae vu ocidos samtempe kulturon, mento kae quaze socio.

Miksa lingvo[redakti]

Miksa lingvo, laŭ la klasifiko de Louis Couturat, estas konstruita lingvo kiu restas inter apriora lingvo kaj aposteriora lingvo.

Neniu planlingvo estas tute aposteriora, ĉiuj el ili, eĉ naturalismaj planlingvoj, havas apriorajn elementojn. Distingi inter aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, dependas de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj. Estas kelkaj planlingvoj, kies aprioraj kaj aposterioraj elementoj ekvilibriĝis kaj oni ne povas decidi pri ĝia apriora aŭ aposteriora naturo. La plej konata miksa lingvo estas Volapuko, kaj ankaŭ Dil, Dilpok kaj kelkaj volapukidoj. Lingvo blua havas aposterioran vortprovizon kaj aprioran gramatikon.

Ankaŭ estas arĥajaj lingvistikaj teorioj kiuj postulis la ekziston de naturaj miksaj lingvoj. La angla lingvo estus miksa lingvo inter la germanaj kaj latinidaj lingvoj, ekzemple. Ĉi tiu koncepto ne estas plu uzata tiel ekde la komenco de scienca lingvistiko en la eko de 20-a jarcento.

Interlingvaa mensogo[redakti]

Sampe7884.jpg

Ruzaj interlingvaistoj celas trompi legantojn per la falsa diraĵo:

Le lingua es un organo mobile situate in le interior de bucca, que exerce importante functiones como le mastication, le deglutition, le linguage e le senso del gusto.

Klare interlingvaistoj estas ruzuloj kaj mensogistoj.

Multlingva Intersteno[redakti]

Multlingva Intersteno. Stenogazeto en multaj lingvoj por ekzerco de la Intersteno (v.). Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. H. Friesz, Duisburg, Germ.

Magistra lingvo[redakti]

Magistra lingvo (Magistri, Magistri linguioMaster language) estas internacia planlingvo kreita de usonano Stephen Chase Houghton en 1907 kaj reformita en 1929 bazita sur latina vortprovizo kaj angla lingva sintakso. La projekto ne konservas la deklinacian sistemon de latina lingvo.

La substantivoj kaj adjektivoj devenas de latina nominativo kaj la verboj de supino. La projekto simpliigas la ortografion de la vortoj.

Gramatiko[redakti]

Alfabeto kaj prononco[redakti]

Alfabeto: a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, x, z. Malsamaj al Esperanto: qu havas sonon /k/; x havas sonon /ks/; v havas sonon /ŭ/.

Ne estas forta silabo, kiel en la japana lingvo.

Morfologio[redakti]

La artikoloj en Magistra estas il (la) kaj un (nedefina artikolo). La artikoloj estas neŝanĝeblaj.


Substantivoj finas per -a (inaj), -o (viraj kaj neŭtraj), -e (komunaj, t.e., ĉu vira ĉu ina). La pluralon de substantivo oni faras per -s.

Magistri ne havas propraj nomoj. La nomoj konservas la formojn de originala ligvo.


Adjektivoj finas per -i en normalo -us en komparativo kaj -or en superlativo (grandi = granda, grandius = pli granda, grandior = la plej granda). Adjektivoj ne varias.


Derivitaj adverboj finas per -u en normalo.


Prefiksoj (la komparoj al esperantaj prefiksoj estas kvazaŭaj):

dis- = mal- (organizata = organiza; malorganizata = malorganizata)
in- = ne- (amate = amata; inamate = neamata);
mal- = ne- (contenti = feliĉa; malcontenti = nefeliĉa);

Sufiksoj (la komparo al esperantaj sufiksoj estas kvazaŭa):

-i(e)to: -eco (malo = malbona; malieto = malboneco);
-io: -aĵo (lingvo = lingvo; lingvio = lingvaĵo);
-r-: -ist- (tipografaro = tipografisto);
-ic- : -ik-, -scienco (fizico = fiziko);
-ism- : -ism- (panteismo = panteismo);
-ag- : -aparato (telegrafago = telegrafaparato);
-ul- : -it-, -id (globulo = globeto; homulo = infano);
-il- : vario ene unu speco (homilo = homa raco; tauro = virbovo, taurilo = bovo);
-pli : -obl- (dupli= duoblo);


Pronomoj: Ego aŭ Me (mi); Mes (ni); Tu (ci), Vo (singulara vi); Vos (plurala vi), Is (li), Ises (vira ili), Ea (ŝi), Eas (ina ili), Ile (oni, ri), Iles (ria ili), Id (ĝi), Ids (neŭtra ili). La pronomoj ne varias en akuzativo. La dativo de Is, Ises, Ea, Eas estas neregula: lo (al li), los (al vira ili), la (al ŝi), las (al ina ili), tiuj formoj estas uzataj kiel akuzativoj por malambiguo.

Por formi posedajn pronomoj oni aldonas -i al personaj pronomoj: mei= mia, tui = cia, ktp. Por formi resendan pronomon oni metu -se en sigularo kaj -ses en pluralo: mese= mi mem, tuse = ci mem, meseses (ni mem), voseses (vi mem) ktp. Por formi "komponan" poseda pronomo oni metu -sei: mesei = mia propra; tusei = cia propra, ktp.

Relativaj kaj interogativaj pronomoj: Qui, kiu, kiun. Quiquis, kiu ajn. Que, kio. Quequis, kio ajn. Quis, kia. Quisquis, kia ajn. Ut (kiel) estas nur relativa pronomo.


En la nombroj, Latinvlo lasas la ekzemplon de Magistri kaj prenas la uzadon de Esperanto.

Nombroj (1-10): Uno, du, tre, quat, quin, sex, sep, oc, nem, dis. Undis = 11, dudis = 12, ktp. Dute = 20, Dute-uno = 21, ktp. Trete = 30, quate = 40, quinte = 50, ktp. Cent = 100, mil = 1000. Por formi la ordnumeroj oni metu la -i: dui (dua), trei (tria) ktp. Por formi oblaj numeroj oni metu -pli: dvpli (duoblo), trepli (trioblo) ktp. Ne estas onaj nombroj.


Pasiva voĉo de verbo en Magistri:

  • A esa amate, esti amata.
  • Me es amate, mi estas amata.
  • Me ese amate, me estis amata.
  • Me vel esa amate, mi estos amata.
  • Me hab ese amate, mi estas amita.
  • Me habe ese amate, mi estis amita.
  • Me vel haba amate, mi estos amata.
  • Me vel haba ese amate, mi estos amita.
  • Me quia esa amate, mi estos amota.
  • Me quie esa amate, mi eble estos amata.
  • Me quia haba ese amate, mi eble estis amata.
  • Me quie haba ese amate, mi eble estia amita.
  • Esa amate, estu amata.

Sintakso[redakti]

La baza jesa frazo havas la sama strukturo de angla lingvo. Nea frazo havas la vorto no antaŭ la verbo: "Me no vel ira" (mi ne iros). Demanda frazo havas la sama strukturo de jesa frazo, kiel en latinidaj lingvoj.

Ekzemplo[redakti]

Ekzemplo: Omni Gallia es divise in tre partos; uno de que il Belgae incolita[,] un ali il Aquitani, il trei ilis qui es apelate in isesesi linguio Celtae, in mesi Galli. Omni istis difera inter iseses in linguio, institutos et legos.

Traduko: "La tuta Galio estas dividita en tri partoj; unua loĝata de la Belgoj[,] unu alia de la Akvitanoj, la tria de tiuj, kiuj estas nomataj en sia lingvo Keltoj, en la nia Galoj. Ĉiuj ili diferiĝis inter si per lingvo, instituicioj kaj leĝoj".

Facila lingvo[redakti]

Facila LingvoSimpla Lingvo estas speciale facile komprenebla maniero de esprimo. Facila Lingvo celas al homoj kun malaltaj lingvaj kapabloj por ebligi al ili la komprenon de tekstoj. Ĝi estas speco de Barrierefreiheit.

Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj difinas facilan lingvon unu komunikado.Eble temas pli pri parencaj vortoj ol pri veraj sinonimoj.

Principoj de facila lingvo[redakti]

Signet von Inclusion Europe für Texte in leichter Sprache
  • Oni uzu mallongajn frazojn. Longaj frazoj estas partigitaj en plurajn frazojn.
  • Ĉiu frazo nur entenas unu eldiron, atestaĵon.
  • La subjunktivo (-usformo) estas evitinda.
  • abstraktaj ideoj estas evitindaj. Kie ili estas necesaj, ili estu klarigitaj per facile kompreneblaj ekzemploj.
  • Fremdlingvaj vortoj estas evitindaj. Kie bezonataj, ili estu klarigitaj per facile kompreneblaj ekzemploj.
  • Longaj, komplikaj vortoj estas evitindaj.
  • Mallongigoj estas klarigitaj je la unua apero per la plena teksto.
  • Bildoj aŭ filmoj helpas kompreni tekston.
  • Oni ne uzu infanan lingvon aŭ alie ne korektan lingvon.

La sekvantaj tri alineoj estas skribitaj en facila lingvo.

Facile legeblaj tekstoj estu klare skribitaj. Signo por tio estas la "Eŭropa signo por facila lingvo". Ĝi estis fiksita de „Inclusion Europe“. Kiu uzas tiun signon, devas obei la regulojn por facila lingvo. [2]: Persono kun malalta lingva kapablo ekzamenu la tekston. La nomo de tiu persono estas notita en la teksto. Du ekzempleroj devas esti senditaj al Inclusion Europe [3].

Apliko[redakti]

Facila Lingvo estas intencita por homoj kun malalta lingva kapablo. Ankaŭ sciencajn tekstojn oni skribu en facila lingvo. [4]

Organizo[redakti]

Homoj kun lernproblemoj havas specialan organizon. Mensch zuerst – Netzwerk People First Deutschland.

(Fino de la teksto en facila lingvo)

Rekomendoj por kursoj por legado kaj skribado[redakti]

En Germanio Sven Nickel de la Bundesverband Alphabetisierung e.V. eldonis rekomendojn por kursoj por skribolernado kaj legolernado. Turka engaĝiĝo en la Karabaĥa konflikto povas damaĝi Azerbajĝanon, atentigas azera ĵurnalisto Rovŝan Alijev.

Utilo[redakti]

Iuj uzas lingvon por ke oni komprenu ilin. Kaj aliaj uzas lingvon por fanfaroni pri sia erudicio.

Dulingveco[redakti]

Musan familion surprizis granda kato. Paĉjo Muso leviĝis kaj kriis, "Boj boj!" La kato forkuris.

"Kio ĵus okazis, Paĉjo?" demandis Bebo Muso.

"Jen, mia filo, kial gravas lerni duan lingvon."

Alie[redakti]

Iuj uzas lingvon por ke oni komprenu ilin. Kaj aliaj uzas lingvon por fanfaroni pri sia erudicio.

Notoj[redakti]

  1. Saluton, ankaŭ mi trovis vere grava kaj interesa vian laboron.
  2. Lernu, kial plurkolora plado sinonimas sanigan nutradon
  3. Mi pripensis, ĉu nomi ĝin "Vortotrezoro", sed la vorto "Sinonimaro" verŝajne donas al la publiko pli klaran ideon, pri kio temas.
  4. Armenio kaj Azerbajĝano interkonsentis pri pafĉesigo)